Til innholdet

Kiu(j) slava(j) lingvo(j) estas pli facila(j)

fra codesito,2013 5 26

Meldinger: 19

Språk: Esperanto

agarrido18 (Å vise profilen) 2013 6 8 09:23:00

Mi pensas, ke la slovaka estas la plej facila slava lingvo. Ĝi ankaŭ nomiĝas: "La Esperanto de Slavaj Lingvoj".

Fakte, estas retejo, kiun Esperanto@Interreto (la fondaĵo malantaŭ lernu.net) kreis por lerni slovakan.

Se oni interesiĝas, jen.

novialingue (Å vise profilen) 2013 6 28 11:56:29

agarrido18:Mi pensas, ke la slovaka estas la plej facila slava lingvo. Ĝi ankaŭ nomiĝas: "La Esperanto de Slavaj Lingvoj".
Jes, mi ankaŭ legis tion ĉe tiu paĝaro (slovake.eu). Tamen, ĉu tio vere estas ĝenerale akceptita vidpunkto?
Same, la paĝaro diras plue: "oni konsideras ĝin (= la slovakan) la plej komprenebla ankaŭ por parolantoj de aliaj slavaj lingvoj". Kiu estas "oni"?
Atentu: mi havas nenian apartan kialon pridubi tiun aserton - fakte, mi havas neniun personan opinion pri tiu demando. Mi simple demandas min de kiu tiu aserto devenas? Principe, mi ĉiam iomete malfidas ĝeneralaĵojn (= "ĝeneraligojn", "ĝeneraldirojn"?).

Krome, kiam oni parolas pri la relativa malfacileco de la slavaj lingvoj por Okzident-Eŭropanoj oni ĉiam mencias (krom la cirila alfabeto) la substantivajn kazojn (escepte en la bulgara) kaj la verbajn aspektojn. Sed mi demandas min: kiu estas (por Okzident-Eŭropano) la plej (mal)facila slava lingvo de la vidpunkto de la pronunco? Unuj slavaj lingvoj havas movan vortakcenton (t.e. la akcento movas - ne tute antaŭdireble - de silabo al silabo tra la deklinacio de la substantivoj), aliaj havas eĉ silabtonojn (ekz. la bosnia, se mi ne eroras), kaj aliaj havas pli da siblaj aŭ molaj/palataj konsonantoj ol la meza franc-, german- aŭ anglalingvano povus eligi el sia buŝo sen perdi la duonon de siaj dentoj ridego.gif

Sekve mia demando: kiu slava lingvo havas la malplej malfacilan prononcon por Okzident-Eŭropano? Mi konscias ke "Okzident-Eŭropano" estas ankaŭ malpreciza nocio. Se vi respondas tiun demandon, bv. eksplici viajn argumentojn.

BartexXx310 (Å vise profilen) 2013 6 28 12:45:19

Mi pensas ke tio estas nur mensogo rilate la slovaka lingvo, certe ĉiuj slavaj lingvo estas sur sama malfacila nivelo. Verdire nur poloj, ĉehoj, kaj slovakoj komprenas sin reciproke bone, sed ne tre bone, kaj estas interesa novaĵo ke ĉehoj kaj ŝlovakoj komprenas sin tre bone, sed nur ili. Ekzemple mi kiel polo, komprenas ĉehan kaj slovakan lingvojn, sed ne tiel bone kiel ĉiuj pensas (fremdlandanoj). Same mi pensas ke mi ne komprenus kroata kaj serba kaj tutcerte rusa. Certas ke mi komprenas kelkaj vortoj en tiuj lingvoj, sed ne tiel multe.

Estas same kiel mi dirus ke italan lingvon estas plejfacila lingvo inter romanaj lingvoj, kaj eĉ itala lingvo estas kvazaŭ 'esperanto' inter tiuj romanaj lingvoj. SED TIO NE ESTAS VERO. Mi pensas ke tio estas nur merkatika kapto

Tempodivalse (Å vise profilen) 2013 6 28 15:57:50

Al eŭropano, neniu slavlingvo estos vere "facila". La radikale malsimilaj leksiko kaj gramatiko starigos antaŭ ĉiu parolanto de romanca aŭ ĝermana lingvo multajn problemojn.

Mi denaske regas la rusan. Al mi, la bulgara estas la plej facile komprenebla (almenaŭ lege) ĉar en ĝi mankas la plejparto de kazoj. Tamen ĝia verbsistemo estas ege konfuziga, do mi ne povus diri, ĉu averaĝulo povus ellerni la bulgaran pli rapide ol, ekzemple, la rusan aŭ la slovakan.

Tempodivalse (Å vise profilen) 2013 6 28 16:01:16

Krome mi malkonsentus kun la pretendo ke la slovaka estas la "Esperanto de slavlingvoj". Mi penadis unufoje leĝi iun slovakan retgazeton kaj trovis ke mi povis kompreni nur 50-70% de la teksto. Dume mi kapablus kompreni ĉirkaŭ 96 procentojn de simila teksto en bulgara, kvankam mi nek unu nek la alian studis antaŭe iom ajn.

codesito (Å vise profilen) 2013 6 28 18:13:40

La rusa estas la plej interesa ĉar estas la plej parolata kaj devus esti la natura pontolingvo por slavoj kaj alilandaj studentoj. kiel malfacila la rusa estas kompare al aliaj slavaj lingvoj?

Alia interesa lingvo laŭ mi estas la bulgara, pro la manko de deklinacio kaj pro la skribsistemo simpla kaj simila al la rusa. Sed evidente, nek la bulgara, nek iu alia slava lingvo povas konkuri kun la rusa. Ekz. la pola mi pensas estas la plej malfacila lingvo de la mondo!

x1004 (Å vise profilen) 2013 6 28 18:45:41

Ĉiu slava lingvo estas facila por tiu, kiu parolas ĝin denaske (tio estas vero por ĉiu alia lingvo). Ankaŭ slavaj lingvoj estas pli facilaj por slavoj ol lingvoj apartenantaj al aliaj familioj. Sed neniu slava lingvo estas facila por ĉiuj. La slovaka lingvo estas same kompleksa kiel la pola, la rusa, la ĉeĥa...

x1004 (Å vise profilen) 2013 6 28 18:55:23

codesito:la pola mi pensas estas la plej malfacila lingvo de la mondo!
Ne, la plej malfacila lingvo estas la lingvo de malsaĝulo, ĉar neniu povas ĝin kompreni (inkluzive de malsaĝulo mem).

Serioze. La pola lingvo estas malfacila nur komence. Poste jam estas pli kaj pli facila por la lernanto - multaj fremdlandanoj parolas pole tute bone, do la lingvo estas lernebla. En Pollando studas araboj, afrikanoj kaj azianoj. Mi ofte parolis kun ili kiam mi mem estis studento en Krakovo. Ilia lingvo estis sufiĉe bona kaj tute komprenebla post unu jaro da lernado en Pollando.

troyshadow (Å vise profilen) 2013 6 28 19:41:12

Mi lernis la polan,gxi reale estas la plej malfacila lingvo je prononco,sed krom tio,gxi estas suficxe agrabla lingvo.Tamen,menciindas,ke ecx por slavlingvano ekzistas iom da malfacilajxoj lernante alian slavan lingvon,cxar oni devigitas atente observi ke oni ne uzi en la frata lingvo formojn de la sia:ili povas esti similaj sed ne samaj

Tibake til toppen