المشاركات: 6
لغة: Esperanto
mschmitt (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2013 2:58:11 م
B: "Tiuj problemoj neniam okazas ___ mia sistemo."
C: "Mi kontraŭas uzi malliberajn programojn ___ miaj komputiloj."
D: "___ mia komputilo, ĝi bone funkcias."
E: "___ Linukso, ĝi funkcias pli bone."
F: "Instalu tiun programon ___ via(n) komputilo(n)."
Ĉe, kun, sub, sur, en, je, al aŭ aliaj?
En la angla kaj la germana, kiujn mi flue parolas, kelkaj de ili en kelkaj kazoj rolas samsignifante, eĉ se ili laŭvorte havas kontraŭan signifon. Tiuj ĉefe estas "sub" kaj "sur".
Chainy (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2013 8:34:02 م
mschmitt:A: "Mi jam havis tiujn problemojn en la programo ___ Linukso sed ne ___ Vindozo."Kutime mi dirus 'en Linukso', sed mi ja renkontis 'sub Linukso'. En via frazo, eble 'sub' estus pli bona por ne ripeti 'en', ĉar jam estas 'en la programo'. Sed tio estas nur demando de stilo... Ial ne tre plaĉas al mi uzo de 'sur Linukso', sed eble por aliaj tio estas tre bona varianto! Mi pensas, ke ne indas tro zorgi pri tio ĉi - la ĉefa afero estas kompreniĝado, kaj ofte ekzistas diversaj ebloj.
mschmitt:B: "Tiuj problemoj neniam okazas ___ mia sistemo."'En' aŭ 'al' depende de la situacio. Se temas pri iuj problemoj en programo, sed la ĝenerala sistemo (operaciumo) plu funkcias bone, tiam mi uzus 'en'. Sed se la sistemo (operaciumo ktp) mem ne funkcias, mi dirus "Io okazis al mia sistemo kaj ĝi nun ne funkcias"
Por ĉiuj aliaj viaj frazoj, mia unua reago estas diri 'en'.
Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2013 7:49:29 ص
Mi en ĉiuj frazoj uzus "en" + nominativo.
mschmitt (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2013 6:19:45 ص
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2013 7:16:32 ص
mschmitt:Dankon! Do la situacio en tiu kampo ne estas pli facila en Esperanto ol en aliaj lingvoj.Teorie oni ja uzu en tiaj okazoj de dubo la nedifinitan prepozicion "je", sed ĝi iom tedus okaze de tro ofta uzado.En mia lasta ekzemplo, mi tamen pensas ke akuzativo uzendas pro direkto.
Kaj ĉu vere en la lasta ekzemplo la instalprogramo estas ekster la komputilo kaj instalas la uzeblan programon en ĝin? Miakomprene ĉio okazas ene de la komputilo, do sen "-n".
Chainy (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2013 8:36:10 ص
Kirilo81:Kaj ĉu vere en la lasta ekzemplo la instalprogramo estas ekster la komputilo kaj instalas la uzeblan programon en ĝin? Miakomprene ĉio okazas ene de la komputilo, do sen "-n".Antaŭ la instalo nek la instalilo nek la programo mem estis en la komputilo, do mi pensas, ke ja estas pravigeble uzi la n-finaĵon, kiel sugestis mschmitt. Sed, plej verŝajne ambaŭ formoj estas bonaj.