Đi đến phần nội dung

Prikomputila prepozicioj

viết bởi mschmitt, Ngày 27 tháng 5 năm 2013

Tin nhắn: 6

Nội dung: Esperanto

mschmitt (Xem thông tin cá nhân) 14:58:11 Ngày 27 tháng 5 năm 2013

A: "Mi jam havis tiujn problemojn en la programo ___ Linukso sed ne ___ Vindozo."
B: "Tiuj problemoj neniam okazas ___ mia sistemo."
C: "Mi kontraŭas uzi malliberajn programojn ___ miaj komputiloj."
D: "___ mia komputilo, ĝi bone funkcias."
E: "___ Linukso, ĝi funkcias pli bone."
F: "Instalu tiun programon ___ via(n) komputilo(n)."

Ĉe, kun, sub, sur, en, je, al aŭ aliaj?

En la angla kaj la germana, kiujn mi flue parolas, kelkaj de ili en kelkaj kazoj rolas samsignifante, eĉ se ili laŭvorte havas kontraŭan signifon. Tiuj ĉefe estas "sub" kaj "sur".

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 20:34:02 Ngày 27 tháng 5 năm 2013

mschmitt:A: "Mi jam havis tiujn problemojn en la programo ___ Linukso sed ne ___ Vindozo."
Kutime mi dirus 'en Linukso', sed mi ja renkontis 'sub Linukso'. En via frazo, eble 'sub' estus pli bona por ne ripeti 'en', ĉar jam estas 'en la programo'. Sed tio estas nur demando de stilo... Ial ne tre plaĉas al mi uzo de 'sur Linukso', sed eble por aliaj tio estas tre bona varianto! Mi pensas, ke ne indas tro zorgi pri tio ĉi - la ĉefa afero estas kompreniĝado, kaj ofte ekzistas diversaj ebloj.

mschmitt:B: "Tiuj problemoj neniam okazas ___ mia sistemo."
'En' aŭ 'al' depende de la situacio. Se temas pri iuj problemoj en programo, sed la ĝenerala sistemo (operaciumo) plu funkcias bone, tiam mi uzus 'en'. Sed se la sistemo (operaciumo ktp) mem ne funkcias, mi dirus "Io okazis al mia sistemo kaj ĝi nun ne funkcias"

Por ĉiuj aliaj viaj frazoj, mia unua reago estas diri 'en'.

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 07:49:29 Ngày 28 tháng 5 năm 2013

Oni ja en ĉiuj okazoj devas "misuzi" prepozicion, nome uzi ilin ne en iliaj laŭvorta senco, sed laŭ metaforo. Depende de la uzata metaforo, same bone eblas diversaj prepozicioj.

Mi en ĉiuj frazoj uzus "en" + nominativo.

mschmitt (Xem thông tin cá nhân) 06:19:45 Ngày 29 tháng 5 năm 2013

Dankon! Do la situacio en tiu kampo ne estas pli facila en Esperanto ol en aliaj lingvoj. okulumo.gif En mia lasta ekzemplo, mi tamen pensas ke akuzativo uzendas pro direkto.

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 07:16:32 Ngày 29 tháng 5 năm 2013

mschmitt:Dankon! Do la situacio en tiu kampo ne estas pli facila en Esperanto ol en aliaj lingvoj. okulumo.gif En mia lasta ekzemplo, mi tamen pensas ke akuzativo uzendas pro direkto.
Teorie oni ja uzu en tiaj okazoj de dubo la nedifinitan prepozicion "je", sed ĝi iom tedus okaze de tro ofta uzado.

Kaj ĉu vere en la lasta ekzemplo la instalprogramo estas ekster la komputilo kaj instalas la uzeblan programon en ĝin? Miakomprene ĉio okazas ene de la komputilo, do sen "-n".

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 08:36:10 Ngày 29 tháng 5 năm 2013

Kirilo81:Kaj ĉu vere en la lasta ekzemplo la instalprogramo estas ekster la komputilo kaj instalas la uzeblan programon en ĝin? Miakomprene ĉio okazas ene de la komputilo, do sen "-n".
Antaŭ la instalo nek la instalilo nek la programo mem estis en la komputilo, do mi pensas, ke ja estas pravigeble uzi la n-finaĵon, kiel sugestis mschmitt. Sed, plej verŝajne ambaŭ formoj estas bonaj.

Quay lại