Al la enhavo

revo/koŝmaro

de annadahlqvist, 2007-novembro-04

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-29 22:12:10

Tri foje sendis mi tiun mesaĝon, pardonpetas mi.

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-29 22:12:59

novatago:Mi ne scias se la ursoj estas vere danĝeraj. Sed por vi, ili estas danĝeraj.
Kara Novatago,

Mi povas konfirmi kion asertis Manu: tre danĝeraj estas ursoj. Plej ofte, nigraj ursoj nur forlasos, vidinte aŭ audinte homojn, sed se ne tiel okazas, se la urso nur restas kie ĝi estas (aŭ eĉ pli malbone, se al oni ĝi alproksimiĝas), oni nepre provu forlasi la ĉirkaŭaĵojn, batalante por sia vivo se necesas. Aliflanke, glaciursa menuo enhavas ion ajn movanta, inkluzive, se haveblas, homoj. Ili estas grandegaj, rapidegaj, fortegaj tre viandemaj bestoj, kun kiuj vi tute ne deziras praktiki lukton greka-romanan.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-decembro-03 00:55:47

en svedio, kie la tv-programoj estis, ni havas nur brunaj ursoj. Kaj ili ne ofte atakas homojn, eble se oni iras tro proksime ilia idoj, aŭ se oni havus hundon kiu inciteti la urso, aŭ se oni pafi al ilin.

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-03 20:42:22

annadahlqvist:en svedio, kie la tv-programoj estis, ni havas nur brunaj ursoj. Kaj ili ne ofte atakas homojn, eble se oni iras tro proksime ilia idoj, aŭ se oni havus hundon kiu inciteti la urso, aŭ se oni pafi al ilin.
Ankaŭ en Kanado, kie mi loĝas, ne oftas ursaj atakoj kontraŭ homoj. Sed okazante, ili estas ege timigaj spertoj, kiujn oni prefere eviti.

Salman Rushdie rajte menciis, ke eĉ se morto de virinoj pro naskado ne sufiĉe ofte okazas por endanĝerigi la homaron, kaj eĉ se la situacio tre pliboniĝis en la ĵusaj jarcentoj, kiam virino pro naskado mortas, ŝi estas ja cent elcentoj morta.

Se ursaj atakoj ne ofte okazas, eble estas ĉar ne multaj homoj trairas la arbaron ĉi tiuj tagoj. Miaflanke, ĉar laboras mi en la tundro, montaro kaj arbaro, mi ja aŭdis pri pluraj renkontoj kun ursoj, kaj plurfoje spertis ilin. Mi ĝis nun estis sufiĉe bonŝanca, por ne esti pli suferinta pro ursoj ol fariĝi malkvieta renkontante nigrajn aŭ brunajn ursojn, kiuj eventuale trankvile foriris. Sed du personoj, kun kiuj mi kunlaboris antaŭe, mortis pro ursoj.

(Glaciursojn mi neniam vidis, kaj nur estis eble dudek tagojn en ilia reĝlando...)

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-06 15:31:42

Ursoj dormas dum vintro, eble pro tio vi laŭ asocio tiom multe parolas pri ili. rideto.gif
...
Mi interesiĝas pri lucidaj sonĝoj. Novatago donis la ligilon ĉi tie. Me tre ĝojis eksciinte ke esperante ekzistas tia retpaĝo. Dankon, Novatago .

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-08 09:59:01

rosto:Ursoj dormas dum vintro, eble pro tio vi laŭ asocio tiom multe parolas pri ili. rideto.gif
...
Mi interesiĝas pri lucidaj sonĝoj. Novatago donis la ligilon ĉi tie. Me tre ĝojis eksciinte ke esperante ekzistas tia retpaĝo. Dankon, Novatago .
Ne dankinde. Mi pensas ke tiu estas la sola paĝo pri sonĝoj (lucidaj aŭ mallucidaj) en retesperantujo.

Ĝis, Novatago.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-08 12:40:44

ekstertemo.gif
La paĝaro pri lucidaj sonĝoj nomiĝas Onirujo.
Mi scias la vorton "oni", mi trovis la signifon de la vorto "rui", sed kunigi ilin ambaŭ por kompreni, kio estas onirujo, mi ne kapablas. Ĉu ujo aŭ kesto, enhavanta oniruojn? Tiukaze kio estas oniruo?
Мочилово?
Ĉu la vorto estas propra nomo, ankoraŭ ne konata al mi aŭ ĉu ĝi estas sensencaĵo?

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-decembro-08 14:12:01

mi sonĝis pri "liliputuloj" (tre malgrandaj homoj). Estis superakvego, kaj mi helpis ilin translokiĝi. Mi ankaŭ sonĝis ke mi estis persono kiu faris aĵojn ke li ne rememoris, kaj li serĉis indikoj kio dirus kio li faris. Unu indiko estis en granda ruĝa komodo en aŭtomobilejo.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2007-decembro-08 14:36:12

Terurĉjo:ekstertemo.gif
La paĝaro pri lucidaj sonĝoj nomiĝas Onirujo.
Mi scias la vorton "oni", mi trovis la signifon de la vorto "rui", sed kunigi ilin ambaŭ por kompreni, kio estas onirujo, mi ne kapablas. Ĉu ujo aŭ kesto, enhavanta oniruojn? Tiukaze kio estas oniruo?
Мочилово?
Ĉu la vorto estas propra nomo, ankoraŭ ne konata al mi aŭ ĉu ĝi estas sensencaĵo?
Mi opinias ke tiu peseŭdonimo devenas de la vorto oneironaŭto, kiu signifas 'iu, kiu praktikas la estigon kaj esploron de lucidaj sonĝoj.' La termino estas plej bone konata laŭ ĝia grek/angla-lingva ekvivalento (oneironaut), kaj la vorto mem signifas 'mariston de sonĝoj', aŭ ion tian.

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-08 14:54:16

Terurĉjo:... por kompreni, kio estas onirujo, mi ne kapablas. Ĉu ujo aŭ kesto, enhavanta oniruojn? Tiukaze kio estas oniruo?
Мочилово?
Ĉu la vorto estas propra nomo, ankoraŭ ne konata al mi aŭ ĉu ĝi estas sensencaĵo?
Ne, tute ne. La nomo venas el la greka ὄνειρος (oneiros) kiu signifas sonĝon. Ankaŭ ekzistas el tiu radiko vortojn en iuj lingvoj kutime per la formo "onir..." kvakam mi memoras vidi antaŭe la formo "oneir..." almeaŭ en la angla. Ofte oni vidas la vorton "oniran" (sonĝa) en aliaj lingvoj por priskribi sorton specon de belarto*.

Onira:
Angla: Oniric, Oneiric
Franca: Oniric
Hispana: Onírico
Itala: Onirica

Mi ne scias kiel ili estas en pli lingvoj.

Ankaŭ ekzistus la vortojn "onirismo" "onirologio". Ĉiuj estas en esperanto neologismoj ĉar (sajnas ke) neniam antaŭ oni uzis ilin eble ĉar esperanto jam havas aŭ havus "sonĝon" "sonĝan" "sonĝologion" kaj "sonĝismo".

Onirujo estas, kompreneble kaj kiel jam diras la paĝon", la lando de la sonĝoj.

Ĝis, Novatago.

*Kiam mi skribis la mesaĝon unue, mi eraris la vorton kaj tial mi forstrekas kaj korektas ĝin. Mi eksplikas ĝin ankaŭ en posta mesaĝo.

Reen al la supro