前往目錄

revo/koŝmaro

貼文者: annadahlqvist, 2007年11月4日

訊息: 31

語言: Esperanto

annadahlqvist (顯示個人資料) 2007年12月3日上午12:55:47

en svedio, kie la tv-programoj estis, ni havas nur brunaj ursoj. Kaj ili ne ofte atakas homojn, eble se oni iras tro proksime ilia idoj, aŭ se oni havus hundon kiu inciteti la urso, aŭ se oni pafi al ilin.

Filu (顯示個人資料) 2007年12月3日下午8:42:22

annadahlqvist:en svedio, kie la tv-programoj estis, ni havas nur brunaj ursoj. Kaj ili ne ofte atakas homojn, eble se oni iras tro proksime ilia idoj, aŭ se oni havus hundon kiu inciteti la urso, aŭ se oni pafi al ilin.
Ankaŭ en Kanado, kie mi loĝas, ne oftas ursaj atakoj kontraŭ homoj. Sed okazante, ili estas ege timigaj spertoj, kiujn oni prefere eviti.

Salman Rushdie rajte menciis, ke eĉ se morto de virinoj pro naskado ne sufiĉe ofte okazas por endanĝerigi la homaron, kaj eĉ se la situacio tre pliboniĝis en la ĵusaj jarcentoj, kiam virino pro naskado mortas, ŝi estas ja cent elcentoj morta.

Se ursaj atakoj ne ofte okazas, eble estas ĉar ne multaj homoj trairas la arbaron ĉi tiuj tagoj. Miaflanke, ĉar laboras mi en la tundro, montaro kaj arbaro, mi ja aŭdis pri pluraj renkontoj kun ursoj, kaj plurfoje spertis ilin. Mi ĝis nun estis sufiĉe bonŝanca, por ne esti pli suferinta pro ursoj ol fariĝi malkvieta renkontante nigrajn aŭ brunajn ursojn, kiuj eventuale trankvile foriris. Sed du personoj, kun kiuj mi kunlaboris antaŭe, mortis pro ursoj.

(Glaciursojn mi neniam vidis, kaj nur estis eble dudek tagojn en ilia reĝlando...)

rosto (顯示個人資料) 2007年12月6日下午3:31:42

Ursoj dormas dum vintro, eble pro tio vi laŭ asocio tiom multe parolas pri ili. rideto.gif
...
Mi interesiĝas pri lucidaj sonĝoj. Novatago donis la ligilon ĉi tie. Me tre ĝojis eksciinte ke esperante ekzistas tia retpaĝo. Dankon, Novatago .

novatago (顯示個人資料) 2007年12月8日上午9:59:01

rosto:Ursoj dormas dum vintro, eble pro tio vi laŭ asocio tiom multe parolas pri ili. rideto.gif
...
Mi interesiĝas pri lucidaj sonĝoj. Novatago donis la ligilon ĉi tie. Me tre ĝojis eksciinte ke esperante ekzistas tia retpaĝo. Dankon, Novatago .
Ne dankinde. Mi pensas ke tiu estas la sola paĝo pri sonĝoj (lucidaj aŭ mallucidaj) en retesperantujo.

Ĝis, Novatago.

annadahlqvist (顯示個人資料) 2007年12月8日下午2:12:01

mi sonĝis pri "liliputuloj" (tre malgrandaj homoj). Estis superakvego, kaj mi helpis ilin translokiĝi. Mi ankaŭ sonĝis ke mi estis persono kiu faris aĵojn ke li ne rememoris, kaj li serĉis indikoj kio dirus kio li faris. Unu indiko estis en granda ruĝa komodo en aŭtomobilejo.

novatago (顯示個人資料) 2007年12月8日下午2:54:16

Terurĉjo:... por kompreni, kio estas onirujo, mi ne kapablas. Ĉu ujo aŭ kesto, enhavanta oniruojn? Tiukaze kio estas oniruo?
Мочилово?
Ĉu la vorto estas propra nomo, ankoraŭ ne konata al mi aŭ ĉu ĝi estas sensencaĵo?
Ne, tute ne. La nomo venas el la greka ὄνειρος (oneiros) kiu signifas sonĝon. Ankaŭ ekzistas el tiu radiko vortojn en iuj lingvoj kutime per la formo "onir..." kvakam mi memoras vidi antaŭe la formo "oneir..." almeaŭ en la angla. Ofte oni vidas la vorton "oniran" (sonĝa) en aliaj lingvoj por priskribi sorton specon de belarto*.

Onira:
Angla: Oniric, Oneiric
Franca: Oniric
Hispana: Onírico
Itala: Onirica

Mi ne scias kiel ili estas en pli lingvoj.

Ankaŭ ekzistus la vortojn "onirismo" "onirologio". Ĉiuj estas en esperanto neologismoj ĉar (sajnas ke) neniam antaŭ oni uzis ilin eble ĉar esperanto jam havas aŭ havus "sonĝon" "sonĝan" "sonĝologion" kaj "sonĝismo".

Onirujo estas, kompreneble kaj kiel jam diras la paĝon", la lando de la sonĝoj.

Ĝis, Novatago.

*Kiam mi skribis la mesaĝon unue, mi eraris la vorton kaj tial mi forstrekas kaj korektas ĝin. Mi eksplikas ĝin ankaŭ en posta mesaĝo.

novatago (顯示個人資料) 2007年12月8日下午8:47:38

Terurĉjo:Eble, necesas enigi la vorton en Esperanton, rido.gif kiel tre specifan kun signifo - aŭgura sonĝo.
Sajne, mi eraris en la eskpliko. Kiam mi diris "sorton de arto", vere mi volis diri "specon de belarto" (pentroj, romanoj...). Tial, mi supozas, vi diris tiun pri la "aŭgura sonĝo" kaj tiu ne estus ĝustan difinon.

Onira: Tio, kio rilatas al sonĝo. Sonĝa.

Ĝis, Novatago.

rosto (顯示個人資料) 2007年12月9日上午6:18:50

Jes, ja. Lucidaj sonĝoj tute ne estas "auguraj sonĝoj"' kvankam aŭguristoj eble uzis arton de lucidoj sonĝoj, eble ne, mi ne konas tiujn ulojn.
"Onirujo" eble ne estas esperanta vorto, sed oni ja rajtas nomi sian retpaĝon kiel ili volas.

Filu (顯示個人資料) 2007年12月10日下午3:43:34

Estis interesa legi Onirujon, sed iom mallongas ĝi...

Provante salti mi ja plurfoje ekflugis en sonĝoj, sed mi neniam provis skribi aŭ legi ion dum dormado, aŭ ne memoras vidi (aŭ pripensi) horloĝojn. Plurfoje mi ankaŭ povis spiri subakve, kaj sekve evolui en lago aŭ maro, kie mi vizitis ŝipruinaĵojn aŭ tranaĝis fiŝrotojn multkolorajn.

Alifoje, mi trakuris arbaron kaj kaptis familiojn da mefitoj por ilin malsovaĝigi, ĉar mi kredis, ke ili multe pli timigus ŝtelistojn kiuj dezirus mian domon malplenigi. Tial mi ne eĉ operaciis la kaptitajn bestojn, sed nur loĝigis ilin en bonan lokon miahejman. Al ili mi nur eksplikis, kion atendis mi el ili, kompense de varma kaj sen-ĉasbesta loko por vivi senkulpa.gif

Sed ne eĉ unufoje mi farante tiajn mirigaĵojn rimarkis, ke mi ne estis en la realeco sed ke anstataŭ mi estis sonĝanta. Tre naiva estas mi, kredeble... kaj pretas mi akcepti multajn nekredeblaĵojn.

rosto (顯示個人資料) 2007年12月11日下午2:47:44

Jes, tio estas unu el konataj metodoj lucide sonĝi, post ekvidi aŭ fari ion mirindan kompreni, ke tio estas sonĝo, ne realo, kaj plu agi konscie. Sonas ridinde, sed onidire tio funkcias. Mi ŝajne ne uzis tion metodon.

回到上端