Postitused: 9
Keel: Esperanto
jsorryman (Näita profiili) 30. mai 2013 17:26.16
" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."
Kial estas la n-finajon uzita ĉi tie?
Demian (Näita profiili) 30. mai 2013 17:31.43
jsorryman:Me legatis libron, kaj vidis tiu frazo:"la unua fojo" estas adverbo en tiu ĉi frazo.
" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."
Kial estas la n-finajon uzita ĉi tie?
estas du manieroj skribi tempo adverbojn: per finaĵo "-e" kaj per ŝanĝi adverbon al o-vorto aŭ a-vorto. En dua situacio, adverbo agas laŭ reguloj, kiuj influas nominativojn kaj adjektivojn.
Vi elektis la duan manieron. Tial finaĵo "-n" montreblas en via frazo.
La unuafoje en la lernejo, mi eklaboradis. = La unuan fojon en la lernejo, mi eklabordis.
Chainy (Näita profiili) 30. mai 2013 18:32.27
Demian:La unuafoje en la lernejo, mi eklaboradis.Nur sen 'la', se uzi la adverbon:
Unuafoje en la lernejo...
Chainy (Näita profiili) 30. mai 2013 18:38.11
jsorryman:Mi legis libron, kaj vidis tiun ĉi frazon:Jen la PMEG-a klarigo: N por tempopunkto
" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."
Kial estas la n-finajo uzita ĉi tie?
jsorryman (Näita profiili) 30. mai 2013 20:15.05
Chainy:Dankon, ke vi korektis miajn erarojn. Kaj ankaŭ pro la PMEG.jsorryman:Mi legis libron, kaj vidis tiun ĉi frazon:Jen la PMEG-a klarigo: N por tempopunkto
" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."
Kial estas la n-finajo uzita ĉi tie?
fajrkapo (Näita profiili) 30. mai 2013 21:25.23
Demian:Se vi uzas unu prepozicion, ekzemple dum, vi povas diri "dum la unua fojo en la lernejo...", kaj vi ne uzas nek n-finajon, nek e-vorton, sed se vi ne uzas iun prepozicion, vi devas uzi n-, aŭ e-, estas tri formoj por esprimi ĝin.jsorryman:Me legatis libron, kaj vidis tiu frazo:"la unua fojo" estas adverbo en tiu ĉi frazo.
" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."
Kial estas la n-finajon uzita ĉi tie?
estas du manieroj skribi tempo adverbojn: per finaĵo "-e" kaj per ŝanĝi adverbon al o-vorto aŭ a-vorto. En dua situacio, adverbo agas laŭ reguloj, kiuj influas nominativojn kaj adjektivojn.
Vi elektis la duan manieron. Tial finaĵo "-n" montreblas en via frazo.
La unuafoje en la lernejo, mi eklaboradis. = La unuan fojon en la lernejo, mi eklabordis.
jsorryman (Näita profiili) 1. juuni 2013 15:33.20
Ĉu estas same por ĉi tiu frazo?
....rikanis lastaN fojoN?
fajrkapo (Näita profiili) 3. juuni 2013 10:32.44
jsorryman:"Li saltigis ĝin en sia mano, rikanis lastan fojon, kaj plonĝis al mi."Jes, vi povas diri: rikanis lastan fojon, rikanis lastfoje, aŭ rikanis dum lasta fojo (la prepozicio "por" ankaŭ eblus, kaj "je" aŭ alia taŭga. "Lasta fojo" bezonas prepozicion, aŭ ĉiukaze e-vorton, aŭ n-finaĵon. Li rikanis, kiam? kaj vi devas respondi per iu ilo kiu respondas tiun kiam, ne sufiĉas simpla lasta fojo
Ĉu estas same por ĉi tiu frazo?
....rikanis lastaN fojoN?
Olsho (Näita profiili) 3. juuni 2013 10:40.14
jsorryman:"Li saltigis ĝin en sia mano, rikanis lastan fojon, kaj plonĝis al mi."Certe, „lastan fojon“ ankaŭ estas iumaniere indiko de tempo: Kiam? (La) lastan fojon….
Ĉu estas same por ĉi tiu frazo?
....rikanis lastaN fojoN?
Aŭ vi uzas „lastfoje“. Sed en tiu frazo, laŭ mi, tiu ne sonas bone.