メッセージ: 18
言語: Esperanto
tensai (プロフィールを表示) 2007年11月4日 19:57:06
Sed, mi ĵus vidis, ke la vikipedio en volapuko havas pli ol 100.000 artikolojn! Pli ol la esperanta vikipedio!
Ĉu iu povas ekspliki ĝin al mi? Kiel lingvo kiun neniu parolas, povas havi tiom da artikolon?
Ĉu volapuko vere malaperiĝis?
Matthieu (プロフィールを表示) 2007年11月4日 20:20:57
Sed en la volapuka Vikipedio estas unu persono, kiu laboras. Li programis roboton, kiu kreas milojn da artikoloj pri geografiaj temoj.
Alklaku la ligilon “Hazarda paĝo”: vi vidos preskaŭ nur mallongajn geografiajn paĝojn.
piotrek92 (プロフィールを表示) 2007年11月12日 23:24:20

Lanctupo (プロフィールを表示) 2007年12月5日 23:16:45
Terurĉjo:Serĉata de mi estas la Himno de Volapuko.Sumolsöd stäni blodäla!
Dikodi valik hetobs;
Tönöls jüli baladäla
Volapüke kosyubobs,
Vokobsöz ko datuval
"Menade bal, püki bal!"
Mi kuraĝas (certe malkorektege) traduki el la versforma germana traduko:
Kutimi pacon, fratecon,
konkordsenco estu devizo al ni!
Jubilu renkonte al tiu verko!
«Unu lingvo», voku kun mi,
«estu sur la terglobo!»
Tiun strebu nia ligo!

Lanctupo (プロフィールを表示) 2007年12月6日 1:24:33
saverio16 (プロフィールを表示) 2007年12月6日 2:59:19
rosto (プロフィールを表示) 2007年12月6日 14:16:39
Stefano B (プロフィールを表示) 2007年12月6日 21:36:54
Terurĉjo:Bedaŭrinde, por rusa orelo Volapuk sonas kiel aro da sakraĵoj. Sed tre ridiga!Kiel vi konas la sonon de Volapuk? Mi ne povas trovi neniun registrado de ĝi. Mi nur povas trovi artikulojn skribajn.
Lanctupo (プロフィールを表示) 2007年12月7日 0:20:39
Terurĉjo:puk ruse estas furzo.Amuze.

Sed "ü" propre estas verŝajne alia fonemo ol "u". La "ü" sonas ie inter "u" kaj "i", sed iom pli proksime ĉe "i".
Oni kvasaŭ parolas "i" kun lipoj formaj por paroli "u" ... aŭ laŭdezire kontraŭe.

Multaj lingvoj prononcas la literon "u" ja ĝenerale tiel. Sed pro tio ke la himno konas ambaŭ "u" kaj "ü", mi konjektas ke tiu "ü" estas la menciita sono. Ĝi estas sama kiel la germana kaj turka "ü", respektive la franca aŭ holanda "u".
La rusa, la angla kaj la itala ekzemple ne havas tiun sonon, kiom mi scias.
rosto (プロフィールを表示) 2007年12月7日 13:48:05
NEO-VOLAPÜKĈu iu ekpensis kio estas neo esperante? Kaj NEO-VOLAPÜK estas io kiel VOLAPÜK de NEO, kaj tute ne "nova volapuko" . Ĉu ne estas interese, kio tio estas?