Til innholdet

Kial estas tiom da artikolon en la volapuka vikipedio?

fra tensai,2007 11 4

Meldinger: 18

Språk: Esperanto

tensai (Å vise profilen) 2007 11 4 19:57:06

Mi ĉie legas: "Volapuko estas mortita". Mi ĉie legas, ke, nun, neniu plu parolas volapukon.

Sed, mi ĵus vidis, ke la vikipedio en volapuko havas pli ol 100.000 artikolojn! Pli ol la esperanta vikipedio!

Ĉu iu povas ekspliki ĝin al mi? Kiel lingvo kiun neniu parolas, povas havi tiom da artikolon?

Ĉu volapuko vere malaperiĝis?

Matthieu (Å vise profilen) 2007 11 4 20:20:57

Laŭ Vikipedio nur estas kelkaj dekoj da volapukparolantoj.

Sed en la volapuka Vikipedio estas unu persono, kiu laboras. Li programis roboton, kiu kreas milojn da artikoloj pri geografiaj temoj.

Alklaku la ligilon “Hazarda paĝo”: vi vidos preskaŭ nur mallongajn geografiajn paĝojn.

piotrek92 (Å vise profilen) 2007 11 12 23:24:20

Jes, mi konsentas kun mia antaŭparolanto - fakte antaŭ kelkaj monatoj volapuka vikipedio havis kelkaj miloj da artikoloj, kaj nune laboras unu roboto, kio faras multe da kelk-frazaj artikoloj. Ne maltranviliĝu - esperanto plu estas plej uzata plan-lingvo okulumo.gif

Lanctupo (Å vise profilen) 2007 12 5 23:16:45

Terurĉjo:Serĉata de mi estas la Himno de Volapuko.
Sumolsöd stäni blodäla!
Dikodi valik hetobs;
Tönöls jüli baladäla
Volapüke kosyubobs,
Vokobsöz ko datuval
"Menade bal, püki bal!"

Mi kuraĝas (certe malkorektege) traduki el la versforma germana traduko:

Kutimi pacon, fratecon,
konkordsenco estu devizo al ni!
Jubilu renkonte al tiu verko!
«Unu lingvo», voku kun mi,
«estu sur la terglobo!»
Tiun strebu nia ligo!
senkulpa.gif

Lanctupo (Å vise profilen) 2007 12 6 01:24:33

Ne dankinde.

saverio16 (Å vise profilen) 2007 12 6 02:59:19

Saluton! Mi volas fari NEO-VOLAPÜK kaj forviŝi la malfacilajn objektojn ke tio havas. Mi volas revivi tion lingvon! Kio vi pensas?

rosto (Å vise profilen) 2007 12 6 14:16:39

Ulo ja kreos nova volapuko, bonsona volapuko!

Stefano B (Å vise profilen) 2007 12 6 21:36:54

Terurĉjo:Bedaŭrinde, por rusa orelo Volapuk sonas kiel aro da sakraĵoj. Sed tre ridiga!
Kiel vi konas la sonon de Volapuk? Mi ne povas trovi neniun registrado de ĝi. Mi nur povas trovi artikulojn skribajn.

Lanctupo (Å vise profilen) 2007 12 7 00:20:39

Terurĉjo:puk ruse estas furzo.
Amuze. rido.gif
Sed "ü" propre estas verŝajne alia fonemo ol "u". La "ü" sonas ie inter "u" kaj "i", sed iom pli proksime ĉe "i".
Oni kvasaŭ parolas "i" kun lipoj formaj por paroli "u" ... aŭ laŭdezire kontraŭe. senkulpa.gif
Multaj lingvoj prononcas la literon "u" ja ĝenerale tiel. Sed pro tio ke la himno konas ambaŭ "u" kaj "ü", mi konjektas ke tiu "ü" estas la menciita sono. Ĝi estas sama kiel la germana kaj turka "ü", respektive la franca aŭ holanda "u".
La rusa, la angla kaj la itala ekzemple ne havas tiun sonon, kiom mi scias.

rosto (Å vise profilen) 2007 12 7 13:48:05

Saverio16 estis miskomprenita. Mi ĵus komprenis kiel ĉiuj eraris. Saverio16 skribis
NEO-VOLAPÜK
Ĉu iu ekpensis kio estas neo esperante? Kaj NEO-VOLAPÜK estas io kiel VOLAPÜK de NEO, kaj tute ne "nova volapuko" . Ĉu ne estas interese, kio tio estas?

Tibake til toppen