Al la enhavo

Kial estas tiom da artikolon en la volapuka vikipedio?

de tensai, 2007-novembro-04

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

tensai (Montri la profilon) 2007-novembro-04 19:57:06

Mi ĉie legas: "Volapuko estas mortita". Mi ĉie legas, ke, nun, neniu plu parolas volapukon.

Sed, mi ĵus vidis, ke la vikipedio en volapuko havas pli ol 100.000 artikolojn! Pli ol la esperanta vikipedio!

Ĉu iu povas ekspliki ĝin al mi? Kiel lingvo kiun neniu parolas, povas havi tiom da artikolon?

Ĉu volapuko vere malaperiĝis?

Matthieu (Montri la profilon) 2007-novembro-04 20:20:57

Laŭ Vikipedio nur estas kelkaj dekoj da volapukparolantoj.

Sed en la volapuka Vikipedio estas unu persono, kiu laboras. Li programis roboton, kiu kreas milojn da artikoloj pri geografiaj temoj.

Alklaku la ligilon “Hazarda paĝo”: vi vidos preskaŭ nur mallongajn geografiajn paĝojn.

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-novembro-12 23:24:20

Jes, mi konsentas kun mia antaŭparolanto - fakte antaŭ kelkaj monatoj volapuka vikipedio havis kelkaj miloj da artikoloj, kaj nune laboras unu roboto, kio faras multe da kelk-frazaj artikoloj. Ne maltranviliĝu - esperanto plu estas plej uzata plan-lingvo okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-05 21:59:28

Serĉata de mi estas la Himno de Volapuko.
Se iu scias ĝin aŭ konas necesan lokon aŭ ligilon, BV helpi al mi.
Tre ridiga estas la himno laŭ la rusa lingvo.

Lanctupo (Montri la profilon) 2007-decembro-05 23:16:45

Terurĉjo:Serĉata de mi estas la Himno de Volapuko.
Sumolsöd stäni blodäla!
Dikodi valik hetobs;
Tönöls jüli baladäla
Volapüke kosyubobs,
Vokobsöz ko datuval
"Menade bal, püki bal!"

Mi kuraĝas (certe malkorektege) traduki el la versforma germana traduko:

Kutimi pacon, fratecon,
konkordsenco estu devizo al ni!
Jubilu renkonte al tiu verko!
«Unu lingvo», voku kun mi,
«estu sur la terglobo!»
Tiun strebu nia ligo!
senkulpa.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-05 23:53:10

Mi dankas vin.

Lanctupo (Montri la profilon) 2007-decembro-06 01:24:33

Ne dankinde.

saverio16 (Montri la profilon) 2007-decembro-06 02:59:19

Saluton! Mi volas fari NEO-VOLAPÜK kaj forviŝi la malfacilajn objektojn ke tio havas. Mi volas revivi tion lingvon! Kio vi pensas?

white knight (Montri la profilon) 2007-decembro-06 09:48:00

Sumolsöd stäni blodäla! Dikodi valik hetobs; Tönöls jüli baladäla Volapüke kosyubobs, Vokobsöz ko datuval "Menade bal, püki bal!"
Belega sono havas tion lingvon, ĉu ne?

Precipe plaĉas al mi la vorto "blodäla" ĉar similas la germana vorto "Blödele". rido.gif

(Blödele estas dialektvorto por "stultulo"?

white knight (Montri la profilon) 2007-decembro-06 09:50:57

saverio16:Saluton! Mi volas fari NEO-VOLAPÜK kaj forviŝi la malfacilajn objektojn ke tio havas. Mi volas revivi tion lingvon! Kio vi pensas?
Jes, faru tion. Ni ĉiuj jam atendegas sur ĝin! rido.gif

Reen al la supro