去目錄頁

Iafoje = iufoje?

efilzeo, 2013年6月10日

讯息: 3

语言: Esperanto

efilzeo (显示个人资料) 2013年6月10日下午6:30:32

En pli vortaroj ili estas tradukataj same. Sed laŭ mi "iufojo" kaj "iafojo" havas tute malsaman signofon kaj "iafoje" ŝajnas erara. Kion vi pensas pri tio?

novialingue (显示个人资料) 2013年6月10日下午7:01:14

efilzeo:Sed laŭ mi "iufojo" kaj "iafojo" havas tute malsaman signofon
Kiun?

efilzeo:kaj "iafoje" ŝajnas erara
Ĉu "iafoje" estas erara, tion mi ne scias. Sed mi ankaŭ inklinus uzi "iufoje". "Iafoje" ne signifas multe por mi ("je/ĉe fojoj de iu speco" ???).

Francestral (显示个人资料) 2013年6月10日下午8:03:15

Laŭ PIV:
iafoje = en iaj difinitaj okazoj
iufoje = en iuj sporadaj okazoj
Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.
http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/li...
Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto. La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/kombinitaj_vort...

回到上端