Ir ao conteúdo

Saluton. Ĉu vi povas lasi min elekti la normalan lingvon?

de Benjamino, 12 de junho de 2013

Mensagens: 43

Idioma: Esperanto

Bruso (Mostrar o perfil) 13 de junho de 2013 14:14:15

erinja: la teamo de lernu.net estas do tiu "kontraŭinteligentulisma ekstremdekstra movado"?
Interese. Oni lernas novajn faktojn ĉiutage!

darkweasel (Mostrar o perfil) 14 de junho de 2013 20:20:00

Benjamino:Tio ja ne estas utila al lernantoj, ĉar se ili volas legi ion ajn verkitan en Esperanto post 1930 (precipe ekster Interreto), aŭ eĉ iam komuniki kun aliaj Esperantistoj, ili devos almenaŭ *peni* por kompreni vortojn kiel "Italio"n kaj "Francio"n.
Se la uzado de -uj-formoj ĉe lernu! kaŭzas pli bonan komprenon kaj pli oftan uzon de tiuj formoj, tiel ke la -i-formoj iam estos sentataj kiel strangaj, tiam tio estas la plej bona efiko, kiun tio povas havi.

Cetere, kiam -i estis oficialigita? Ĉu en la lastaj kelkaj monatoj, en kiuj mi malmulte sekvis Esperantujon, aperis 10OA? (Mi scias, ke la respondo estas "ne" - jen retorika demando.) Se ne, tiam ĝi definitive plu ne estas oficiala.

Bonege, cetere, ke mi estas unu el la plej fervoraj anoj de kontraŭinteligentulisma ekstremdekstra movado. Mi ĝis hodiaŭ ne sciis tion.

bertilow (Mostrar o perfil) 14 de junho de 2013 21:37:15

darkweasel:Cetere, kiam -i estis oficialigita?
Neniam. La landnoma sufikso -i- ne estas oficiala (nek Fundamenta).

Chainy (Mostrar o perfil) 14 de junho de 2013 21:45:47

darkweasel:Cetere, kiam -i estis oficialigita? Ĉu en la lastaj kelkaj monatoj, en kiuj mi malmulte sekvis Esperantujon, aperis 10OA? (Mi scias, ke la respondo estas "ne" - jen retorika demando.) Se ne, tiam ĝi definitive plu ne estas oficiala.
Pro evidenta kaŭzo vi evitas mencii, ke en la plej lasta Listo de Rekomendataj Landnomoj la Akademio de Esperanto inkluzivas ambaŭ formojn (-ujo kaj -io).

darkweasel (Mostrar o perfil) 14 de junho de 2013 22:17:25

Chainy:
darkweasel:Cetere, kiam -i estis oficialigita? Ĉu en la lastaj kelkaj monatoj, en kiuj mi malmulte sekvis Esperantujon, aperis 10OA? (Mi scias, ke la respondo estas "ne" - jen retorika demando.) Se ne, tiam ĝi definitive plu ne estas oficiala.
Pro evidenta kaŭzo vi evitas mencii, ke en la plej lasta Listo de Rekomendataj Landnomoj la Akademio de Esperanto inkluzivas ambaŭ formojn (-ujo kaj -io).
Evidente mi scias tion. Tiu sama Listo de Rekomendataj Landnomoj diras, ke:
La Listo de Rekomendataj Landnomoj ne konsistigas oficialigon de landnomoj aŭ popolnomoj. La Akademio povas je bezono revizii kaj ĝisdatigi la liston.

Kaj pli poste ĝi diras:
Oni ordinare formas la nomon de la lando per la Fundamenta sufikso UJ aŭ per la neoficiala sufikso I.

Do tio laŭ mi ne tre rilatas al diskuto, ĉu ĝi estas oficiala (krom por subteni argumenton, ke la Akademio plene konscias pri la neoficialeco de tiu stranga sufikso) - tiu listo nur pruvas, ke ankaŭ la Akademio fojfoje uzas, eĉ listigas, neoficialajn vortojn. Tio estas neniel surpriza, ĉar nur malgranda parto de la vortprovizo de Esperanto estas oficiala, kaj interalie plej multaj landnomoj en tiu listo mem ne estas oficialaj, en neniu formo kaj kun neniu sufikso.

Benjamino (Mostrar o perfil) 14 de junho de 2013 22:30:34

darkweasel:
Benjamino:Tio ja ne estas utila al lernantoj, ĉar se ili volas legi ion ajn verkitan en Esperanto post 1930 (precipe ekster Interreto), aŭ eĉ iam komuniki kun aliaj Esperantistoj, ili devos almenaŭ *peni* por kompreni vortojn kiel "Italio"n kaj "Francio"n.
Se la uzado de -uj-formoj ĉe lernu! kaŭzas pli bonan komprenon kaj pli oftan uzon de tiuj formoj, tiel ke la -i-formoj iam estos sentataj kiel strangaj, tiam tio estas la plej bona efiko, kiun tio povas havi.
Do ĉu Lernu.net estas retejo, kiu provas konduki la lingvon al pli bona stato, ol la aktuala kaj efektiva? Interese. Tamen se tio estus okazonta, oni estos surprizata kiam oni provos legi literaturon (eĉ gazeton) verkitan en la lingvo dum la lastaj 80 jaroj.

Chainy (Mostrar o perfil) 14 de junho de 2013 22:36:02

darkweasel:Do tio laŭ mi ne tre rilatas al diskuto, ĉu ĝi estas oficiala...
Jes, ne vere indas paroli pri 'oficialeco'. Ĉiuj jam scias ĉiujn argumentojn pri tiu ĉi temo, ĉar oni senĉese ripetas ilin. Laŭ mi, estas bone, ke la Akedemio de Esperanto inkluzivas ambaŭ formojn en sia rekomendo, ĉar ambaŭ formoj estas jam delonge uzataj. Tio estas simple parto de la lingvo. Multaj ŝatas diradi, ke Esperanto estas vivanta lingvo ktp, do ni lasu ĝin vivi.

Benjamino (Mostrar o perfil) 14 de junho de 2013 22:43:42

Chainy:Laŭ mi, estas bone, ke la Akedemio de Esperanto inkluzivas ambaŭ formojn en sia rekomendo, ĉar ambaŭ formoj estas jam delonge uzataj. Tio estas simple parto de la lingvo. Multaj ŝatas diradi, ke Esperanto estas vivanta lingvo ktp, do ni lasu ĝin vivi.
Mi ankaŭ tute konsentas tion ĉi. Kiam Zamenhof verkis la Fundamenton, Esperanto ankoraŭ estis projekto. Nuntempe ĝi estas lingvo kiun oni povas priskribi kaj nepre ne preskribu. Ia organizo (aŭ lernretejo) kiu provus konduki lingvon, anstataŭ priskribi ĝian normalan uzadon, estus tute ridinda kaj naivega. Tiuj personoj, kiuj provas "plipurigi" la efektivan lingvon, damaĝas ĝin pli grave ol iuj aliaj persononj. Danke, eĉ la akademio agnoskas, ke la -io formoj estas tute normalaj kaj indaj.

erinja (Mostrar o perfil) 14 de junho de 2013 22:45:59

Benjamino:Do ĉu Lernu.net estas retejo, kiu provas konduki la lingvon al pli bona stato, ol la aktuala kaj efektiva? Interese. Tamen se tio estus okazonta, oni estos surprizata kiam oni provos legi literaturon (eĉ gazeton) verkitan en la lingvo dum la lastaj 80 jaroj.
Ĝi estas retejo kiu instruas la oficialan version de la lingvo, laŭ rekomendoj de la Akademio. Kies rekomendojn sekvu la paĝaro, se ne tiujn de la Akademio?

darkweasel (Mostrar o perfil) 14 de junho de 2013 22:48:07

Benjamino:
darkweasel:
Benjamino:Tio ja ne estas utila al lernantoj, ĉar se ili volas legi ion ajn verkitan en Esperanto post 1930 (precipe ekster Interreto), aŭ eĉ iam komuniki kun aliaj Esperantistoj, ili devos almenaŭ *peni* por kompreni vortojn kiel "Italio"n kaj "Francio"n.
Se la uzado de -uj-formoj ĉe lernu! kaŭzas pli bonan komprenon kaj pli oftan uzon de tiuj formoj, tiel ke la -i-formoj iam estos sentataj kiel strangaj, tiam tio estas la plej bona efiko, kiun tio povas havi.
Do ĉu Lernu.net estas retejo, kiu provas konduki la lingvon al pli bona stato, ol la aktuala kaj efektiva? Interese. Tamen se tio estus okazonta, oni estos surprizata kiam oni provos legi literaturon (eĉ gazeton) verkitan en la lingvo dum la lastaj 80 jaroj.
Mi ne scias, kion provas fari lernu! - mi ne estas parto de la teamo.

Sed ja eblas kaj indas, kie estas du kutimaj esprimomanieroj por io, influi la lingvon, tiel ke denove uziĝu bone funkcianta sistemo anstataŭ la ĥaoso, kiun ni nun havas. Evidente lernu! devas instrui en siaj kursoj ankaŭ, ke ekzistas alia maniero formi landnomojn - alie tiuj kursoj estas malkompletaj. Sed preferi la -uj-formon en la interfaco neniel konfuzas aŭ misgvidas lernantojn; ili ja ĉiuokaze devas lerni, ke ĝi ekzistas.

Cetere, ĉu vi konas la artikolon La landnoma sufikso -ujo en instruado de Bertilo Wennergren? Se ne, mi rekomendas al vi legi ĝin - eble tiam vi iom vidos, kial mi tiom defendas kaj mem uzadas -uj.

De volta à parte superior