Til innholdet

Saluton. Ĉu vi povas lasi min elekti la normalan lingvon?

fra Benjamino,2013 6 12

Meldinger: 43

Språk: Esperanto

Benjamino (Å vise profilen) 2013 6 14 22:50:23

erinja:
Benjamino:Do ĉu Lernu.net estas retejo, kiu provas konduki la lingvon al pli bona stato, ol la aktuala kaj efektiva? Interese. Tamen se tio estus okazonta, oni estos surprizata kiam oni provos legi literaturon (eĉ gazeton) verkitan en la lingvo dum la lastaj 80 jaroj.
Ĝi estas retejo kiu instruas la oficialan version de la lingvo, laŭ rekomendoj de la Akademio. Kies rekomendojn sekvu la paĝaro, se ne tiujn de la Akademio?
La Akademio rekomendas ke oni elektu inter "io" kaj "ujo" (samloke kiam ili rekomendis la landnomon Barato). Do mi ripetas la demandon: ĉu vi povas lasi min elekti "io"n?

Eĉ pli bone, vi povus ŝanĝi landon al tekstokampo, por ke oni libere povu elekti la nomon de sia propra lando. Eble tiam ni ekhavus pluson da hindaj islamanoj.

Chainy (Å vise profilen) 2013 6 14 23:06:51

Benjamino:La Akademio rekomendas ke oni elektu inter "io" kaj "ujo". Do mi ripetas la demandon: ĉu vi povas lasi min elekti "io"n? Aŭ eĉ pli bone, vi povus ŝanĝi landon al tekstokampo, por ke oni libere povu elekti la nomon de sia propra lando.
Se mi estus la programisto de tiu ĉi forumo, min tute ne interesus tiu ĉi afero, kaj mi certe ne malŝparus tempon por doni al uzantoj tute senutilan elekteblon inter -io kaj -ujo! Nu bone, oni decidis uzi -ujo ĉe Lernu. Kial ne? Ambaŭ formoj estas tute ĝustaj. La uzado de -io plu vivos, kian ajn formon oni uzas en la profiloj de la Lernu-anoj. Rigardu nur la mesaĝojn skribitajn en tiu ĉi forumo - oni oftege uzas -io anstataŭ -ujo por landnomoj!

marcuscf (Å vise profilen) 2013 6 15 00:25:58

Ial ne ĉagrenus min ajna dekomenca decido. Sed tiu malfrua ŝanĝo al pli antikva stilo iomete ĉagrenis(*) min, ĉar ja ŝajnas kiel intenca plipurigo (?!).

Al mi antaŭe ŝajnis ke Esperanto estis senhezite direktita al -io (ĉar ĝi jam ekzistas de longa tempo kaj estas tre populara), kaj estontece eĉ eblus popularigi la finaĵon -iano (kiu ne estas malĝusta, nur iom nepopulara, malgraŭ ĝia facileco). Nun mi ne plu scias kiu estas la ĝenerala direkto.

(*) fakte mi rimarkis nenion ĉar nuntempe mia interfaco estas en mia denaska lingvo, mi nur komentas laŭ tio kio estas dirita ĉi-fadene

RiotNrrd (Å vise profilen) 2013 6 15 01:00:30

Benjamino:... Do mi ripetas la demandon: ĉu vi povas lasi min elekti "io"n?
Mi konjektas ke la respondo estos "ne".

darkweasel (Å vise profilen) 2013 6 15 07:56:41

Benjamino:
La Akademio rekomendas ke oni elektu inter "io" kaj "ujo" (samloke kiam ili rekomendis la landnomon Barato). Do mi ripetas la demandon: ĉu vi povas lasi min elekti "io"n?
Kaj poste mi petas, ke ili bonvolu ankaŭ lasi elekti inter eta kaj malgranda, inter po kun kaj sen -n, inter vortoj kun "rĥ" kaj "rk", ... senkulpa.gif - eble vi kunmetu liston de ĉiuj samsignifaĵoj, inter kiuj oni povas "elekti" en Esperanto, tiam la teamo povas enkonduki opciojn por ĉiu el ili!

Benjamino:
Eĉ pli bone, vi povus ŝanĝi landon al tekstokampo, por ke oni libere povu elekti la nomon de sia propra lando. Eble tiam ni ekhavus pluson da hindaj islamanoj.
Tre malbona ideo - tiam ni havos kaĉon de Hindujo/Hindio/Barato kaj eble kelkaj misskriboj de tiuj nomoj, kaj la uzant-serĉilo ne plu estos utila.

marcuscf, kiam okazis "ŝanĝo al pli 'antikva' stilo"? La fasono por elekti, en kiu lando oni loĝas, miamemore jam ĉiam uzas -uj. La profiloj kaj forumaj afiŝoj mem antaŭe uzis la duliteran landokodaĵon (kiel "AT", "BR", "US"). Ĉu plenskribi anstataŭ mallongigi landnomojn estas pli antikva stilo?

marcuscf (Å vise profilen) 2013 6 16 04:58:18

Do mi miskomprenis la tutan fadenon. Agu kvazaŭ mi diris nenion.

fajrkapo (Å vise profilen) 2013 6 16 08:13:38

la "Sufikso" -io kiel nova finaĵo, nur estas ĝeneraligo el iuj landoj-lokoj, kiuj tradicie finas per -i- (kutime -ia), ekzemple Italio, Grekio, Azio, aŭ Aŭstralio...El ĉi tie, oni aldonis tiun -io-n al aliaj landoj, kiuj ĝin ne havis, ekzemple Rusio, aŭ Egiptio, kiuj estis antaŭe simple Egipto-egiptujo (RETO: ...-uj:Tial apud Egipto (lando de egiptanoj) oni trovas ankaŭ la formon Egiptujo(lando de egiptoj)...), aŭ Rusujo-Ruslando.

(oni, por samformigi, povis jam ĝeneraligi ankaŭ al ĉiuj landoj-lokoj-kontinentoj kun simpla -o finaĵo, ekzemple Amerikio, Afrikio, aŭ Venezuelio...)

Sed verdire, nur -uj aŭ -lando estas fundamentaj.
-Io nur estas hazarda (kredas mi humile).

yyaann (Å vise profilen) 2013 6 16 13:14:57

fajrkapo:la "Sufikso" -io kiel nova finaĵo, nur estas ĝeneraligo el iuj landoj-lokoj, kiuj tradicie finas per -i- (kutime -ia), ekzemple Italio, Grekio, Azio, aŭ Aŭstralio...
Sed tiu estigas nur malfacilaĝojn, eĉ kaptilojn, ĉar kvankam la loĝantoj de Indonezio estas la indonezianoj, la loĝantoj de Italio estas la italoj, ne la *italianoj.
-uj- ebligas pli facile distingi la landnomoj faritaj el la propra popolnomo disde la popolnomoj faritaj el la propra landnomo kaj estas do preferinda.

Tamen, mi ne ŝatas la malfacilan malregulecon de la popolnomoj en Esperanto. Tio estas des pli bedaŭrinda, ke paroli pri onia hejmlando kaj deveno estas kutima afero ĉe Esperantistoj.

Eble oni povus fari, ke la popolnomoj ĉiam estiĝu el la landnomo kaj neniam kontraŭdirekte. Se ekzemple oni dirus Ruslando -> ruslandano, Franclando -> franclandano, oni povus respekti la samformecon de Indonezio -> indoneziano kaj Usono -> usonano tamen restante laŭfundamente (kaj oni povus forgesi la famaĉan -i-). Tiel, oni bezonus nur unu postmetaĵon por ĉiuj popolonomoj: -ano.

lagtendisto (Å vise profilen) 2013 6 16 13:38:07

Benjamino:Por mi la paĝaro estas en stranga, arĥaika dialekto de Esperanto. Ekzemple landoj estas nomiĝintaj "Italujo"n, "Francujo"n, ktp. Ĉu vi povas aldoni la elekteblon de "Italio"n, "Francio"n, ktp., laŭe de la ĝisnunaj aktoj de la Akademio?
La Akademio neniel povas kontroli nunan uzon de Eo-parolantoj. Pasite eble estis eble. Sed hodiaŭtage. Lingvo Esperanto estas ilo. Lingvo Esperanto ne estas kia 'encementiĝa dogmo'. Kelkaj ekzemploj de hodiaŭtaga uzo de '-io':Se oni komprenas min dum renkontiĝoj. Tiam mi malgrande gravas kontraŭajn rekomendojn de La Akademio. La uzantoj lasas pluvivi Lingvon Esperanton, ne sole La Akademio. Atendu via persona libero, ĉu ne?

darkweasel (Å vise profilen) 2013 6 16 13:42:41

yyaann:
Tamen, mi ne ŝatas la malfacilan malregulecon de la popolnomoj en Esperanto. Tio estas des pli bedaŭrinda, ke paroli pri onia hejmlando kaj deveno estas kutima afero ĉe Esperantistoj.
Tio estas nek speciale malfacila nek speciale malregula. Simile oni povus argumenti, ke estas "dukategorieco" inter diversaj iloj: komputilo kaj veturilo estas iloj por komputi kaj veturi, sed la iloj por aŭti kaj brosi estas aŭto kaj broso, sen sufikso.

Ŝajnas al mi strange, ke nur por landoj tio estigas tiajn diskutojn, kvankam tio estas tute normala afero en la tuta lingvo.
yyaann:
Eble oni povus fari, ke la popolnomoj ĉiam estiĝu el la landnomo kaj neniam kontraŭdirekte. Se ekzemple oni dirus Ruslando -> ruslandano, Franclando -> franclandano, oni povus respekti la samformecon de Indonezio -> indoneziano kaj Usono -> usonano tamen restante laŭfundamente (kaj oni povus forgesi la famaĉan -i-). Tiel, oni bezonus nur unu postmetaĵon por ĉiuj popolonomoj: -ano.
Tion vi baze jam nun povas fari - la Fundamento enhavas la vorton Rusujanoj. La problemo estas, ke nacioj kaj gentoj ja ekzistas kiel - almenaŭ historia - koncepto. Kiam ankoraŭ ne ekzistis Serbujo, sed nur Jugoslavujo, kiel oni povus nomi la genton, kiun ni nun nomas serboj? De kiu lando devenigi hodiaŭ la nomon por la kurdoj?

Eblus argumenti, ke estus bone, se ne ekzistus gramatika rilato inter land- kaj popolnomoj. Sed ĉu ne tio enkondukus nenecese multe da aparte lernendaj radikoj? Ke certaj landoj nomiĝas laŭ popoloj, estas fakto kreita ne de Esperanto, sed transprenita el la ekstera mondo kaj ĝiaj lingvoj kaj ties land- kaj popolnomoj. Esperanto uzas por tiuj landoj, kiuj prenas siajn nomojn de popoloj, la sufikson -uj (kiun iuj tamen anstataŭigas per -land-i). Estas tamen vere, ke Esperanto parte uzas -uj ankaŭ por landoj, kie alilingve plej ofte la landanoj prenas sian nomon de la lando (mia propra hejmlando estas ekzemplo).

Tia simpla sistemo, kie ekzistas plu nur -an aspektas bone unuavide, sed ne nepre pli bone konformas al la komplikeco de la reala mondo. La landnoma sistemo de Esperanto ne estas perfekta, sed plej multaj proponoj por ŝanĝi ĝin ankoraŭ malplibonigas ĝin.

Tibake til toppen