შინაარსის ნახვა

Saluton. Ĉu vi povas lasi min elekti la normalan lingvon?

Benjamino-ისა და 12 ივნისი, 2013-ის მიერ

შეტყობინებები: 43

ენა: Esperanto

yyaann (მომხმარებლის პროფილი) 16 ივნისი, 2013 14:51:47

darkweasel:Tia simpla sistemo, kie ekzistas plu nur -an aspektas bone unuavide, sed ne nepre pli bone konformas al la komplikeco de la reala mondo. La landnoma sistemo de Esperanto ne estas perfekta, sed plej multaj proponoj por ŝanĝi ĝin ankoraŭ malplibonigas ĝin.
(Mi ne havas la povo ŝanĝi la parolmanieron de la tuta Esperantujo, do mi respondas nur pro ŝato de la diskuto.)

La fakto estas, ke ekzistas lingvoj, en kiuj la popolnomoj ĉiam fariĝas el la landnomoj, senescepte (kaj ankaŭ aliaj, kiuj senescepte havas tiun ĉi eblon sed ne ĉiam uzas ĝin). Kiom mi scias, tio ne estigas ajnan problemon de konformiĝo al la monda malsimpleco.

Ĉina: [landnomo]-rén (人).
Eŭska: [landnomo]-arrak.
Finna: [landnomo]-lainen.
Japana: [landnomo]-jin (人).
Korea: [landnomo]-in (인)
Indonezia: orang [landnomo].
Svahila: m-[landnomo].
Tajlanda: Chāw (ชาวส) [landnomo]
Vjetnama: người [landnomo].

Do, via argumento ŝajnas al mi duone konvinka, se ne malpli.
Tio estas nek speciale malfacila nek speciale malregula. Simile oni povus argumenti, ke estas "dukategorieco" inter diversaj iloj: komputilo kaj veturilo estas iloj por komputi kaj veturi, sed la iloj por aŭti kaj brosi estas aŭto kaj broso, sen sufikso.

Ŝajnas al mi strange, ke nur por landoj tio estigas tiajn diskutojn, kvankam tio estas tute normala afero en la tuta lingvo.
Ankaŭ mi verdire ne scias precize kial tio ĝenas des pli, kiam temas pri landnomoj. Sed mi povas pensi pri kelkaj kialoj:
Oni renkontas aŭto kaj komputilo ofte, do la enmemoriĝo okazas senpene, apenaŭ konscie. Male, oni povas renkonti preskaŭ neniam iajn land-/popol-nomojn, ĝis la tago, kiam oni devas nomi ilin.
La land-/popol-nomoj estas io simbolplena en lingvo, kiun oni volas internacia.
Oni renkontas ofte tiajn kunmetaĵojn, kiaj samlandano, samurbano, (sam-[radiko]-ano) aŭ ankaŭ Parizano, Romano ([urbnomo]-ano) kaj eĉ [landnomo]-ano. La esceptoj ŝajnas do nenormalaj, frustraciaj, precipe en lingvo cetere altgrade regula.
Ofte (ne ĉiam), la vortmodelo [verbo]-ilo nomas aron de iloj. Oni povas skribi per plumo aŭ krajono: ili estas skribiloj. Oni povas veturi per aŭto aŭ trajno: ili estas veturiloj. Oni povas purigi per balao aŭ spongo: ili estas purigiloj. Oni povas kuraci per medikamento aŭ aliaj rimedoj: ili estas kuraciloj. Male, Francujo kaj Indonezio estas kategorie samnivelaj.

fajrkapo (მომხმარებლის პროფილი) 16 ივნისი, 2013 15:09:43

yyaann:
La land-/popol-nomoj estas io simbolplena en lingvo, kiun oni volas internacia.
Oni renkontas ofte tiajn kunmetaĵojn, kiaj samlandano, samurbano, (sam-[radiko]-ano) aŭ ankaŭ Parizano, Romano ([urbnomo]-ano) kaj eĉ [landnomo]-ano. La esceptoj ŝajnas do nenormalaj, frustraciaj, precipe en lingvo cetere altgrade regula.
Oni povus uzi -an- por tiuj popoloj kaj lingvoj, se oni volus, el la landnomo. Tiel, francujano aŭ franciano, validus por lingvo kaj landano. Tio estus tute fundamenta kaj oficiala.

yyaann (მომხმარებლის პროფილი) 20 ივნისი, 2013 09:23:30

darkweasel:
yyaann:
Eble oni povus fari, ke la popolnomoj ĉiam estiĝu el la landnomo kaj neniam kontraŭdirekte. (...)
Tion vi baze jam nun povas fari - la Fundamento enhavas la vorton Rusujanoj.
fajrkapo:Oni povus uzi -an- por tiuj popoloj kaj lingvoj, se oni volus, el la landnomo. Tiel, francujano aŭ franciano, validus por lingvo kaj landano. Tio estus tute fundamenta kaj oficiala.
Mi agnosku, ke mi ĝis nun neniam emis uzi ĉi tiajn esprimojn pro ties malofteco kvankam mi konsciis pri ilia laŭfundamenteco. Sed eble mi trokonformiĝas malprave. Mi provos ilin uzi.

ზემოთ დაბრუნება