Contenido

Kiu lingvo havas pli da parolantoj: angla aŭ ĉina?

de vincas, 13 de junio de 2013

Aportes: 30

Idioma: Esperanto

vincas (Mostrar perfil) 13 de junio de 2013 11:08:44

Ĉu eblas respondi?

Bruso (Mostrar perfil) 13 de junio de 2013 12:08:39

vincas:Ĉu eblas respondi?
Kiam vi diras "ĉina", ĉu vi signifas mandarena?

"Ĉina - unu lingvo aŭ multaj?" (angle):

http://www.quicksilvertranslate.com/231/chinese-on...

vincas (Mostrar perfil) 14 de junio de 2013 07:56:36

Bruso:
vincas:Ĉu eblas respondi?
Kiam vi diras "ĉina", ĉu vi signifas mandarena?

"Ĉina - unu lingvo aŭ multaj?" (angle):

http://www.quicksilvertranslate.com/231/chinese-on...
Mi legis, ke ĉinaj dialektoj multe diferencas inter si, kiom grandaj tiuj dialektoj estas laŭ nombro de parolantoj?

x1004 (Mostrar perfil) 14 de junio de 2013 08:07:19

vincas:Ĉu eblas respondi?
Kaj kiam vi diras "la angla", pri kiu dialekto temas?

Bruso (Mostrar perfil) 14 de junio de 2013 09:31:14

vincas:Mi legis, ke ĉinaj dialektoj multe diferencas inter si, kiom grandaj tiuj dialektoj estas laŭ nombro de parolantoj?
Mandarena havas la plej grandan nombron - 836 miliono:

http://yolearnchinese.com/archives/mandarin-or-can...

vincas (Mostrar perfil) 14 de junio de 2013 10:04:37

x1004:
vincas:Ĉu eblas respondi?
Kaj kiam vi diras "la angla", pri kiu dialekto temas?
Tio ne gravas, ĉar diferencoj ne estas grandaj :]

vincas (Mostrar perfil) 14 de junio de 2013 10:19:21

Bruso:
vincas:Mi legis, ke ĉinaj dialektoj multe diferencas inter si, kiom grandaj tiuj dialektoj estas laŭ nombro de parolantoj?
Mandarena havas la plej grandan nombron - 836 miliono:

http://yolearnchinese.com/archives/mandarin-or-can...
Dankon por interesa ligilo ridulo.gif

Se ni kalkulus ĉiujn parolantojn de mandarina la nombro estus pli granda? (kiel dua lingvo kaj kiel fremda lingvo)

goli (Mostrar perfil) 14 de junio de 2013 10:49:09

Nu, ekzista diferencaj taksoj.
Laŭ Ethnologue:
Norma ĉina (aŭ Mandarin) — 1026 mil. (848 mil. denaske + 175 mill. kiel dua lingvo)
Angla — 765 mil. (335 mil. denaske + 430 mill. kiel dua lingvo)
Laŭ Kryss Talaat:
Norma ĉina — 1151 milionoj
Angla — 1000 milionoj
Aliaj taksoj:
Norma ĉina — 1365 milionoj
Angla — 1500 milionoj (375 mil. unua lingvo + 375 mil. dua lingvo + 750 mil. fremda lingvo)
El ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_languages_by_... (angle)

Kiel vi povas vidi, laŭ iuj taksoj ĉina estas pli parolanta ol angla, laŭ taksoj estas inverse.

P. S. Fiere, mi povas diri ke 272 mil. — 277 mil. parolas ruse, kaj ĝi estas sesa plej parolanta lingvo en Tero.

goli (Mostrar perfil) 14 de junio de 2013 10:58:56

Interese, ke se oni esploras INTERRETAN uzadon de lignvojn, oni vidas alian staton:
Angle estas kreita 55.4% de interreto
Ruse — 6.4%
Germane — 5.4%
Japane — 5.0%
Hispane kaj Kastile — 4.4%
Ĉine — 4.0%
France — 3.9%

Bruso (Mostrar perfil) 14 de junio de 2013 11:51:15

vincas:Tio ne gravas, ĉar diferencoj ne estas grandaj :]
Vi Pravas. Ni angleparolantoj povas paroli unu al la alia (kelkfoje estas malfacile, sed eble).

Mandarena kaj kantona? Ĉineparolantoj diris al mi ne.

Volver arriba