К содержанию

Kiu lingvo havas pli da parolantoj: angla aŭ ĉina?

от vincas, 13 июня 2013 г.

Сообщений: 30

Язык: Esperanto

vincas (Показать профиль) 13 июня 2013 г., 11:08:44

Ĉu eblas respondi?

Bruso (Показать профиль) 13 июня 2013 г., 12:08:39

vincas:Ĉu eblas respondi?
Kiam vi diras "ĉina", ĉu vi signifas mandarena?

"Ĉina - unu lingvo aŭ multaj?" (angle):

http://www.quicksilvertranslate.com/231/chinese-on...

vincas (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 7:56:36

Bruso:
vincas:Ĉu eblas respondi?
Kiam vi diras "ĉina", ĉu vi signifas mandarena?

"Ĉina - unu lingvo aŭ multaj?" (angle):

http://www.quicksilvertranslate.com/231/chinese-on...
Mi legis, ke ĉinaj dialektoj multe diferencas inter si, kiom grandaj tiuj dialektoj estas laŭ nombro de parolantoj?

x1004 (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 8:07:19

vincas:Ĉu eblas respondi?
Kaj kiam vi diras "la angla", pri kiu dialekto temas?

Bruso (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 9:31:14

vincas:Mi legis, ke ĉinaj dialektoj multe diferencas inter si, kiom grandaj tiuj dialektoj estas laŭ nombro de parolantoj?
Mandarena havas la plej grandan nombron - 836 miliono:

http://yolearnchinese.com/archives/mandarin-or-can...

vincas (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 10:04:37

x1004:
vincas:Ĉu eblas respondi?
Kaj kiam vi diras "la angla", pri kiu dialekto temas?
Tio ne gravas, ĉar diferencoj ne estas grandaj :]

vincas (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 10:19:21

Bruso:
vincas:Mi legis, ke ĉinaj dialektoj multe diferencas inter si, kiom grandaj tiuj dialektoj estas laŭ nombro de parolantoj?
Mandarena havas la plej grandan nombron - 836 miliono:

http://yolearnchinese.com/archives/mandarin-or-can...
Dankon por interesa ligilo ridulo.gif

Se ni kalkulus ĉiujn parolantojn de mandarina la nombro estus pli granda? (kiel dua lingvo kaj kiel fremda lingvo)

goli (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 10:49:09

Nu, ekzista diferencaj taksoj.
Laŭ Ethnologue:
Norma ĉina (aŭ Mandarin) — 1026 mil. (848 mil. denaske + 175 mill. kiel dua lingvo)
Angla — 765 mil. (335 mil. denaske + 430 mill. kiel dua lingvo)
Laŭ Kryss Talaat:
Norma ĉina — 1151 milionoj
Angla — 1000 milionoj
Aliaj taksoj:
Norma ĉina — 1365 milionoj
Angla — 1500 milionoj (375 mil. unua lingvo + 375 mil. dua lingvo + 750 mil. fremda lingvo)
El ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_languages_by_... (angle)

Kiel vi povas vidi, laŭ iuj taksoj ĉina estas pli parolanta ol angla, laŭ taksoj estas inverse.

P. S. Fiere, mi povas diri ke 272 mil. — 277 mil. parolas ruse, kaj ĝi estas sesa plej parolanta lingvo en Tero.

goli (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 10:58:56

Interese, ke se oni esploras INTERRETAN uzadon de lignvojn, oni vidas alian staton:
Angle estas kreita 55.4% de interreto
Ruse — 6.4%
Germane — 5.4%
Japane — 5.0%
Hispane kaj Kastile — 4.4%
Ĉine — 4.0%
France — 3.9%

Bruso (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 11:51:15

vincas:Tio ne gravas, ĉar diferencoj ne estas grandaj :]
Vi Pravas. Ni angleparolantoj povas paroli unu al la alia (kelkfoje estas malfacile, sed eble).

Mandarena kaj kantona? Ĉineparolantoj diris al mi ne.

Наверх