Đi đến phần nội dung

Kiu lingvo havas pli da parolantoj: angla aŭ ĉina?

viết bởi vincas, Ngày 13 tháng 6 năm 2013

Tin nhắn: 30

Nội dung: Esperanto

kefga_x (Xem thông tin cá nhân) 13:36:25 Ngày 14 tháng 6 năm 2013

goli:Interese, ke se oni esploras INTERRETAN uzadon de lignvojn, oni vidas alian staton:
Angle estas kreita 55.4% de interreto
Ruse — 6.4%
Germane — 5.4%
Japane — 5.0%
Hispane kaj Kastile — 4.4%
Ĉine — 4.0%
France — 3.9%
Tio estas vere interesa! Kie vi trovis tiujn cifrojn?

vincas (Xem thông tin cá nhân) 13:41:28 Ngày 14 tháng 6 năm 2013

goli:Nu, ekzista diferencaj taksoj.
Laŭ Ethnologue:
Norma ĉina (aŭ Mandarin) — 1026 mil. (848 mil. denaske + 175 mill. kiel dua lingvo)
Angla — 765 mil. (335 mil. denaske + 430 mill. kiel dua lingvo)
Laŭ Kryss Talaat:
Norma ĉina — 1151 milionoj
Angla — 1000 milionoj
Aliaj taksoj:
Norma ĉina — 1365 milionoj
Angla — 1500 milionoj (375 mil. unua lingvo + 375 mil. dua lingvo + 750 mil. fremda lingvo)
El ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_languages_by_... (angle)

Kiel vi povas vidi, laŭ iuj taksoj ĉina estas pli parolanta ol angla, laŭ taksoj estas inverse.
Se ni nombras uzantojn, kiuj parolas lingvon denaske kaj dualingve, tiam ĉina estas la unua, sed se ni nombras ĉiuj parolantojn kiuj parolas denaske + dualingve kaj fremdlingve tiam unua estas angla.

Tion vi mem nombris.
Angla — 1500 milionoj (375 mil. unua lingvo + 375 mil. dua lingvo + 750 mil. fremda lingvo)

goli (Xem thông tin cá nhân) 18:20:09 Ngày 14 tháng 6 năm 2013

vincas:Se ni nombras uzantojn, kiuj parolas lingvon denaske kaj dualingve, tiam ĉina estas la unua, sed se ni nombras ĉiuj parolantojn kiuj parolas denaske + dualingve kaj fremdlingve tiam unua estas angla.
Ne. Se oni ne prezentas disige fremdalingvajn parolantojn, dua lingvo signifas kaj dua lingvo, kaj fremda lingvo.

kefga_x:Tio estas vere interesa! Kie vi trovis tiujn cifrojn?
Ĉi tie: http://w3techs.com/technologies/overview/content_l... (angle)

etala (Xem thông tin cá nhân) 18:56:14 Ngày 14 tháng 6 năm 2013

vincas:
Bruso:
vincas:Ĉu eblas respondi?
Kiam vi diras "ĉina", ĉu vi signifas mandarena?

"Ĉina - unu lingvo aŭ multaj?" (angle):

http://www.quicksilvertranslate.com/231/chinese-on...
Mi legis, ke ĉinaj dialektoj multe diferencas inter si, kiom grandaj tiuj dialektoj estas laŭ nombro de parolantoj?
Jen Esperanta Vikipedia mapo de la specoj de la ĉina kun nombroj de la parolantoj. La nombroj ŝajnas bonaj, sed "Ksianga" estu "Ŝjanga" laŭ la transskriba sistemo de El Popola Ĉinio. Oni evidente miskomprenis la sonon de la ikso.

Pri malsamecoj inter ĉinaj dialektoj, malnova versio de Vikipedia artikolo komparis vortstokajn malsamecojn inter ĉinaj kaj latinidaj lingvoj. La nuna artikolo en la angla havas bonan ekzemplon de fraznivela malsameco inter la ĉina.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:00:28 Ngày 14 tháng 6 năm 2013

goli:Ne. Se oni ne prezentas disige fremdalingvajn parolantojn, dua lingvo signifas kaj dua lingvo, kaj fremda lingvo.
Vi ion miksis. Gepatra lingvo (aŭ unua) signifas gepatran lingvon. Dua lingvo signifas duan lingvon. Fremda lingvo signifas fremdan lingvon.

Vi mem ja skribis.

Angla — 1500 milionoj (375 mil. unua lingvo + 375 mil. dua lingvo + 750 mil. fremda lingvo)

codesito (Xem thông tin cá nhân) 20:25:47 Ngày 14 tháng 6 năm 2013

La hispana estas la plej parolata.

500 milionoj denaskaj.
400 milionoj kiel dua aŭ fremda

Sed konsiderante ke ĉiu hispano-latino valoras kiel du aliaj homoj, ni havas en tute: 1800 milionoj. Do, la plej parolata.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:41:43 Ngày 14 tháng 6 năm 2013

codesito:La hispana estas la plej parolata.

500 milionoj denaskaj.
400 milionoj kiel dua aŭ fremda
Donu fonton lango.gif

codesito (Xem thông tin cá nhân) 21:24:52 Ngày 14 tháng 6 năm 2013

vincas:
codesito:La hispana estas la plej parolata.

500 milionoj denaskaj.
400 milionoj kiel dua aŭ fremda
Donu fonton lango.gif
Aldone ni povas diri ke la hispanoj-latinoj estas multe pli parolemaj kaj kriemaj ol la ĉinoj aŭ la angloj, do la hispana estas la plej parolata kaj kriata.

x1004 (Xem thông tin cá nhân) 08:45:22 Ngày 17 tháng 6 năm 2013

codesito:
vincas:
codesito:La hispana estas la plej parolata.

500 milionoj denaskaj.
400 milionoj kiel dua aŭ fremda
Donu fonton lango.gif
Aldone ni povas diri ke la hispanoj-latinoj estas multe pli parolemaj kaj kriemaj ol la ĉinoj aŭ la angloj, do la hispana estas la plej parolata kaj kriata.
Jes, sendube, ankaŭ la plej ofte uzata, ĉar ĉion oni devas ripetadi - same kiel la starton de Vindozo!

vincas (Xem thông tin cá nhân) 12:46:51 Ngày 17 tháng 6 năm 2013

Ho, poloj ankaŭ ŝatas paroli lango.gif do pola ankaŭ estas multe parolata ;p

Quay lại