Mergi la conținut

Kiu lingvo havas pli da parolantoj: angla aŭ ĉina?

de vincas, 13 iunie 2013

Contribuții/Mesaje: 30

Limbă: Esperanto

goli (Arată profil) 17 iunie 2013, 14:57:50

vincas:
Vi ion miksis. Gepatra lingvo (aŭ unua) signifas gepatran lingvon. Dua lingvo signifas duan lingvon. Fremda lingvo signifas fremdan lingvon.
Mi miksis nenion.

Richards and Schmidt: In a broad sense, any language learned after one has learnt one's native language is called second language. However, when contrasted with foreign language, the term refers more narrowly to a language that plays a major role in a particular country or region though it may not be the first language of many people who use it ...

Larĝe, ĉiu lingvo, kiun oni lernas, post kie oni lernas onia denaska lingvo estas nomita dua lingvo. Tamen, kiam kontrastita per fremda lingvo, la termino aludas pli strete je lingvo, kiu ludas gravan rolon en aparta lando aŭ regiono, kvankam ĝi eblas ne esti la unua lingvo de multaj homoj uzantaj ĝin ...
el ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/Foreign_language (angle)

vincas (Arată profil) 17 iunie 2013, 18:26:51

Nu, ne gravas la terminojn multe por mi, ĉar la nombro de parolantoj de angla restas la sama ;] Nome 1500 mill.

x1004 (Arată profil) 18 iunie 2013, 04:55:20

vincas:Nu, ne gravas la terminojn multe por mi, ĉar la nombro de parolantoj de angla restas la sama ;] Nome 1500 mill.
Kiu estas parolanto de la angla lingvo? Laŭ mi tio estas persono flue uzanta la lingvon kaj ĉion komprenanta parole kaj skribe en ĝi. Laŭ statistikoj nur 1% da lernantoj atingas tiun ĉi nivelon en la angla. 99% da aliaj uzas simplan, krudan lingvon (broken English). Do fakte nur 15 milionoj parolas angle tre bone (mi ne inkluzivas la denaskulojn).

Tre simpla testo: skribu ian mezlongan artikolon angle kaj enmetu ĝin en la anglan forumon por korektado - vi ekvidos kiom da eraroj vi faris. Kompare al tiu Esperanto estas dia donaco.

Dua simptomo: se la angla lingvo estas tiel facila kaj bona kaj tiom da homoj parolas angle, do kial estas nur malmultaj neanglalingvaj verkistoj, kiuj verkas en tiu ĉi lingvo (temas pri noveloj, poezio k.s.). Ĉar, laŭ vi, estas 4 kvar oble pli da anglaparolantoj ol la denaskuloj, tiu ĉi proporcio devus ankaŭ montriĝi en literaturo. Kaj ĝi entute ne montriĝas. Kial?

vincas (Arată profil) 18 iunie 2013, 08:52:39

x1004:Kiu estas parolanto de la angla lingvo? Laŭ mi tio estas persono flue uzanta la lingvon kaj ĉion komprenanta parole kaj skribe en ĝi. Laŭ statistikoj nur 1% da lernantoj atingas tiun ĉi nivelon en la angla. 99% da aliaj uzas simplan, krudan lingvon (broken English). Do fakte nur 15 milionoj parolas angle tre bone (mi ne inkluzivas la denaskulojn).
Jes, estas demando, kiu estas parolanto de lingvo. Sed ne necese paroli flue, ke oni povus komuniki kun homoj. Se mi sufiĉe bone komunikas (kvankam ne flue) kun aliaj homoj angle do mi parolas aŭ estas parolanto. Kaj Vikipedio ne indikis, ke ĉiuj 1500 mill. flue parolas angle. Do ne indas ĉion absoliuti. Ni ankaŭ povas uzi vorton uzanto de lingvo, se ne taŭgas parolanto. Ekzemple, mi ne parolas angle bone, sed mi uzas anglan preskaŭ ĉiutage: legas, spektas televidilon. Kaj des pli bone paroli krudan anglan ol paroli neniun lingvon.

x1004 (Arată profil) 18 iunie 2013, 10:08:42

Se vi ne parolas bone la anglan en la anglalingva mondo, vi estos pariasigita, vi ne trovos bonan laboron, vi ne povos atingi altan socian staton. Kaj ĉu vi scias pri kostoj de tiu lingva situacio? Ne, ne sufiĉas paroli krudan lingvon, se vi volas esti traktata kiel instruita homo, ne kiel krudulo. Kaj por atingi tion, vi devas dediĉi multege da via tempo (minimume kelkajn milojn da horoj) al lernado de la angla (Azianoj devas dediĉi duoble da tempo), ne menciinte la kostojn de tiu lernado . Kaj se vi tiun ĉi tempon kaj monon ne havas (ĉar vi vivas en malriĉa lando), vi estas kondamnita, ĉar vi naskiĝis ekster la 3% da populacio de la mondo, kiu estas feliĉa paroli angle denaske. Ĉu tion vi deziras al la homaro?

vincas (Arată profil) 18 iunie 2013, 12:45:21

x1004:Se vi ne parolas bone la anglan en la anglalingva mondo, vi estos pariasigita, vi ne trovos bonan laboron, vi ne povos atingi altan socian staton.
Nu, persone mi tute bone vivas en sia lando kaj tute ne intensas ie migri. Por mi angla estas bezonata gajni informon pri ekstera mondo.

x1004 (Arată profil) 19 iunie 2013, 05:54:37

vincas:
x1004:Se vi ne parolas bone la anglan en la anglalingva mondo, vi estos pariasigita, vi ne trovos bonan laboron, vi ne povos atingi altan socian staton.
Nu, persone mi tute bone vivas en sia lando kaj tute ne intensas ie migri. Por mi angla estas bezonata gajni informon pri ekstera mondo.
Migrado ne estas sola celo de lernado de la angla lingvo. Ĝia kono fariĝis jam devo en multaj profesioj, precipe se tiu profesio bezonigas internaciajn kunlaborojn, turismon, sciencon, k.s. Se oni estas sciencisto, komputikisto, kuracisto... oni devas, devegas scii la anglan: "speak English or die"! Bone, la lernado de fremdaj lingvoj ne estas io malbona, tio malfermas novajn horizontojn kaj pligrandigas nian scion de la mondo. Sed tio estas devigado lerni unue la anglan (mi tre ŝatis lerni la ĉinan, sed neniam mi havis sufiĉe da tempo, ĉar mi devis lerni la anglan plentempe). Ia japano diris, ke se li ne estus devigata lerni la anglan, li povus atingi doktoreco en du kampoj, ne en unu. Kune kun la lingvo alvenas ĝia kulturo: filmoj, kanzonoj, informoj, maniero pensi kaj vidi la mondon. Do mi ne kontraŭstaras al la lernado de la angla lingvo, se iu tion volas kaj ŝatas. Mi kontraŭstaras al la devigado lerni la anglan, kiu estas tre malfacila lingvo por atingi altan nivelon. La rezulto de tiu ĉi multekosta lernado estas tio, ke nur 1-3% da lernantoj povas uzi ĝin facile, senerare, bonprononce kaj vere spontane. Aliaj nur kriplas. Fino de temo.

vincas (Arată profil) 19 iunie 2013, 07:52:11

x1004:Ĝia kono fariĝis jam devo en multaj profesioj, precipe se tiu profesio bezonigas internaciajn kunlaborojn, turismon, sciencon, k.s. Se oni estas sciencisto, komputikisto, kuracisto... oni devas, devegas scii la anglan: "speak English or die"!
Tio estas tre bone ridulo.gif

x1004:Sed tio estas devigado lerni unue la anglan (mi tre ŝatis lerni la ĉinan, sed neniam mi havis sufiĉe da tempo, ĉar mi devis lerni la anglan plentempe).
Mi pensas, ke tiu devigo devus esti eĉ pli strikta.

x1004:Ia japano diris, ke se li ne estus devigata lerni la anglan, li povus atingi doktoreco en du kampoj, ne en unu.
Pri tio kulpas ne angla, sed malbonaj metodoj de instruado kaj lernado.

x1004:Kune kun la lingvo alvenas ĝia kulturo: filmoj, kanzonoj, informoj, maniero pensi kaj vidi la mondon.
Aŭ unu komuna lingvo estas eblo por disvastigi sian kulturon.

x1004:Mi kontraŭstaras al la devigado lerni la anglan, kiu estas tre malfacila lingvo por atingi altan nivelon.
Ne kulpas angla, kulpas instruistoj, lernantoj, metodoj de lernado.

x1004:La rezulto de tiu ĉi multekosta lernado estas tio, ke nur 1-3% da lernantoj povas uzi ĝin facile, senerare, bonprononce kaj vere spontane. Aliaj nur kriplas. Fino de temo.
Vi tro ploraĉas ridulo.gif

x1004 (Arată profil) 19 iunie 2013, 11:21:47

vincas:
x1004:Ĝia kono fariĝis jam devo en multaj profesioj, precipe se tiu profesio bezonigas internaciajn kunlaborojn, turismon, sciencon, k.s. Se oni estas sciencisto, komputikisto, kuracisto... oni devas, devegas scii la anglan: "speak English or die"!
Tio estas tre bone ridulo.gif
Ne, ne estas tre bone. Oni povas esti spertulo en onia kampo, tamen esti ekskludita pro lingvaj kialoj - tio ĉi jam okazis, okazas kaj okazos multfoje.

vincas:
x1004:Sed tio estas devigado lerni unue la anglan (mi tre ŝatis lerni la ĉinan, sed neniam mi havis sufiĉe da tempo, ĉar mi devis lerni la anglan plentempe).
Mi pensas, ke tiu devigo devus esti eĉ pli strikta.
Jes, ni lernu la anglan plenteme, eĉ dumdorme. Ĉia alia agado estas ja senutila.

vincas:
x1004:Ia japano diris, ke se li ne estus devigata lerni la anglan, li povus atingi doktoreco en du kampoj, ne en unu.
Pri tio kulpas ne angla, sed malbonaj metodoj de instruado kaj lernado.
Certe. Do kiajn aliajn metodojn de instruado kaj lernado vi proponas? Eble la Siuksan metodon (batado je ĉiu malbone prononcata vorto).

vincas:
x1004:Kune kun la lingvo alvenas ĝia kulturo: filmoj, kanzonoj, informoj, maniero pensi kaj vidi la mondon.
Aŭ unu komuna lingvo estas eblo por disvastigi sian kulturon.
Disvastigu do vian kulturon. Ĉu vi legis mian rimarkon pri la nombro de neanglalingvaj verkistoj verkantaj angle? Evidente ne.

vincas:
x1004:Mi kontraŭstaras al la devigado lerni la anglan, kiu estas tre malfacila lingvo por atingi altan nivelon.
Ne kulpas angla, kulpas instruistoj, lernantoj, metodoj de lernado.
Jes, ankaŭ hajlo, inundoj kaj sismoj.

vincas:
x1004:La rezulto de tiu ĉi multekosta lernado estas tio, ke nur 1-3% da lernantoj povas uzi ĝin facile, senerare, bonprononce kaj vere spontane. Aliaj nur kriplas. Fino de temo.
Vi tro ploraĉas ridulo.gif
Kaj vi tro laŭdaĉas.

vincas (Arată profil) 19 iunie 2013, 13:04:05

x1004:Jes, ni lernu la anglan plenteme, eĉ dumdorme. Ĉia alia agado estas ja senutila.
Mi mem ne faras tion, sed se vi tre volas vi povas. Mi ne povas malpermesi fari tion al vi ridulo.gif

x1004:Disvastigu do vian kulturon. Ĉu vi legis mian rimarkon pri la nombro de neanglalingvaj verkistoj verkantaj angle? Evidente ne.
Kie vi tion tralegis? Donu fonton. Ĉu ekzemple ne franclingvaj aŭ ne hispanlingvaj verkistoj verkas pli multe? Kaj ne necese verki en angla. Povas traduki al angla ĉar angle legas multe da homoj kaj libroj en angla estas eĉ pli malmultekostaj ol ekzemple en litova. Vi povas diri ke ankaŭ eblas traduki en litova, sed ne ĉiuj verkoj estas tradukitaj en litova. Do angla povas esti pontolingvo. Simile oni ankaŭ diras pri Esperanto, ĉu jes? Do se Esperanto povas esti ponto ankaŭ povas esti angla.

x1004:Jes, ankaŭ hajlo, inundoj kaj sismoj.
Vi forgesis ufonaŭtojn ;]
Certe. Do kiajn aliajn metodojn de instruado kaj lernado vi proponas? Eble la Siuksan metodon (batado je ĉiu malbone prononcata vorto).
Mi ne estas fakulo pri tio, sed...Komencu lerni en frua infaneco, spektu anglan tv, aŭskultu anglan radion, legu, ktp Kiel vi pensas, ĉu kono de angla lingvo en Skandinavio estas bona? kaj kiel ili atingis tion?

Înapoi mai sus