前往目錄

Saluton!

貼文者: LaStranga, 2013年6月14日

訊息: 9

語言: Esperanto

LaStranga (顯示個人資料) 2013年6月14日上午6:50:26

Mi estas nova de Esperanton. bonvolu, mi havas demandon. Kiom oni dirus "L’Étranger" aŭ "The Stranger" de Albert Camus? Mi scias "La Stranga" ne estas korekta. "La Strangisto"?

Dankon!

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年6月14日上午7:14:40

la fremdulo, komparu la difinojn (el PIV):
strang/a. Diferenca de la kutimaj, ordinaraj, rutinaj samspecaĵoj, k per tio kaŭzanta miron
fremd/a. Senrilata kun la koncernata persono aŭ afero

Tjeri (顯示個人資料) 2013年6月16日上午6:09:29

Cetere, vi povas aĉeti ĝin

efilzeo (顯示個人資料) 2013年6月16日上午6:55:08

Tamen se Camus elektis stranger ol foreigner, mi pensas ke "stranga" estas pli adekvata ol "fremda".

darkweasel (顯示個人資料) 2013年6月16日上午9:21:52

efilzeo:Tamen se Camus elektis stranger ol foreigner, mi pensas ke "stranga" estas pli adekvata ol "fremda".
Ne, laŭ mia nedenaska kompreno la anglalingva stranger signifas simple personon, kiun oni ne konas - strangeco (kuriozeco) ne estas necesa.

yyaann (顯示個人資料) 2013年6月16日下午1:56:01

darkweasel:
efilzeo:Tamen se Camus elektis stranger ol foreigner, mi pensas ke "stranga" estas pli adekvata ol "fremda".
Ne, laŭ mia nedenaska kompreno la anglalingva stranger signifas simple personon, kiun oni ne konas - strangeco (kuriozeco) ne estas necesa.
Mi komprenas same la anglan stranger. Cetere, en la franca étranger (fremdulo) kaj étrange (stranga) estas samradikaj sed malsamsignifaj. Tial la poemisto Prévert estigis la vortludon étrange étranger (stranga fremdulo).

Tjeri (顯示個人資料) 2013年6月16日下午4:54:08

Ankaŭ kiam la novzelandano Graeme Allwright alfrancigis la faman kanzonon "The stranger" de Leonard Cohen, li titolis ĝin "L'Etranger" en la franca.

LaStranga (顯示個人資料) 2013年6月17日上午4:04:05

Tjeri:Cetere, vi povas aĉeti ĝin
Dankon, Mi aĉetos tion!

efilzeo:Tamen se Camus elektis stranger ol foreigner, mi pensas ke "stranga" estas pli adekvata ol "fremda".
Tio estas kio mi pensis. La ĉefrolulo(? protagonist) estas fremda, franca en Alĝerio, sed li estas io pli. fremda al la tuta homaro. Estas malfacile ne metos mian fingron sur ĝi.

yyaann:Mi komprenas same la anglan stranger. Cetere, en la franca étranger (fremdulo) kaj étrange (stranga) estas samradikaj sed malsamsignifaj. Tial la poemisto Prévert estigis la vortludon étrange étranger (stranga fremdulo).
Pardonu, mi ne tute komprenas. sed mi pensas ke ni estas sur la sama paĝo. La ĉefrolulo estas la "étrange étranger" sed la "étrange" estas pli grava ol "étranger"

la titolo, por mi, ĝi implicas pli ol "foreigner" aŭ "fremdulo". Eble estas la difina artikolo...

fajrkapo (顯示個人資料) 2013年6月17日下午5:16:55

Fremdaj en la nokt´, estus bona traduko por la kanto de Sinatra, cŭ ne (ili estas fremduloj, au fremdaj (homoj), unu la alian, eksteraj kaj senrilataj).

Strangaj ĉi tie signifus ekstravagancajn, nenormalajn, alian difinon malsama al senrilataj.

回到上端