Al la enhavo

Saluton!

de LaStranga, 2013-junio-14

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

LaStranga (Montri la profilon) 2013-junio-14 06:50:26

Mi estas nova de Esperanton. bonvolu, mi havas demandon. Kiom oni dirus "L’Étranger" aŭ "The Stranger" de Albert Camus? Mi scias "La Stranga" ne estas korekta. "La Strangisto"?

Dankon!

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-14 07:14:40

la fremdulo, komparu la difinojn (el PIV):
strang/a. Diferenca de la kutimaj, ordinaraj, rutinaj samspecaĵoj, k per tio kaŭzanta miron
fremd/a. Senrilata kun la koncernata persono aŭ afero

Tjeri (Montri la profilon) 2013-junio-16 06:09:29

Cetere, vi povas aĉeti ĝin

efilzeo (Montri la profilon) 2013-junio-16 06:55:08

Tamen se Camus elektis stranger ol foreigner, mi pensas ke "stranga" estas pli adekvata ol "fremda".

darkweasel (Montri la profilon) 2013-junio-16 09:21:52

efilzeo:Tamen se Camus elektis stranger ol foreigner, mi pensas ke "stranga" estas pli adekvata ol "fremda".
Ne, laŭ mia nedenaska kompreno la anglalingva stranger signifas simple personon, kiun oni ne konas - strangeco (kuriozeco) ne estas necesa.

yyaann (Montri la profilon) 2013-junio-16 13:56:01

darkweasel:
efilzeo:Tamen se Camus elektis stranger ol foreigner, mi pensas ke "stranga" estas pli adekvata ol "fremda".
Ne, laŭ mia nedenaska kompreno la anglalingva stranger signifas simple personon, kiun oni ne konas - strangeco (kuriozeco) ne estas necesa.
Mi komprenas same la anglan stranger. Cetere, en la franca étranger (fremdulo) kaj étrange (stranga) estas samradikaj sed malsamsignifaj. Tial la poemisto Prévert estigis la vortludon étrange étranger (stranga fremdulo).

Tjeri (Montri la profilon) 2013-junio-16 16:54:08

Ankaŭ kiam la novzelandano Graeme Allwright alfrancigis la faman kanzonon "The stranger" de Leonard Cohen, li titolis ĝin "L'Etranger" en la franca.

LaStranga (Montri la profilon) 2013-junio-17 04:04:05

Tjeri:Cetere, vi povas aĉeti ĝin
Dankon, Mi aĉetos tion!

efilzeo:Tamen se Camus elektis stranger ol foreigner, mi pensas ke "stranga" estas pli adekvata ol "fremda".
Tio estas kio mi pensis. La ĉefrolulo(? protagonist) estas fremda, franca en Alĝerio, sed li estas io pli. fremda al la tuta homaro. Estas malfacile ne metos mian fingron sur ĝi.

yyaann:Mi komprenas same la anglan stranger. Cetere, en la franca étranger (fremdulo) kaj étrange (stranga) estas samradikaj sed malsamsignifaj. Tial la poemisto Prévert estigis la vortludon étrange étranger (stranga fremdulo).
Pardonu, mi ne tute komprenas. sed mi pensas ke ni estas sur la sama paĝo. La ĉefrolulo estas la "étrange étranger" sed la "étrange" estas pli grava ol "étranger"

la titolo, por mi, ĝi implicas pli ol "foreigner" aŭ "fremdulo". Eble estas la difina artikolo...

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-17 17:16:55

Fremdaj en la nokt´, estus bona traduko por la kanto de Sinatra, cŭ ne (ili estas fremduloj, au fremdaj (homoj), unu la alian, eksteraj kaj senrilataj).

Strangaj ĉi tie signifus ekstravagancajn, nenormalajn, alian difinon malsama al senrilataj.

Reen al la supro