Al la enhavo

Demando el Fundamenta Krestomatio - da kaj de

de Demian, 2013-junio-17

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

novialingue (Montri la profilon) 2013-junio-18 08:21:22

Demian:
noelekim:Kaj eĉ en librotitoloj: 'Nokto da Timo kaj aliaj noveloj' de Bertram Potts.
Nokto da timo = Nokto plena de timo (?) = Timiga nokto (?)

Post legi klarigojn de aliaj respondintoj, la librotitolo "Nokto da Timo" aspektas al mi malfacile komprenebla.

"Nokto" estas mezurumo de tempo. Kiel oni povas uzi ĝin kiel mezurumo de "timo"?
Se mi komprenas la aferon bone, la prepozicio da signas ke la vorto (ĉi tie: la substantivo nokto) kiu antaŭiras ĝin devas esti komprenata kiel esprimo de kvanto, eĉ se tiu vorto en si mem (= per sia propra signifo) ne esprimas kvanton. En sia verko Being Colloquial in Esperanto, David Jordan proponas la jenajn ekzemplojn: brakpleno da libroj "armload of books", maro da mizeroj "sea of troubles", kapo da zorgoj "headload of worries", ĉambro da studentoj "roomful of students".

Do nokto da ... signas "nokto komprenata kiel unito de mezuro". Nokto da timo "nightful of fear". (Atentu: laŭ mia kono "nightful" ne estas ĝusta vorto en la angla, tio nur helpas ilustri la argumenton).

bertilow (Montri la profilon) 2013-junio-18 08:52:35

novialingue:Nokto da timo "nightful of fear".
Perfekte!

Reen al la supro