본문으로

Demando el Fundamenta Krestomatio - da kaj de

글쓴이: Demian, 2013년 6월 17일

글: 12

언어: Esperanto

novialingue (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 8:21:22

Demian:
noelekim:Kaj eĉ en librotitoloj: 'Nokto da Timo kaj aliaj noveloj' de Bertram Potts.
Nokto da timo = Nokto plena de timo (?) = Timiga nokto (?)

Post legi klarigojn de aliaj respondintoj, la librotitolo "Nokto da Timo" aspektas al mi malfacile komprenebla.

"Nokto" estas mezurumo de tempo. Kiel oni povas uzi ĝin kiel mezurumo de "timo"?
Se mi komprenas la aferon bone, la prepozicio da signas ke la vorto (ĉi tie: la substantivo nokto) kiu antaŭiras ĝin devas esti komprenata kiel esprimo de kvanto, eĉ se tiu vorto en si mem (= per sia propra signifo) ne esprimas kvanton. En sia verko Being Colloquial in Esperanto, David Jordan proponas la jenajn ekzemplojn: brakpleno da libroj "armload of books", maro da mizeroj "sea of troubles", kapo da zorgoj "headload of worries", ĉambro da studentoj "roomful of students".

Do nokto da ... signas "nokto komprenata kiel unito de mezuro". Nokto da timo "nightful of fear". (Atentu: laŭ mia kono "nightful" ne estas ĝusta vorto en la angla, tio nur helpas ilustri la argumenton).

bertilow (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 8:52:35

novialingue:Nokto da timo "nightful of fear".
Perfekte!

다시 위로