去目錄頁

Demando el Fundamenta Krestomatio - da kaj de

Demian, 2013年6月17日

讯息: 12

语言: Esperanto

Demian (显示个人资料) 2013年6月17日上午7:07:37

"Kaj antaŭ unu horo, ĵetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kaŝita turmentiĝo deiris en sian kajuton. Ankoraŭ 48 horoj - kaj ĉio estas perdita." - Fundamenta Krestomatio, Rakontoj, 4.1, Nokto

Kial oni uzas "de" en frazparto diklitera?

Mi ankaŭ dankos vin, se vi sciigos al mi la signifon de "ankoraŭ" en la dua frazo.

Dankon!

Chainy (显示个人资料) 2013年6月17日上午7:32:22

Oni ankaŭ povus diri "...plenan JE muta malespero...". (vidu ĉi tie). Ambaŭ je kaj de estas ĝustaj en tiu esprimo.

"Ankoraŭ 48 horoj" = Another 48 hours

efilzeo (显示个人资料) 2013年6月17日上午8:09:47

Oni uzas "da" nur por mezurunuoj kiel kilogramoj, metroj, litroj ktp. Akvo povas esti mezurata per litroj dum malespero ne.

novialingue (显示个人资料) 2013年6月17日上午9:02:32

Demian:"Kaj antaŭ unu horo, ĵetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kaŝita turmentiĝo deiris en sian kajuton. Ankoraŭ 48 horoj - kaj ĉio estas perdita." - Fundamenta Krestomatio, Rakontoj, 4.1, Nokto

Kial oni uzas "de" en frazparto diklitera?
La vorto plena estas adjektivo. Nu, la vorteto da ne estas uzata rilate al adjektivoj. Cf. PMEG, §12.3.3.2: Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Krome, tiu paragrafo de PMEG mencias eksplicite kaj specife la adjektivon plena: La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* aŭ *plene da...*.

bertilow (显示个人资料) 2013年6月17日上午9:06:19

efilzeo:Oni uzas "da" nur por mezurunuoj kiel kilogramoj, metroj, litroj ktp. Akvo povas esti mezurata per litroj dum malespero ne.
Fakte oni uzas "da" ankaŭ ĉe esprimoj kiel "multo", "multe", "iom", "kiom", "manpleno", "granda kvanto" kaj multaj aliaj, ne nur ĉe mezurunuoj.

Sed "plena" tute ne estas kvanta esprimo. "Plena botelo" tamen povas esti uzata kun kvanta senco: "Li trinkis plenan botelon da viskio" estas bona, sed *La botelo estas plena da viskio* estas malbona. Devas esti "La botelo estas plena de/je viskio". (Se vi preferas oranĝosukon, vi simple anstataŭigu la vorton "viskio" per "oranĝosuko". La gramatikaj reguloj ne ŝanĝiĝas.)

Demian (显示个人资料) 2013年6月17日上午9:26:51

Unue, mi dankas al vi ĉiuj por viaj kuraĝiĝaj respondoj. Kaj la respondoj venis frue. ridulo.gif

Chainy:"Ankoraŭ 48 horoj" = Another 48 hours
Dankon! Mi ne sciis tiun signifon de vorto "ankoraŭ."

novalingue: La vorto plena estas adjektivo. Nu, la vorteto da ne estas uzata rilate al adjektivoj. Cf. PMEG, §12.3.3.2: Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.
Dankon! Tre informa ligilo ĝi estas.

===

Oni skribu:

(1) La venonta vagonaro estas plena de homoj - trovi sidspacon en tiu trajno estos malfacila tasko.
(2) Cerbo de Buddha estis plena de pensoj pri vivo post morto.
(3) Li elspezis duonon da sia salajro por aĉeti ŝrankon de(?) drapoj.

sudanglo (显示个人资料) 2013年6月17日上午9:51:06

Neniam diru *plena da...* aŭ *plene da...*.
Tamen, notinde estas ke en la Tekstaro oni povas trovi kaj 'plene da' kaj 'plena da'.

Konsentite, plena de estas la normo, sed ŝajnas al mi ke foje oni povas nuancigi per plena/e da.

En la kazo de 'duono da' kaj 'duono de' vi trovos ambaŭ - kredeble denove afero de nuancigo.

Rilate ankoraŭ 48 horoj, laŭ miaj oreloj prefere oni dirintu ankoraŭ 48 horojn.

noelekim (显示个人资料) 2013年6月18日上午3:33:07

bertilow:
efilzeo:Oni uzas "da" nur por mezurunuoj kiel kilogramoj, metroj, litroj ktp. Akvo povas esti mezurata per litroj dum malespero ne.
Fakte oni uzas "da" ankaŭ ĉe esprimoj kiel "multo", "multe", "iom", "kiom", "manpleno", "granda kvanto" kaj multaj aliaj, ne nur ĉe mezurunuoj.
Kaj eĉ en librotitoloj: 'Nokto da Timo kaj aliaj noveloj' de Bertram Potts.

Demian (显示个人资料) 2013年6月18日上午8:02:33

noelekim:
bertilow:
efilzeo:Oni uzas "da" nur por mezurunuoj kiel kilogramoj, metroj, litroj ktp. Akvo povas esti mezurata per litroj dum malespero ne.
Fakte oni uzas "da" ankaŭ ĉe esprimoj kiel "multo", "multe", "iom", "kiom", "manpleno", "granda kvanto" kaj multaj aliaj, ne nur ĉe mezurunuoj.
Kaj eĉ en librotitoloj: 'Nokto da Timo kaj aliaj noveloj' de Bertram Potts.
Nokto da timo = Nokto plena de timo (?) = Timiga nokto (?)

Post legi klarigojn de aliaj respondintoj, la librotitolo "Nokto da Timo" aspektas al mi malfacile komprenebla.

"Nokto" estas mezurumo de tempo. Kiel oni povas uzi ĝin kiel mezurumo de "timo"?

bertilow (显示个人资料) 2013年6月18日上午8:15:11

Demian:
noelekim:Kaj eĉ en librotitoloj: 'Nokto da Timo kaj aliaj noveloj' de Bertram Potts.
Nokto da timo = Nokto plena de timo (?) = Timiga nokto (?)

Post legi klarigojn de aliaj respondintoj, la librotitolo "Nokto da Timo" aspektas al mi malfacile komprenebla.

"Nokto" estas mezurumo de tempo. Kiel oni povas uzi ĝin kiel mezurumo de "timo"?
"Nokto da timo" estas preskaŭ poezieca. Tre krea uzo de "da". La senco estas (se mi ĝuste interpretas): "Tiom da timo, kiom oni travivas, se oni timas senĉese dum tuta nokto". Normale "nokto" ne estas kvanta esprimo, sed pro la aldono de "da", oni trudas al ĝi kvantan sencon. Sed eble oni bezonas iom da fantazio por elpensi, kiamaniere oni povas interpreti la vorton "nokto" kvante.

(Nu, ankaŭ povas esti, ke la aŭtoro celis "nokto de timo", sed erare uzis "da" anstataŭ "de".)

回到上端