メッセージ: 5
言語: Esperanto
StephaSport (プロフィールを表示) 2007年11月6日 19:19:06
aŭ
Casa en la itala signifas Domon
kiu estas la plej korekta?

Matthieu (プロフィールを表示) 2007年11月6日 19:31:29
Vi ankaŭ povas uzi citilojn, se estas pli klara por vi: “Casa en la itala signifas ‘domo’.”
mnlg (プロフィールを表示) 2007年11月6日 20:24:09
Terurĉjo:Ĉu ne kaso?Tio estus "cassa".
Kaj ni ne esploru aliajn vortojn kiuj komenciĝas per "ka-" kaj finiĝas per "-o", ĉu bone?

Responde al la origina demando, mi ja diras:
'casa' en la itala signifas 'domo'
ĉar laŭ mi estas subkomprenita vorto "vorton" (pardonu la vorto!ludon)
t.e. mi legas ĝin kiel,
'casa' en la itala signifas vorton 'domo'.
StephaSport (プロフィールを表示) 2007年11月7日 16:42:53
Ne konsideru citilojn ĉar mi prononcis tiun frazon dum voĉa parolado
Eble esperanto estas malpli facila ol iu diras...

mnlg (プロフィールを表示) 2007年11月7日 17:09:33
La gramatiko de esperanto estas malpli komplika ol tiu de pluraj aliaj lingvoj, sed pri facileco ĉiu havas siajn komparojn.