Al la enhavo

Suĉtrinkilo?

de HaleBopp, 2013-junio-18

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-junio-18 09:24:59

Saluton!

Kiel oni nomas tiun suĉtrinkilon?

Tjeri (Montri la profilon) 2013-junio-18 09:31:12

suĉpajlo

bertilow (Montri la profilon) 2013-junio-18 09:32:25

HaleBopp:Saluton!

Kiel oni nomas tiun suĉtrinkilon?
Ŝalmo, ŝuĉŝalmo aŭ trinkŝalmo

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-junio-18 09:43:14

Dankon pro viaj rapidaj respondoj!

Suĉpajlo estas pli facile memorebla por mi (simila al la franca), sed ŝalmo aspektas pli ofta. Cetere ĝi estas en la PIV.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-18 10:43:38

Ĉu suĉilo ne taŭgus sufiĉe en trinkeja aŭ simila kunteksto?, tio estus kion mi dirus...

PS: eble suĉileto...

johmue (Montri la profilon) 2013-junio-18 11:12:18

fajrkapo:Ĉu suĉilo ne taŭgus sufiĉe en trinkeja aŭ simila kunteksto?, tio estus kion mi dirus...

PS: eble suĉileto...
Suĉilo estas tio, kion oni metas en la buŝon de bebo por trankviligi ĝin.
vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Suĉilo

myris (Montri la profilon) 2013-junio-18 11:19:48

Ŝalmo elvenas el la malnova franca vorto chalumeau, kiu signifas pajlo.

johmue (Montri la profilon) 2013-junio-18 11:21:00

johmue:Suĉilo estas tio, kion oni metas en la buŝon de bebo por trankviligi ĝin.
vidu http://eo.wikipedia.org
/wiki/Suĉilo
Cetere, mi foje aŭdis la esprimon "cicumo" por tio aŭ por tia suĉilo sur suĉboteloj. Ĉu iu povas pli precize diri, kion oni diru por kio?

Reen al la supro