본문으로

Suĉtrinkilo?

글쓴이: HaleBopp, 2013년 6월 18일

글: 8

언어: Esperanto

HaleBopp (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 9:24:59

Saluton!

Kiel oni nomas tiun suĉtrinkilon?

Tjeri (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 9:31:12

suĉpajlo

bertilow (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 9:32:25

HaleBopp:Saluton!

Kiel oni nomas tiun suĉtrinkilon?
Ŝalmo, ŝuĉŝalmo aŭ trinkŝalmo

HaleBopp (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 9:43:14

Dankon pro viaj rapidaj respondoj!

Suĉpajlo estas pli facile memorebla por mi (simila al la franca), sed ŝalmo aspektas pli ofta. Cetere ĝi estas en la PIV.

fajrkapo (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 10:43:38

Ĉu suĉilo ne taŭgus sufiĉe en trinkeja aŭ simila kunteksto?, tio estus kion mi dirus...

PS: eble suĉileto...

johmue (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 11:12:18

fajrkapo:Ĉu suĉilo ne taŭgus sufiĉe en trinkeja aŭ simila kunteksto?, tio estus kion mi dirus...

PS: eble suĉileto...
Suĉilo estas tio, kion oni metas en la buŝon de bebo por trankviligi ĝin.
vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Suĉilo

myris (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 11:19:48

Ŝalmo elvenas el la malnova franca vorto chalumeau, kiu signifas pajlo.

johmue (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 11:21:00

johmue:Suĉilo estas tio, kion oni metas en la buŝon de bebo por trankviligi ĝin.
vidu http://eo.wikipedia.org
/wiki/Suĉilo
Cetere, mi foje aŭdis la esprimon "cicumo" por tio aŭ por tia suĉilo sur suĉboteloj. Ĉu iu povas pli precize diri, kion oni diru por kio?

다시 위로