Príspevky: 29
Jazyk: Esperanto
swalf (Zobraziť profil) 24. júna 2013 20:44:37
Kirilo81:Mi ne komprenas multe vian kritikon. Mi ne sugestis forpreni ĉapelitajn literojn, nur ne diskrimi inter ĵo kaj ĝo. La vorto tiel farita estus 'ĵenerala' aŭ 'ĝenerala'.swalf:Bonas la nediskrimo inter la ĝo kaj la ĵo.Ne nepre. La ĉapelitaj literoj permesas kompromisojn inter skribo kaj elparolo. Dum la E-a ĝenerala bone redonas la fontlingvojn, la Ida jenerala spegulas nun la elparolon de kelkaj (ne ekz. de la germana), kaj devas ellasi la internacian skribmanieron.
Kirilo81:
Mi multe meditis pri la akordo de la adjektivo, sed finfine konkludis, ke ĝi estas utila en sufiĉe multaj okazoj, nome ĉe la predikativo kaj ĉe pluraj substantivoj, kp.:
Mi trovis la frukton bongusta - Mi trovis la frukton bongustan
Mi havas verdan kaj ruĝan pomon - Mi havas verdan kaj ruĝan pomojn
Tie loĝas granda kaj dika personoj
johmue:Mia plej ŝatata ekzemplo:Vi ambaŭ pravas, la akordo de la adjektivo pli precizigas signifo de la frazoj, Esperanta estas tre preciza lingvo.
Oni pentris blanka domon nigran.
Oni pentris blankan domon nigra.
Sed eble oni ne bezonas de tuta tiom da precizo.
Ekzemple, ankaŭ sen akordo, se vi necesas distingi vi povas uzi iun preskaŭ samsignifan frazon.
Oni pentras blanka domon nigran -> Oni pentris blanke domon nigra/Oni pentras nigra domon kiel blanka.
Oni pentras blankan domon nigra -> Oni pentris blanka domon nigre/Oni pensas domon blanka kiel nigra.
Tamen finfine mi ŝatas la Esperantan Manieron, ĝi estas amuza kaj produktiva. Ne estas valida rezono por ŝanĝi tiun ĉi parton de lingvo. Mia kritiko rigardas plie la pluralojn.
Se mi devus supoze ŝanĝi ion, mi ŝanĝus pluralsistemon. Mi igos ĝin nenecesan. Ekzemple:
"Hundo manĝas katon" signifus "Hundo manĝas katon" aŭ "Hundoj manĝas katojn" aŭ "Hundo manĝas katojn" aŭ ankoraŭ "Hundoj manĝas katon". Se la nombro de katoj/hundoj gravas aŭ ĝi ne estas klara laŭ ĉirkaŭteksto oni povas specifi ĝin per nombraj eroj aŭ specialaj eroj.
"Unu hundo manĝas plu katon", "Du hundo manĝas unu katon" ktp.
Tiel oni povas senprobleme akordi akuzativon inter nomoj kaj adjektivoj:
"Oni pentras blankan domon nigra.", "Oni pentras du blankan domon nigra"...
Kirilo81:Belan Solvon! Sed se vi volas teni pluralsistemon neŝanĝita, mi ne komprenas la kialon de vu-tu, li-zi. Eble pli bonas vu-vuj ila-ilaj, ĉu ne?
Tio estas vera plibonigo, la E-aj pronomoj estas tro similaj unu al la alia.
Mi, parenteze, farUS la sistemon tia:
1-a persono: singulara me; plurala mej (ekskluda), nuj (inkluda)
2-a persono: vu (eble tu = ci, sed kiel nun nur escepte)
3-a persono: singulara li por homoj, ĝi por objektoj; plurala zi (ankoraŭ ne certas); refleksivo: si
Kirilo81 (Zobraziť profil) 25. júna 2013 7:54:59
swalf:Pardonu, mi esprimis du pensojn en unu, kompreneble la ĉapelitaj literoj estas alia problemo, sed mi pensas, ke la decido rezigni pri distingo ĝ - ĵ devenis ankaŭ de la rezigno pri la cirkumfleksoj, ĉar oni malhavis sufiĉe da grafemoj.Kirilo81:Mi ne komprenas multe vian kritikon. Mi ne sugestis forpreni ĉapelitajn literojn, nur ne diskrimi inter ĵo kaj ĝo. La vorto tiel farita estus 'ĵenerala' aŭ 'ĝenerala'.swalf:Bonas la nediskrimo inter la ĝo kaj la ĵo.Ne nepre. La ĉapelitaj literoj permesas kompromisojn inter skribo kaj elparolo. Dum la E-a ĝenerala bone redonas la fontlingvojn, la Ida jenerala spegulas nun la elparolon de kelkaj (ne ekz. de la germana), kaj devas ellasi la internacian skribmanieron.
Mi ne pensas, ke estus utile forigi ĝ aŭ ĵ, ĉe vortoj kiel ĝenerala aŭ ĵurnalo oni devus ĉe unu forlasi la internacian skribmanieron, kaj la fonetika distingo ne estas pli malfacila ol ĉe c - s.
Rilate la pluralon: Esperanto en la morfologio ne havas nedivigajn regulojn, do la "ĉina" maniero esprimi la pluralon nur en okazo de bezono estus io fremda, kaj certe kondukus al multe la miskomprenoj (ĉar homoj povas malsamopinii, kio estas klara).
swalf:Tio estus alternativa eblo:Kirilo81:Mi, parenteze, farUS la sistemon tia:Belan Solvon! Sed se vi volas teni pluralsistemon neŝanĝita, mi ne komprenas la kialon de vu-tu, li-zi. Eble pli bonas vu-vuj ila-ilaj, ĉu ne?
1-a persono: singulara me; plurala mej (ekskluda), nuj (inkluda)
2-a persono: vu (eble tu = ci, sed kiel nun nur escepte)
3-a persono: singulara li por homoj, ĝi por objektoj; plurala zi (ankoraŭ ne certas); refleksivo: si
1-a persono singularo me - pluralo mej
3-a persono singularo lo, ĝo - pluralo loj, ĝoj
-Sed kion oni faru en la 2-a persono? Mi tre ŝatas la nedistingon de singularo kaj pluralo, ĉar la parolantoj havus la emon misuzi tian distingon por esprimo de (ne)ĝentileco; eble helpus insista preskribo, ke vu - vuj distingas nur la nombron.
Kaj kiel vi volas distingi inter "lia" kaj "ilia" en tia sistemo?
(Alia problemo estus la devo rezigni pri distingo inter inkluda kaj eksluda 1-aj pluralaj personoj, kiujn mi tre ŝatus havi
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
johmue (Zobraziť profil) 25. júna 2013 8:20:36
swalf:Bone, mi modifas mian ekzemplon por montri, ke viaj frazoj ne estas preskaŭ samsignifaj:johmue:Mia plej ŝatata ekzemplo:Vi ambaŭ pravas, la akordo de la adjektivo pli precizigas signifo de la frazoj, Esperanta estas tre preciza lingvo.
Oni pentris blanka domon nigran.
Oni pentris blankan domon nigra.
Sed eble oni ne bezonas de tuta tiom da precizo.
Ekzemple, ankaŭ sen akordo, se vi necesas distingi vi povas uzi iun preskaŭ samsignifan frazon.
Oni pentras blanka domon nigran -> Oni pentris blanke domon nigra/Oni pentras nigra domon kiel blanka.
Oni pentras blankan domon nigra -> Oni pentris blanka domon nigre/Oni pensas domon blanka kiel nigra.
Li pentris vestitan knabinon nuda.
Li pentris vestita knabinon nudan.
Viaj solvoj havas tute malsaman signifon, ne preskaŭ saman:
Li pentris vestite knabinon nuda(n).
Li pentris vestita(n) knabinon nude.
Kaj viaj solvoj kun "kiel" havas eĉ kromajn signifojn.
Li pentris vestita(n) knabinon kiel nuda.
Kaj la vorto "kiel" alportas plian modifon:
Li pentris vestitan(n) knabinon kiel nudan.
swalf (Zobraziť profil) 26. júna 2013 8:18:27
Kirilo81:Mi eraris fari tiun ĉi proponon ĉe tia fadeno, efektive Esperanto havas proprajn karakterojn kaj mi ne volas ŝanĝi ilin ecsepte kiam ili estas ete koheraj kun aliaj partoj de la lingvo. En nova lingvo (Mi ekprovis kostrui lingvon por ludo) mi volas forlasi tute la devigon de la nombra aldono, sed Esperanto uzas pluralojn kohere, mi ne trovas specifajn kialojn por ŝanĝi la sistemon.
Rilate la pluralon: Esperanto en la morfologio ne havas nedivigajn regulojn, do la "ĉina" maniero esprimi la pluralon nur en okazo de bezono estus io fremda, kaj certe kondukus al multe la miskomprenoj (ĉar homoj povas malsamopinii, kio estas klara).
Tamen ne estas nur la 'ĉina' maniero, multaj lingvoj ne uzas pluralajn devige, nur en la Hindoeŭropaj kutimas tia devigo. Kaj ŝajnas al mi ke, en tiu lingvoj, miskomprenoj ne oftas.
Kirilo81:Se vi volas pluralojn uzu ilin kohere, mi ne komprenas diskrimo inter mi kaj ni kaj eĉ ni inkluziva kiam ne povas diskrimi inter vi singulara kaj vi plurala. Mi komprenas vian timon ke parolantoj uzu vi plurala kiel "maladherita parolado" sed tia uzo devas esti rimarkita ege kiel eraro.
-Sed kion oni faru en la 2-a persono? Mi tre ŝatas la nedistingon de singularo kaj pluralo, ĉar la parolantoj havus la emon misuzi tian distingon por esprimo de (ne)ĝentileco; eble helpus insista preskribo, ke vu - vuj distingas nur la nombron.
Kaj kiel vi volas distingi inter "lia" kaj "ilia" en tia sistemo?
(Alia problemo estus la devo rezigni pri distingo inter inkluda kaj eksluda 1-aj pluralaj personoj, kiujn mi tre ŝatus havi)
johmue:Vi pravas sed provu pensi en reala ĉirkaŭteksto, ankaŭ en precizema lingvo kiel esperanto se vi ne konas la objekton de la parolado vi riskas miskompreno. Lingvo ne povas specifi ĉion gramatike, lingvo estas uzata de la homoj ne de la komputiloj. Komputiloj havas aliajn ilojn por komuniki. Homoj povas eltiri ĝustajn informojn eĉ en lingvoj tre ete precizemaj.
Bone, mi modifas mian ekzemplon por montri, ke viaj frazoj ne estas preskaŭ samsignifaj:
Li pentris vestitan knabinon nuda.
Li pentris vestita knabinon nudan.
Viaj solvoj havas tute malsaman signifon, ne preskaŭ saman:
Li pentris vestite knabinon nuda(n).
Li pentris vestita(n) knabinon nude.
Kaj viaj solvoj kun "kiel" havas eĉ kromajn signifojn.
Li pentris vestita(n) knabinon kiel nuda.
Kaj la vorto "kiel" alportas plian modifon:
Li pentris vestitan(n) knabinon kiel nudan.
Tamen kiel mi diris al Kirilo81 mi eraris fari tiun ĉi rimarkaĵon ĉe tia fadeno.
johmue (Zobraziť profil) 27. júna 2013 11:24:43
swalf:Vi pravas sed provu pensi en reala ĉirkaŭteksto, ankaŭ en precizema lingvo kiel esperanto se vi ne konas la objekton de la parolado vi riskas miskompreno. Lingvo ne povas specifi ĉion gramatike, lingvo estas uzata de la homoj ne de la komputiloj. Komputiloj havas aliajn ilojn por komuniki. Homoj povas eltiri ĝustajn informojn eĉ en lingvoj tre ete precizemaj.Kaj?
Tio estas ja evidentaĵo por ĉiu, kiu iomete okupiĝas pri lingvoj.
Uridium (Zobraziť profil) 27. júna 2013 13:25:24
swalf (Zobraziť profil) 27. júna 2013 16:03:44
johmue:Kaj?...Oni eble ne bezonas ciŭjn tiŭjn gramatikajn erojn en lingvo planita por komuniki facile inter malsamlingvanoj. Vi ne kredas, ĉu?
Tio estas ja evidentaĵo por ĉiu, kiu iomete okupiĝas pri lingvoj.
johmue (Zobraziť profil) 27. júna 2013 17:12:58
swalf:Oni eble ne bezonas ciŭjn tiŭjn gramatikajn erojn en lingvo planita por komuniki facile inter malsamlingvanoj. Vi ne kredas, ĉu?Ne gravas kion oni "eble ne bezonas". Gravas kio utilas.
brw1 (Zobraziť profil) 27. júna 2013 17:48:45
kelkaj iojn en esperanto estas konfusanta por mi.