Sadržaj

kion vi pensas pri ido?

od brw1, 19. lipnja 2013.

Poruke: 29

Jezik: Esperanto

brw1 (Prikaz profila) 19. lipnja 2013. 18:32:19

Mi rigardas informado sur Ido eĉ ĝi estas simila al Esperanto ĝi estas malsama. Ĝi usas Patro kaj Matro aliajn ol Patro Kaj Patrino. Kaj ĝi ankaŭ estas simila al Hispanan! La situo diras ĝi estas "La linguo Ido – Esperanto plubonigita" en Esperanto " La lingvo Ido Esperanto plibonigita" Kio pensas vi? Mi volas vidi kio pensas La Esperantistoj aŭ La Esperantisti kiel illi diras! La verboj estas farita kiel tio! Drinkar= Trinki.

raffadalbo (Prikaz profila) 19. lipnja 2013. 19:41:08

brw1:Mi rigardas informadon pri Ido... Kion pensas vi?
Pardonu! Mi korektis iomete vian Esperanton.

La esperanta vorto "ido", kiel vi scias, ne estas tro malsama de la vorto "filo". La lingvo Ido volis esti plibonigita filo de Esperanto.

Kompreneble, Esperanto, kiel iu ajn homa faro, povas pliboniĝi. Sed la ideoj pri la plibonigo de Esperanto estas tiel malsamaj, ke ili pli verŝajne detruos ĝin ol plibonigos ĝin.

Laŭ mia opinio, lingvo ne estas nur gramatika afero, sed ankaŭ historia afero. Esperanto ne estus Esperanto sen la vivspertadoj de Zamenhofo, sen la Unua Universala Kongreso de Bulonjo-sur-Maro, sen la libroj verkitaj en Esperanto ktp.

Aldone, la "interna ideo" de Esperanto ne dependas de la gramatiko, tamen de la origina intenco.

Do, mi opinias ke plibonigo de Esperanto eblas kaj eĉ konsilindas, sed ĝi povas okazi nur tre malrapide kaj nur post debato kaj kunsento de centoj da miloj da Esperantistoj. Aliaj metodoj, kiel la kreo de Ido, ĉiam malsukcesis.

swalf (Prikaz profila) 19. lipnja 2013. 20:07:14

La ido estas pli eŭropigita ol la esperanta.
Jam la Esperanta estas eble tro eŭropa.
Tute ne estas komprenebla por la vidpunkto de tutmonda lingvo aldoni novan vorton kiel 'matro', 'skolo' ktp.
Alia mizuroj estis prenita por faciligi la lingvon al la latinidaj parolantoj sed ne por simpligi la lingvon al ĉiuj.
Ido povus esti eble adapta lingvo por latinidaj popoloj sed finfine plibonus uzi la Interlingua por tiu ĉi celo.

novatago (Prikaz profila) 19. lipnja 2013. 20:38:40

Mi ne vidas en ĝi veran plibonigon. Por okcidenta eŭropano povus esti iom pli facila. Tamen preskaŭ nule. Verdire, tio ne signifas plibonigon, mi vidis kelkajn malplibonigojn: patro - matro anstataŭ patro - patrino kaj forigo de korelativojn por uzi latinaĵojn. Apogantoj de ido senhonte prezentis tiajn aferojn kiel plibonigojn.

Por ne eŭropano la diferenco estas tute nula aŭ eble ido estas eĉ pli malfacila ol Esperanto.

Forgesinda afero. Se oni volas apogi internacian planlingvon, oni apogu esperanton. Oni ne dividu fortojn.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Prikaz profila) 19. lipnja 2013. 21:55:37

novatago:Mi ne vidas en ĝi veran plibonigon. Por okcidenta eŭropano povus esti iom pli facila. Tamen preskaŭ nule. Verdire, tio ne signifas plibonigon, mi vidis kelkajn malplibonigojn: patro - matro anstataŭ patro - patrino kaj forigo de korelativojn por uzi latinaĵojn. Apogantoj de ido senhonte prezentis tiajn aferojn kiel plibonigojn.
... kaj ankaŭ la elparolo estas malpli simpla: kvankam ankaŭ en Ido la akcento estas normale sur la antaŭlasta silabo, ĝi estas sur la lasta en la verba infinitiva finaĵo -ar. La literkombinoj "sh" kaj "ch" elparoliĝas kiel /ŝ/ kaj /ĉ/.

En Ido, la vortoj anstataŭantaj vortojn kun mal- (en Ido des-) estas normala uzado, dum en Esperanto ili estas limigitaj al specialaj uzoj kiel poezio. Do en Ido por la normala lernanto estas multe pli da lernendaj vortoj.

Ŝanĝi la lastan literon de vorto al alia por formi la pluralon (-o -> -i) estas supozeble por multaj homoj malpli nature ol aldoni ion (-o -> -oj). Italalingvanoj certe estas escepto.

Do kie estas la plibonigoj? Eble en la forigo de supersignoj, sed krom tio ...

robbkvasnak (Prikaz profila) 20. lipnja 2013. 03:40:06

Ŝajnas al mi ke ido estus pli "natura" por parolantoj de latinida lingvo. La naskohoro de ido okazis kiam la franca ankoraŭ estis la lingvo de diplomatio kaj dum epoko kiam oni pensis ke la latina kulturo estis la plej fajno de ĉiuj kaj la kreintoj de ido estis denaskaj latinidparolantoj. Strange ke mi neniam aŭdis japano aŭ ĉino plendi pri la akuzativo...

johmue (Prikaz profila) 20. lipnja 2013. 06:38:57

Ankaŭ mi korektas iomete vian lingvaĵon:

brw1:Mi rigardas informon pri Ido kaj kvankam ĝi estas simila al Esperanto ĝi estas malsama. Ĝi uzas Patro kaj Matro kontraste al Patro Kaj Patrino. Kaj ĝi ankaŭ estas simila al la Hispana! La situo diras, ke ĝi estas "La linguo Ido – Esperanto plubonigita" en Esperanto " La lingvo Ido Esperanto plibonigita" Kion pensas vi? Mi volas vidi kion pensas La Esperantistoj aŭ La Esperantisti kiel ili diras! La verboj estas faritaj tiel: Drinkar= Trinki.
Mi neniam lingve okupiĝis pri Ido. Do mi ne vere povas juĝi, ĉu la plibonigo vere estas plibonigo aŭ ne aŭ eble eĉ male. Grava malavantaĝo de Ido estas, ke la kultura grupo, kiun Ido havas, certe estas malpli granda, eble eĉ sensignifa. Tial Esperanto certe estas multe pli inda lingvo, se vi vere volas uzi ĝin kaj profiti per ĝi.

Se oni sekvas la celon instali iun planlingvon kiel neŭtralan mondlingvon, eble lingvo kiel Ido, kiu ne havas la kulturan fonon estas eĉ preferinda. Sed tio estas ja ĉefe teoria demando.

Kirilo81 (Prikaz profila) 20. lipnja 2013. 07:37:21

Ido multe ŝanĝis, sed nur malmulte objektive plibonigis (ekz. la personajn pronomojn, kiuj estas tro similaj en E-o). Kelkaj ŝanĝoj estas malfaciligoj (neregulaj tabelvortoj, preciza sed tro komplika vortfarado).
Por mi Ido ne estas pli facile komprenebla ol E-o, eble eĉ male.

novialingue (Prikaz profila) 20. lipnja 2013. 10:57:17

Kirilo81:Kelkaj ŝanĝoj estas malfaciligoj (neregulaj tabelvortoj, preciza sed tro komplika vortfarado).
Koncerne la vortfaradon, Couturat kaj la aliaj kreintoj de Ido unuflanke draste limigis la rektan derivadon (= la sensufiksan derivadon, ekz. martelo > marteli, timi > tima, k.t.p.), aliflanke multigis la vortfarajn afiksojn. Tiuvidpunkte, la Ida vortfarado estas efektive pli preciza ol tiu de Esperanto.

Sed gajnante pli da precizeco, la Ida vortfarado ankaŭ perdis multe de la Esperanta fleksebleco. Mi ne povas vortigi tion pli trafe ol Prof. O. Jespersen en ties verko An International Language (p. 129-130, kie, verdire, Jespersen ankaŭ kritikas la Esperantan vortfaradon kiel tro elasta):
Couturat felt that the free and easy way in which Esperanto formed substantives from verbs, and inversely, was wanting in precision, and therefore devised a series of new endings, some of them taken naturally enough from existing languages; he also restricted the field of "immediate derivation" by very severe rules. But he did not see clearly enough that his set of endings were not numerous enough to do justice to the infinite variety of human life and speech, and some of his formations are cumbrous and unnatural. As the relation of a key to the act of locking cannot be expressed by immediate derivation according to his system, he must either take klefar as the verb: then klefo is locking and klefilo a key (thus in the first edition) - or else start from klefo key, then 'to lock' is klefagar and 'locking' klefago (thus later). It is in many cases purely arbitrary, whether we start from the verb or from the name of the instrument, and Idists are hard put to it to remember whether a brush is broso or brosilo and to brush brosagar or brosar. The suffix -agar seems to vague in many words (martelagar as a transitive verb), and on the other hand -izar 'to supply with' seems often wrong: ombrizar to shade, motivizar state the motives of; it may be all right to derive nomizar from nomo name and give it the meaning "donner un nom à", but if nomar is then defined as "dire le nom de quelqu'un", it seems wrong to have the simple nomo, for the name and the act of saying the name are not identical. The suffix -ifar is also used curiously, for sangifar to bleed is not on a par with panifar to make bread. In writing Ido one is constantly confronted with the problem: am I here logically justified in using the immediate formation, or should I use a suffix and which? Skribo, skriburo, skribajo; vundo, vunduro; rezulto, rezultajo; impedo, impedivo, impedilo; edito, edituro,editado; grupar, grupifar, grupigar, grupizar . . .; which is it to be?

brw1 (Prikaz profila) 20. lipnja 2013. 17:34:49

swalf:La ido estas pli eŭropigita ol la esperanta.
Jam la Esperanta estas eble tro eŭropa.
Tute ne estas komprenebla por la vidpunkto de tutmonda lingvo aldoni novan vorton kiel 'matro', 'skolo' ktp.
Alia mizuroj estis prenita por faciligi la lingvon al la latinidaj parolantoj sed ne por simpligi la lingvon al ĉiuj.
Ido povus esti eble adapta lingvo por latinidaj popoloj sed finfine plibonus uzi la Interlingua por tiu ĉi celo.
Mi konsentas kun vi Interlingua estas bona por tiu ĉi celo ĉar mi parolas francan kaj hispanan iomete hispanan mi komprenas flua Interlingua kaj mi ne havis studi ĝin. Kio signifas "Eŭropigita" mi ne komprenas!

Natrag na vrh