До змісту

Ĉina traduko de "Kio estas matematiko?"

від Demian, 21 червня 2013 р.

Повідомлення: 2

Мова: Esperanto

Demian (Переглянути профіль) 21 червня 2013 р. 06:20:20

Estas fama libro por matematiko-amantoj. La libro sin nomas "What is Mathematics?" (Kio estas matematiko?) Ĝin verkis R. Courant. Mi serĉis ĉinan tradukon de la libro je du retejoj, kiuj vendas ĉinlingvajn librojn. La unua estas ĉina Amazon, kaj la dua estas books.com.tw.

Je ambaŭ retejoj mi trovis tradukon de la libro de Courant. Ambaŭ nomiĝas 「數學是什麼?」(tradicia) /
数学是什么? (simpligita)

Mi imagis ke la sola diferenco inter du libroj estus uzo de apartaj signoj - la tajvana libro montros tradiciajn signojn kaj la ĉina libro estos skribita per simpligitaj signoj. Kvankam, kiam mi kopmaris la unuan ĉapitron de ambaŭ libroj, mi trovis ke diferencoj inter la tradukoj estas pli grandaj. Sed, pro mia malbona scio de la ĉina lingvo, mi ne certas. Ĉu vi povas certigi, ke ĉu tiuj ĉi tradukoj estas faritaj per apartaj personoj, aŭ ĉu ili estas du eldonoj de sama traduko?

Mi komparis la unuan paragrafon de ĉapitro unua, kiu sin trovas je paĝo sepa de simplita eldono kaj 內頁1de tradicia eldono.

Dankon!

etala (Переглянути профіль) 22 червня 2013 р. 03:05:30

La eldonoj estas malsame tradukitaj. Laŭ la kovriloj la simpligitan tradukis 张饴慈 kaj la tradician 容士毅. Ŝajnas al mi, ke la simpligita estas pli simile al la angla, eĉ titole: "什么是数学?" kun antaŭigita ki-vorto anstataŭ "数学是什么?" simile al "數學是什麼?"

Назад до початку