Al la enhavo

esti aŭ troviĝi?

de kjbutler, 2013-junio-22

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-29 20:12:01

x1004:
kjbutler:Kiun vorton devas uzi oni por diri kie io estas lokata? Ekzemple, devas oni diri "Mia lito estas en mia dormoĉambro" aŭ "Mia lito troviĝas en mia dormoĉambro"?
Diru: "Mia lito endormoĉambras".
Aŭ, "Mi havas dormoĉambroliton", ridulo.gif shoko.gif

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-junio-29 20:31:43

Mi ne maltrankviliĝas pri fremdaj litoj, do mia lito staras en mia dormoĉambro. Eblas 'stari"?

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-29 20:56:17

vidas vandenis:Mi ne maltrankviliĝas pri fremdaj litoj, do mia lito staras en mia dormoĉambro. Eblas 'stari"?
Pli bone estus mia lito kuŝas (esti en horizontala pozicio) ol staras (esti en verticala pozicio) , almenaŭ ke ĝi estus en mura ŝranko.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-junio-29 21:17:29

fajrkapo:
vidas vandenis:Mi ne maltrankviliĝas pri fremdaj litoj, do mia lito staras en mia dormoĉambro. Eblas 'stari"?
Pli bone estus mia lito kuŝas (esti en horizontala pozicio) ol staras (esti en verticala pozicio) , almenaŭ ke ĝi estus en mura ŝranko.
Nu, tiam oni bezonas diri "tablo kuŝas", kaj neniam diri "aŭto staras", sed diri "aŭto kuŝas". Ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2013-junio-29 22:56:27

vidas vandenis:
fajrkapo:
vidas vandenis:Mi ne maltrankviliĝas pri fremdaj litoj, do mia lito staras en mia dormoĉambro. Eblas 'stari"?
Pli bone estus mia lito kuŝas (esti en horizontala pozicio) ol staras (esti en verticala pozicio) , almenaŭ ke ĝi estus en mura ŝranko.
Nu, tiam oni bezonas diri "tablo kuŝas", kaj neniam diri "aŭto staras", sed diri "aŭto kuŝas". Ĉu ne?
... kio evidente sonus strangege.

Reen al la supro