Sadržaj

esti aŭ troviĝi?

od kjbutler, 22. lipnja 2013.

Poruke: 15

Jezik: Esperanto

fajrkapo (Prikaz profila) 29. lipnja 2013. 20:12:01

x1004:
kjbutler:Kiun vorton devas uzi oni por diri kie io estas lokata? Ekzemple, devas oni diri "Mia lito estas en mia dormoĉambro" aŭ "Mia lito troviĝas en mia dormoĉambro"?
Diru: "Mia lito endormoĉambras".
Aŭ, "Mi havas dormoĉambroliton", ridulo.gif shoko.gif

vidas vandenis (Prikaz profila) 29. lipnja 2013. 20:31:43

Mi ne maltrankviliĝas pri fremdaj litoj, do mia lito staras en mia dormoĉambro. Eblas 'stari"?

fajrkapo (Prikaz profila) 29. lipnja 2013. 20:56:17

vidas vandenis:Mi ne maltrankviliĝas pri fremdaj litoj, do mia lito staras en mia dormoĉambro. Eblas 'stari"?
Pli bone estus mia lito kuŝas (esti en horizontala pozicio) ol staras (esti en verticala pozicio) , almenaŭ ke ĝi estus en mura ŝranko.

vidas vandenis (Prikaz profila) 29. lipnja 2013. 21:17:29

fajrkapo:
vidas vandenis:Mi ne maltrankviliĝas pri fremdaj litoj, do mia lito staras en mia dormoĉambro. Eblas 'stari"?
Pli bone estus mia lito kuŝas (esti en horizontala pozicio) ol staras (esti en verticala pozicio) , almenaŭ ke ĝi estus en mura ŝranko.
Nu, tiam oni bezonas diri "tablo kuŝas", kaj neniam diri "aŭto staras", sed diri "aŭto kuŝas". Ĉu ne?

darkweasel (Prikaz profila) 29. lipnja 2013. 22:56:27

vidas vandenis:
fajrkapo:
vidas vandenis:Mi ne maltrankviliĝas pri fremdaj litoj, do mia lito staras en mia dormoĉambro. Eblas 'stari"?
Pli bone estus mia lito kuŝas (esti en horizontala pozicio) ol staras (esti en verticala pozicio) , almenaŭ ke ĝi estus en mura ŝranko.
Nu, tiam oni bezonas diri "tablo kuŝas", kaj neniam diri "aŭto staras", sed diri "aŭto kuŝas". Ĉu ne?
... kio evidente sonus strangege.

Natrag na vrh