ورود به محتوا

Kion vi manĝis?

از StephaSport, 7 نوامبر 2007

پست‌ها: 78

زبان: Esperanto

Mielo (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2007،‏ 19:40:32

NORDULINO:
Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.
Kara Mielo! Se tion vi manĝas ekzemple estas terpompureo, ĉu vi ne manĝas ĝin KUN kolbaso anstataŭ PER? Amike Nordulino, kiu estas fiŝaĵomanĝanto.
Saluton kara Nordulino ! rideto.gif
Ni uzas la prepozicion "kun" tiam, se ni faras ion kun iu, kun viva perosono, ĉu ne ?
La kolbaso ne estas ilo, sed ĝi estas kompletiga manĝajo. Mi bedaŭras, ke neniu komprenas min.

Mielo (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2007،‏ 19:51:34

billpatt1942:Hodiaŭ, ĉe oficejo, mi manĝis lunĉon. Jen: Sandviĉo kiu enhavis muelitajn arakidojn kaj marmeladon; du bolitajn ovojn; kaj tri pecojn da celerio. Ĝis nun, mi havas sed ne manĝis la bananon.

Mi eksciis kiel oni (kiel eble kara Mielo) mangus supon per kolbaso. Oni nur borus tra la kolbaso, krei pajlon. Tro vigle! okulumo.gif
Kara Billpatt, vi manĝas sane.
Sed !!! Ne !!!! rido.gif Mi ne uzas kolbason anstataŭ manĝiloj.
Nu, mi rezignas. rido.gif

Mi uzas tiujn:

Terurĉjo (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2007،‏ 20:50:57

Mielo:Ĉu ĝi estas simila al "gnochi" ? Kvankam, en la gnoĉi estas nenio.
En rusa kuirad-tradicio ekzistas tiel nomataj knedbuloj aŭ pasto-buloj, kiuj estas faritaj el nura pasto. Ruse tiu manĝaĵo nomiĝas "клёцки" - "kljocki".
Sed, kara Mielo, ne demandu min pri la recepto, ĉar mi ne konas ĝin. Mi opinias, ke vi mem sufiĉe libere povas trovi ĝin.

Via gnoĉi ŝajnas treege bongusta! De miaj kojno-dentoj forfluas salivo. lango.gif

donmiguel (نمایش مشخصات) 22 نوامبر 2007،‏ 21:53:16

mi manĝis tranĉaĵon de pano superbakita kun fromaĝo. (Mi ne volis preni lazanojn)

Terurĉjo (نمایش مشخصات) 22 نوامبر 2007،‏ 22:11:55

donmiguel:mi manĝis tranĉaĵon de pano superbakita kun fromaĝo. (Mi ne volis preni lazanojn)
Kio estas lazano, kiun vi ne volis preni?
Ĉu ia malbongustaĝo?

annadahlqvist (نمایش مشخصات) 23 نوامبر 2007،‏ 10:37:32

mi manĝis panon kun "printempcepo", salo kaj linoleon. Mi ankaŭ manĝis "mussli"(vorto en esperanto?) kun sojmelko kaj trinkis kafon (kun "kardemumma/cardamon").

Mielo (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2007،‏ 5:37:10

Hieraŭ ni manĝis gulaŝsupon kaj juglandan- kaj ĉokoladankrespon.

white knight (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2007،‏ 9:24:53

14110-774acb-117.jpg (2)
Oh, Mielo, mi nur povas diri: "Ne konduku min en tenton!" rideto.gif

Mielo (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2007،‏ 19:04:08

white knight:
14110-774acb-117.jpg (2)
Oh, Mielo, mi nur povas diri: "Ne konduku min en tenton!" rideto.gif
Kial ne ? rido.gif Ĉu ankaŭ vi ŝatas la krespon ?

white knight (نمایش مشخصات) 27 نوامبر 2007،‏ 9:33:25

Ĉu ankaŭ vi ŝatas la kre
Memkompreneble mi ŝategas "palacsinta" kaj
diversajn aliajn kukaĵojn. Sed se mi manĝus ili ĉiun tagon, mi pezus cent kilogramoj. rido.gif

بازگشت به بالا