Mesaĝoj: 78
Lingvo: Esperanto
Mielo (Montri la profilon) 2007-novembro-20 19:03:16
Terurĉjo:Mi ne ŝatas matenmanĝi, sed mi ne imagas komencon de tago sed trinki du aŭ tri tasojn da kafo por vigliĝi.Ankaŭ ni hungaraj manĝas multan supon. Kiam mi estis Svedio, la svedoj miris ĉar ili manĝis supon neniam. Respektive, ili manĝas nur ĵaŭde lentsupon. Kial lentsupon, mi ne scias.
Por tagmanĝo mi preferas barĉon (la speco de betsupo kun terpomo kaj brasiko) aŭ diversajn supojn - pizan, fazeolan, pelmenan kaj simikajn. Post barĉo aŭ supo mi manĝas ion rostitan aŭ kiuritan - viandon, kokaĵon, terpomojn, pastaĵojn, kaĉojn. Fruktaj kompotoj estas miaj preferataj trinkaĵoj.
Neniam mi drinkas.
Kio estas la pelmena kaj la simika ?
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-20 20:06:38
Mielo:Terurĉjo !!!!!Se diri tute serioze, oni NUTRAS SIN per kolbaso, per pano aŭ per salato, dume oni manĝas kolbason, panon aŭ salaton!Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.
Kaj per tranĉilo, per forko, per kulero. Kaj per mano(mane) kaj ne per piedo.![]()
Sed estas supo en pano.
Mielo, kara, vi sendube plenrajtas manĝi per kolbaso.
![zam2.gif](/images/smileys/zam2.gif)
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-20 20:15:17
Mielo:Kio estas la pelmena kaj la simika ?Pelmenoj estas rusa popola manĝaĵo, multe simila al italaj ravioloj.
Ili fariĝas el pasto kaj muelita viando interne.
Simika estas mia eraro. Mi mistajpis la vorton "simika" anstataŭ "simila" kaj ne atentis pri erar-tajpita litero.
Jasminka (Montri la profilon) 2007-novembro-20 22:01:59
Terurĉjo:Pelmenoj estas rusa popola manĝaĵo, multe simila al italaj ravioloj.Mi ŝatas pelmenojn kaj eĉ pli ŝatas mantojn (mi ne scias la tradukon. Ruse estas "манты"). Ili estas similaj al pelmenoj, nur pli grandaj kaj oni ilin vaporkuiras.
Ili fariĝas el pasto kaj muelita viando interne.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-20 22:13:58
Jasminka:Mi pli ŝatas mantojn.Ankaŭ mi ne scias, kiel nomi tiujn pelmenegojn, sed mi decidis ekvidi, ĉu ekzistas en Esperanto la vorto "manto".
Jasminka, vidu, kion mi trovis. Ĝi estas manto:
Jasminka (Montri la profilon) 2007-novembro-20 22:20:01
Terurĉjo:Ankaŭ mi ne scias, kiel nomi tiujn pelmenegojn, sed mi decidis ekvidi, ĉu ekzistas en Esperanto la vorto "manto".Mi scias!
Jasminka, vidu, kion mi trovis. Ĝi estas manto:
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
NORDULINO (Montri la profilon) 2007-novembro-20 23:51:49
Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.Kara Mielo! Se tion vi manĝas ekzemple estas terpompureo, ĉu vi ne manĝas ĝin KUN kolbaso anstataŭ PER? Amike Nordulino, kiu estas fiŝaĵomanĝanto.
billpatt1942 (Montri la profilon) 2007-novembro-21 18:20:09
Mi eksciis kiel oni (kiel eble kara Mielo) mangus supon per kolbaso. Oni nur borus tra la kolbaso, krei pajlon. Tro vigle!
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Mielo (Montri la profilon) 2007-novembro-21 19:30:21
Terurĉjo:Terurĉjo !!!Mielo:Terurĉjo !!!!!Se diri tute serioze, oni NUTRAS SIN per kolbaso, per pano aŭ per salato, dume oni manĝas kolbason, panon aŭ salaton!Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.
Kaj per tranĉilo, per forko, per kulero. Kaj per mano(mane) kaj ne per piedo.![]()
Sed estas supo en pano.
Mielo, kara, vi sendube plenrajtas manĝi per kolbaso.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Kara Terurĉjo, ĉu vi konas ankoraŭ tiajn simbolojn ?
![zam2.gif](/images/smileys/zam2.gif)
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Mielo (Montri la profilon) 2007-novembro-21 19:35:03
Terurĉjo:Dankon ! Ĉu ĝi estas simila al "gnochi" ? Kvankam, en la gnoĉi estas nenio.Mielo:Kio estas la pelmena kaj la simika ?Pelmenoj estas rusa popola manĝaĵo, multe simila al italaj ravioloj.
Ili fariĝas el pasto kaj muelita viando interne.
Simika estas mia eraro. Mi mistajpis la vorton "simika" anstataŭ "simila" kaj ne atentis pri erar-tajpita litero.