Kion vi manĝis?
از StephaSport, 7 نوامبر 2007
پستها: 78
زبان: Esperanto
Mielo (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2007، 19:03:16
Terurĉjo:Mi ne ŝatas matenmanĝi, sed mi ne imagas komencon de tago sed trinki du aŭ tri tasojn da kafo por vigliĝi.Ankaŭ ni hungaraj manĝas multan supon. Kiam mi estis Svedio, la svedoj miris ĉar ili manĝis supon neniam. Respektive, ili manĝas nur ĵaŭde lentsupon. Kial lentsupon, mi ne scias.
Por tagmanĝo mi preferas barĉon (la speco de betsupo kun terpomo kaj brasiko) aŭ diversajn supojn - pizan, fazeolan, pelmenan kaj simikajn. Post barĉo aŭ supo mi manĝas ion rostitan aŭ kiuritan - viandon, kokaĵon, terpomojn, pastaĵojn, kaĉojn. Fruktaj kompotoj estas miaj preferataj trinkaĵoj.
Neniam mi drinkas.
Kio estas la pelmena kaj la simika ?
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2007، 20:06:38
Mielo:Terurĉjo !!!!! Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.Se diri tute serioze, oni NUTRAS SIN per kolbaso, per pano aŭ per salato, dume oni manĝas kolbason, panon aŭ salaton!
Kaj per tranĉilo, per forko, per kulero. Kaj per mano(mane) kaj ne per piedo.
Sed estas supo en pano.
Mielo, kara, vi sendube plenrajtas manĝi per kolbaso.
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2007، 20:15:17
Mielo:Kio estas la pelmena kaj la simika ?Pelmenoj estas rusa popola manĝaĵo, multe simila al italaj ravioloj.
Ili fariĝas el pasto kaj muelita viando interne.
Simika estas mia eraro. Mi mistajpis la vorton "simika" anstataŭ "simila" kaj ne atentis pri erar-tajpita litero.
Jasminka (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2007، 22:01:59
Terurĉjo:Pelmenoj estas rusa popola manĝaĵo, multe simila al italaj ravioloj.Mi ŝatas pelmenojn kaj eĉ pli ŝatas mantojn (mi ne scias la tradukon. Ruse estas "манты"). Ili estas similaj al pelmenoj, nur pli grandaj kaj oni ilin vaporkuiras.
Ili fariĝas el pasto kaj muelita viando interne.
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2007، 22:13:58
Jasminka:Mi pli ŝatas mantojn.Ankaŭ mi ne scias, kiel nomi tiujn pelmenegojn, sed mi decidis ekvidi, ĉu ekzistas en Esperanto la vorto "manto".
Jasminka, vidu, kion mi trovis. Ĝi estas manto:
Jasminka (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2007، 22:20:01
Terurĉjo:Ankaŭ mi ne scias, kiel nomi tiujn pelmenegojn, sed mi decidis ekvidi, ĉu ekzistas en Esperanto la vorto "manto".Mi scias! Ĝuste pro tio mi aldonis rusan nomon de la plado. Sed tamen estas amuze.
Jasminka, vidu, kion mi trovis. Ĝi estas manto:
NORDULINO (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2007، 23:51:49
Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.Kara Mielo! Se tion vi manĝas ekzemple estas terpompureo, ĉu vi ne manĝas ĝin KUN kolbaso anstataŭ PER? Amike Nordulino, kiu estas fiŝaĵomanĝanto.
billpatt1942 (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2007، 18:20:09
Mi eksciis kiel oni (kiel eble kara Mielo) mangus supon per kolbaso. Oni nur borus tra la kolbaso, krei pajlon. Tro vigle!
Mielo (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2007، 19:30:21
Terurĉjo:Terurĉjo !!! Mi ne manĝas per kolbaso. Mi manĝas la terpomon ne sole, sed per kolbaso. Mi ne manĝas nur la terpomon, se mi manĝas ankaŭ kolbason. Ĉu estas bone ? Ĉu vi ne uzas jen tiel ruse jen tiel ?Mielo:Terurĉjo !!!!! Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.Se diri tute serioze, oni NUTRAS SIN per kolbaso, per pano aŭ per salato, dume oni manĝas kolbason, panon aŭ salaton!
Kaj per tranĉilo, per forko, per kulero. Kaj per mano(mane) kaj ne per piedo.
Sed estas supo en pano.
Mielo, kara, vi sendube plenrajtas manĝi per kolbaso.
Kara Terurĉjo, ĉu vi konas ankoraŭ tiajn simbolojn ? Kie mi povos trovi ilin ? Al mi plaĉas.
Mielo (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2007، 19:35:03
Terurĉjo:Dankon ! Ĉu ĝi estas simila al "gnochi" ? Kvankam, en la gnoĉi estas nenio.Mielo:Kio estas la pelmena kaj la simika ?Pelmenoj estas rusa popola manĝaĵo, multe simila al italaj ravioloj.
Ili fariĝas el pasto kaj muelita viando interne.
Simika estas mia eraro. Mi mistajpis la vorton "simika" anstataŭ "simila" kaj ne atentis pri erar-tajpita litero.