前往目錄

situacion kiel sono.

貼文者: karasutengu, 2013年6月23日

訊息: 4

語言: Esperanto

karasutengu (顯示個人資料) 2013年6月23日下午1:46:37

En japanio oni esprimas situacion, kiel sono.

Ekzemple (1) Li treege koleras pri tio. → Li (kankan)e koleras pri tio.

(2) Ŝi kuiras per vigla mano → Ŝi (tekipaki)e kuiras.

(3) Ili ne emu kaj ne eklaboras. → Ili faru (guzuguzu)n kaj ne eklaboras.

(4) La solenejo estas tre kvieta. →  La solenejo estas (Ŝiiiiin)e kvieta.

(5) La insektoj iom kaj iom proksimiĝas min. →  La insektoj (ĵiŭa ĵiŭa)e proksimiĝas min.

Ĉu sama esprimo ekzistas en via lingvo?

yyaann (顯示個人資料) 2013年6月23日下午2:32:00

En la franca, sonimitaĵoj ekzistas sed estas multe pli maloftaj ol en la japana. Plie, ili ne funkcias kiel vortoj, sed nur aperas mezfraze por doni pli da forto al tio dirota.

Do li venis al mi kaj [paf!] li frapis min.
Nu, mi ektimis kaj
[bum!] mi faligis la poton surplanken.

Aparta sono el tiuj ĉi en la franca estas la fajfo. Estas sufiĉete ofte fajfi inter du vortoj, precipe antaŭ aŭ post movaj verboj. Mi kredas (malprave?), ke tio estas malofta en aliaj lingvoj.
Bone, prenu la ĉi-tiean skatolon kaj metu ĝin [♩] sur la breton!

Oni ankaŭ fojfoje fajfas por anstataŭigi malĝentilan vorton.
Oj, vi serioze al mi ekfariĝas tre [♩]! Komprenite?

Tjeri (顯示個人資料) 2013年6月23日下午2:35:08

Tamen tiaj esprimoj, kiel apartaj vortoj, tute ne ekzistas en la franca. Mi malkovris ilin, kiam mi lernis la japanan.

Laŭ mia scio, ili ekzistas ankaŭ en la korea.

troyshadow (顯示個人資料) 2013年6月24日下午1:30:40

En la rusa teorie oni povas fari novan vorton el cxiu vorto,vorteto,sono:
-ahxnut'-diri 'acx',surprizigxi
-bacxnut'-unua signifo-fari ion kun esplora sono,kaj ankaux-ekdrinki,k.t.p.
antaux nelonge en la urbo kie mi logxas mi audis frazon "n'e vyetovajs'a''-''ne agu tiamaniere ke oni povas reagi al tio kun necenzuraj vortoj''.Devenas jena vorto de "eto"-"tio"

回到上端