본문으로

Kion vi manĝis?

글쓴이: StephaSport, 2007년 11월 7일

글: 78

언어: Esperanto

StephaSport (프로필 보기) 2007년 11월 7일 오후 8:37:03

Mi nun eksciis ke mi ne konas esperantnomojn de manĝaĵoj...

do bonvolu rakonti al mi kion vi laste manĝis, kaj malsatigu min!!! lango.gif

Steĉjo

Jes (프로필 보기) 2007년 11월 8일 오전 10:36:17

Saluton! Nun mi jus eklitigis kaj manĝis etan manĝaĵojn je 7:00 (antaŭ iri al universitato)

Mi manĝis:
Panon
Olivan oleon kun Tomaton
Lakton kun panon
Panon kun Olivan oleon
Sukon de oranĝo
Cerealojn

Amike el Hispanio sal.gif
Jes.

Filu (프로필 보기) 2007년 11월 8일 오후 2:26:23

Bonan matenon,

Mia matenmanĝo enhavis:

- oksikoksukon;
- mirteljahurton;
- akvomelonon;
- aven-kaj-mielajn cerealojn kun lakto (antaŭdankon al tiu, kiu esperantigos la anglan au francan "granola" por mi demando.gif rido.gif )

sal.gif

Matthieu (프로필 보기) 2007년 11월 8일 오후 2:44:13

Ĉi-tagmeze mi nur manĝis sandviĉon.

StephaSport (프로필 보기) 2007년 11월 8일 오후 4:53:40

Mia matenmanĝo enhavis:

- oksikoksukon;
- mirteljahurton;
- akvomelonon;
Kio estas oksikoksuko? demando.gif

Hodiaŭ mi manĝis picon kun paprikoj (mi estas italano)

Sed kiu manĝas aliaj esperantistoj en la tuta mondo? Mi ankoraŭ estas malsata... lango.gif

Filu (프로필 보기) 2007년 11월 8일 오후 8:59:59

StephaSport:Kio estas oksikoksuko? demando.gif
Suko el oksikokoj. Oksikoko estas eta, iom acida bero ruĝa el la nordaj landoj. Ne trovis mi italan vorton por ĝi, eĉ en la Vikipediaro... Pardonu!

Ĉitagmeze, mi manĝis spinaĉsupon kaj tomatsandviĉon kun fromaĝo.

white knight (프로필 보기) 2007년 11월 9일 오전 10:08:35

Sed kiu manĝas aliaj esperantistoj en la tuta mondo? Mi ankoraŭ estas malsata...
Mi ne esperas, ke ekzistas Esperantistoj, kiuj
estas hommanĝantoj! rido.gif

remy_boligee (프로필 보기) 2007년 11월 9일 오후 1:56:25

Sed kiu manĝas aliaj esperantistoj en la tuta mondo?
Ĉu esperantistoj havas iun specialan guston? rideto.gif

Ĉi matene mi manĝis panon, buteron kaj trinkis kafon, sed plej ofte mi trinkas pasifruktan sukon.

StephaSport
Vivu la bongustega itala manĝaĵo!

stefanspaul (프로필 보기) 2007년 11월 9일 오후 4:01:05

white knight:Mi ne esperas, ke ekzistas Esperantistoj, kiuj estas hommanĝantoj! rido.gif
Kiel oni diras "Menschenauflauf" en Esperanto? rideto.gif

StephaSport (프로필 보기) 2007년 11월 9일 오후 8:22:12

Hehe ne kiu sed kion !!! Mi pardonpetas... senkulpa.gif

다시 위로