Đi đến phần nội dung

Kia estus via ideala planlingvo?

viết bởi utku, Ngày 26 tháng 6 năm 2013

Tin nhắn: 54

Nội dung: Esperanto

brw1 (Xem thông tin cá nhân) 16:55:28 Ngày 01 tháng 7 năm 2013

brw1:
Dolz:mi estas novego en la esperanto. Mi kredas ke oni rimarkas. Esperanto estas preskaŭ perfekta, sed... jen mia opinio.
- la literojn: ŭ,ŝ,ĝ,ĵ,ŝanĝitaj en w,x,q,y.
- nomo de tagoj, kaj monatoj...io pli facila kaj simpla...unutago (lundo), duatago (mardo)...sepmonato (julio) oŭ simila. ĝi estas nomoj latinaj kaj esperanto parolas el tutan lingvojn naskiuloj.
Bonvulu korektu min la gramatiko. Pardonu min la eraroj...
Mi ŝatas Interlingao kvankam mi ne parolas sed mi komprenas ĝin! Esperanto estas bona lingvo ke mi komprenas sed, mi esperanto ne estas tre bona nun. Mi pensas ke mi amas uzi hispanan aŭ francan por internacian komunikon se mi ne parolas la lingvo mi provas uzi la lingvojn mi scias al la tempo kaj finfine Esperanton.

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 18:36:36 Ngày 01 tháng 7 năm 2013

Fenris_kcf: Sed la ĉefa problemo estas, ke la vortoj simple ne harmonios, ĉar diferencoj lingvaroj havas diferencajn son-kolorojn. Tial la plejparto de la Esperantaj frazoj, kiuj enhavas kaj Latinidajn kaj Ĝermanajn radikojn, sonas strange (almenaŭ al la parolantoj de la uzitaj font-lingvoj). Ekzemple: „Blua birdo flugas tra la ruĝa ĉielo“ — estas kiel ŝanĝi la lingvon en la mezo de la frazo.
Mi konsentas. Vortoj en ia de lingvo konstruita ankaŭ devas harmoni laŭ siajn sonecojn.

swalf (Xem thông tin cá nhân) 07:42:51 Ngày 03 tháng 7 năm 2013

Laŭ tio rezonaĵo, la Angla sonas malbone ĉar ĝi havas vortojn el ambaŭ latinidaj kaj germanaj lingvoj.
Sed laŭ mi la Angla same kiel Esperanto havas belegan sonon okulumo.gif

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 10:38:20 Ngày 03 tháng 7 năm 2013

swalf:Laŭ tio rezonaĵo, la Angla sonas malbone ĉar ĝi havas vortojn el ambaŭ latinidaj kaj germanaj lingvoj.
Sed laŭ mi la Angla same kiel Esperanto havas belegan sonon okulumo.gif
+1 (almenaŭ la brita angla lango.gif)

brw1 (Xem thông tin cá nhân) 15:58:18 Ngày 09 tháng 7 năm 2013

Vere la plej bonajn lingvojn en mi opinio estas la Naturajn Lingvojn! La Angla ne estas la plej bonan elekti La Francan aŭ la Hispanan estas pli facila kaj la uso jam estas internacia, sed, Esperanto estas ankaŭ bona ĉar la tuta mondo ne parolas ciujn lingvojn.

rbp (Xem thông tin cá nhân) 13:07:53 Ngày 22 tháng 7 năm 2013

Mi konsentas - orientaj lingvoj kiel la korea uzas 1-monato, 2-monato, ktp.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 20:19:09 Ngày 04 tháng 8 năm 2013

Mi ne scias, ĉu tia lingvo povus ekzisti, sed mi estas scivolema:

Lingvo kun ne pli ol 1000 vortoj, kiuj rolludus kiel:
radikoj
afiksoj
terminaĵoj
liternomoj
cifernomoj

Tiuj vortoj povas esti, anstataŭeble:
esperantaj ŝlosilvortoj
anglaj ŝlosilvortoj
silaboj
ŝlosilvortoj en ajna lingvo kun ajna alfabeto
simboloj (kiel tiuj de Bliss)
ideogramoj
gestoj
nombroj (0...999)
ktp

La sintakso estus la sama, kiu ajn estu la vortlisto (t.e. unu al unu korespondado inter ŝlosilvortoj kaj gestoj, simboloj, ktp)

Per tiuj 1000 bazaj simboloj, oni povus konstrui:
kunmetitajn vortojn, kiel en esperanto
konjugaciojn
proprajn nomojn: ekz. homoj kaj lokoj
sciencajn vortojn

Per tia lingvo, aŭtomata tradukado konsistus nur transkodi vortojn de unu listo al alia.

Nura problemo: ĉu ĝi povas ekzisti?

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:52:42 Ngày 09 tháng 8 năm 2013

Mi klarigas la aferon alimaniere:
Laŭ la teorio de Martinet, la lingvoj estas dunivelaj:
- vortoj (aŭ radikoj) konstruitaj per fonemoj (aŭ literoj)
- frazoj konstruitaj el vortoj.

Ĉu tiuj du niveloj povas esti sendependaj unu de la alia?

http://en.wikipedia.org/wiki/Double_articulation (en la angla, sed ne ekzistas en esperanto)

jpablo68 (Xem thông tin cá nhân) 06:29:51 Ngày 13 tháng 8 năm 2013

Mi ŝatas la verbkonjugacio de esperanto kaj la uzo de sufikson kaj afikson, sed mi pensas que la gramatiko vere estas multe Eŭropa, se mi povus fari esperantan "forkon" (kial en la komputila programado) mi uzos multaj vortoj el ĉina lingvo kaj aliaj aziaj kaj afrikaj lingvoj uzante la samaj reguloj de la aktuala esparanto, kvankam tion kreos problemoj kun la aktualajn parolantojn de esperanto.

Trollmor (Xem thông tin cá nhân) 08:52:25 Ngày 15 tháng 8 năm 2013

Interesa temo! Kiam mi scipovos pli bone la esperanto, mi skribos ĉi tie! ridulo.gif

Quay lại