Vai all’indice

Kia estus via ideala planlingvo?

di utku, 26 giugno 2013

Messaggi: 54

Lingua: Esperanto

troyshadow (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 19:59:02

Altebrilas:Mi ne scias, ĉu tia lingvo povus ekzisti, sed mi estas scivolema:

Lingvo kun ne pli ol 1000 vortoj, kiuj rolludus kiel:
radikoj
afiksoj
terminaĵoj
liternomoj
cifernomoj

Tiuj vortoj povas esti, anstataŭeble:
esperantaj ŝlosilvortoj
anglaj ŝlosilvortoj
silaboj
ŝlosilvortoj en ajna lingvo kun ajna alfabeto
simboloj (kiel tiuj de Bliss)
ideogramoj
gestoj
nombroj (0...999)
ktp

La sintakso estus la sama, kiu ajn estu la vortlisto (t.e. unu al unu korespondado inter ŝlosilvortoj kaj gestoj, simboloj, ktp)
Ekzistas planlingvo nomata 'tokipona' kies vortoj povas roli kiel verboj,substantivoj kaj t.p.kiel vi volas,sen iuj ajn sufiksoj,nur,se necesas,uzantas vortkunmetado.En gxi estas nur 120 vortoj,sed la gramatiko estas tute ne similanta la euxroplingvojn

Rugxdoma (Mostra il profilo) 25 dicembre 2013 12:32:55

utku:Ĉi tie ekzistas multaj uzantoj, kiuj aludas en diversaj temoj, ke Esperanto ne estas sufiĉe bona (facile lernebla, internacia, logika, ...). Ankaŭ ekzistas multaj, kiuj estas kontentaj pri Esperanto, tamen ankaŭ interesiĝas pri aliaj planlingvoj.

Mi, kiel amatora lingvo-konstruanto, scivolas, kia estus via ideala planlingvo? Kia gramatiko, fonetiko kaj vortaro estus plej facile lerneblaj por plimulto de mondanoj. Ĉu vi havas genian ideon pri planlingvoj, kiu mankas en Esperanto? Ĉu vi mem havas aŭ planas havi konstruitajn lingvojn reflektante tiujn ideojn?
Mi deziras laŭfundamente plibonigitan Esperanton. Tiu estu lingvo pli minimuma, pli logika, pli facile lernebla kaj pli facile komprenebla. Mi kredas, ke la Fundamento ne ege katenas la evoluon de Esperanto. Sed bezonatas kompetentaj lingvokonstruistoj por ektrovi la eblecojn, donitaj kun la Fundamento. Kaj la resulto eble estus kvazaŭ nova lingvo, kvankam ĉiuj esperantistoj povas ĝin tuj facile kompreni.

brw1 (Mostra il profilo) 25 dicembre 2013 16:52:02

Por esti universala lingvo ĝi ne necessas esti planlingvo sed, ĝi estus facilan lerni. Vere mi ne pensas ni havos unu universala lingvo nuntempo; ni ne povas konsenti kio ni lernus. Mi pensas la lingvoj kiu ni usas nun kiel universalajn Lingvojn povas ŝangi sed, mi ne pensas ke Esperanto estos la universala lingvo, Nun, ni usas Anglan, kaj Francan kiel universalajn lingvojn ĉar la tuto mondo ne volas remplaci tiuj ĉi lingoj kun Esperanton. Mi pensas unu bonan elekti estus Judogerma aŭ Jida ĉar Germana estas Universala ĉe Eŭropo kaj Jida ne estas oficiala neniu.

sunnynai (Mostra il profilo) 28 dicembre 2013 19:27:25

Saluton!
Se oni volas scii ion pri lingvo de planedo: nun ĉe paĝaro de lideplo estas la kurso "Ana Pana en lideplo" (http://lidepla.org/node/106).
Estas multe pli facile kompari lingvojn se oni havas egalajn kursojn.

Torna all’inizio