メッセージ: 54
言語: Esperanto
troyshadow (プロフィールを表示) 2013年8月19日 19:59:02
Altebrilas:Mi ne scias, ĉu tia lingvo povus ekzisti, sed mi estas scivolema:Ekzistas planlingvo nomata 'tokipona' kies vortoj povas roli kiel verboj,substantivoj kaj t.p.kiel vi volas,sen iuj ajn sufiksoj,nur,se necesas,uzantas vortkunmetado.En gxi estas nur 120 vortoj,sed la gramatiko estas tute ne similanta la euxroplingvojn
Lingvo kun ne pli ol 1000 vortoj, kiuj rolludus kiel:
radikoj
afiksoj
terminaĵoj
liternomoj
cifernomoj
Tiuj vortoj povas esti, anstataŭeble:
esperantaj ŝlosilvortoj
anglaj ŝlosilvortoj
silaboj
ŝlosilvortoj en ajna lingvo kun ajna alfabeto
simboloj (kiel tiuj de Bliss)
ideogramoj
gestoj
nombroj (0...999)
ktp
La sintakso estus la sama, kiu ajn estu la vortlisto (t.e. unu al unu korespondado inter ŝlosilvortoj kaj gestoj, simboloj, ktp)
Rugxdoma (プロフィールを表示) 2013年12月25日 12:32:55
utku:Ĉi tie ekzistas multaj uzantoj, kiuj aludas en diversaj temoj, ke Esperanto ne estas sufiĉe bona (facile lernebla, internacia, logika, ...). Ankaŭ ekzistas multaj, kiuj estas kontentaj pri Esperanto, tamen ankaŭ interesiĝas pri aliaj planlingvoj.Mi deziras laŭfundamente plibonigitan Esperanton. Tiu estu lingvo pli minimuma, pli logika, pli facile lernebla kaj pli facile komprenebla. Mi kredas, ke la Fundamento ne ege katenas la evoluon de Esperanto. Sed bezonatas kompetentaj lingvokonstruistoj por ektrovi la eblecojn, donitaj kun la Fundamento. Kaj la resulto eble estus kvazaŭ nova lingvo, kvankam ĉiuj esperantistoj povas ĝin tuj facile kompreni.
Mi, kiel amatora lingvo-konstruanto, scivolas, kia estus via ideala planlingvo? Kia gramatiko, fonetiko kaj vortaro estus plej facile lerneblaj por plimulto de mondanoj. Ĉu vi havas genian ideon pri planlingvoj, kiu mankas en Esperanto? Ĉu vi mem havas aŭ planas havi konstruitajn lingvojn reflektante tiujn ideojn?
brw1 (プロフィールを表示) 2013年12月25日 16:52:02
sunnynai (プロフィールを表示) 2013年12月28日 19:27:25
Se oni volas scii ion pri lingvo de planedo: nun ĉe paĝaro de lideplo estas la kurso "Ana Pana en lideplo" (http://lidepla.org/node/106).
Estas multe pli facile kompari lingvojn se oni havas egalajn kursojn.