ورود به محتوا

Kia estus via ideala planlingvo?

از utku, 26 ژوئن 2013

پست‌ها: 54

زبان: Esperanto

utku (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 12:08:31

Ĉi tie ekzistas multaj uzantoj, kiuj aludas en diversaj temoj, ke Esperanto ne estas sufiĉe bona (facile lernebla, internacia, logika, ...). Ankaŭ ekzistas multaj, kiuj estas kontentaj pri Esperanto, tamen ankaŭ interesiĝas pri aliaj planlingvoj.

Mi, kiel amatora lingvo-konstruanto, scivolas, kia estus via ideala planlingvo? Kia gramatiko, fonetiko kaj vortaro estus plej facile lerneblaj por plimulto de mondanoj. Ĉu vi havas genian ideon pri planlingvoj, kiu mankas en Esperanto? Ĉu vi mem havas aŭ planas havi konstruitajn lingvojn reflektante tiujn ideojn?

lagtendisto (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 12:44:21

Mi ne estas spertulo pri planlingvoj. Eble interesigas vin. Por lingvo Lingwa de Planeda jam ekzistas albumeto muzika.

Mi opinas, ke estas malfacile klarigu 'idealecon' de planlingvoj. Mi ŝatas uzon skribitiele, parolantiele la planlingvoj Esperanto kaj Interlingŭao.

BartexXx310 (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 14:47:16

spreecamper:Mi ne estas spertulo pri planlingvoj. Eble interesigas vin. Por lingvo Lingwa de Planeda jam ekzistas albumeto muzika.

Mi opinas, ke estas malfacile klarigu 'idealecon' de planlingvoj. Mi ŝatas uzon skribitiele, parolantiele la planlingvoj Esperanto kaj Interlingŭao.
Ĉu vi konas kaj uzadas 'Lingwa de Planeda' ? Se tiel, kion vi pensas kaj kia vi havas spetojn pri tiu lingvo ? Kaj ĉu 'Lingwa de Planeda' estas jam preta al komunikado ? Mi vidas ke 'LP' estas tre simila al esperanto.

vincas (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 16:04:45

Kia estus via ideala planlingvo?

Nu, mia ideala planlingvo estas gubikapa.

pgmckinley (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 16:21:56

Kial reinventar la rado? Ĉi tiu lingvo ŝajnas bona.
Kio estas "lingvo de planeda" … Mi estas nova

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 17:32:54

Fakte, oni rekonstruas nuntempe la turkan laŭplane. Mi studas ĝin en la Turka Kultura Centro ĉi-tie en Fort Lauderdale (Florido) kaj mi "vidas" ke la plej maljunaj instruistoj tie ne ŝatas la novturkajn formojn (kioj estas multe pli facilaj por mi ol la antikvaj persaj kaj arabaj formoj). Domaĝe ke la turka verba sistemo estas tiom kompleksa ĉar la bazo de la turka lingvo donus belegan planatan lingvon. Interese ke la nuntempaj turkoj ne uzas la striktan gramatikon de sia lingvo. Eble tio diras ion al ni pri la planesko de lingvoj. Mi tamen tre ŝatas la turkan lingvon (kaj kulturon). Aparte kuraĝigas min vidi la kritikemon de la turka intelektularo kaj la turka junularo vid-al-vide de Erdogan. Mi ŝatus scii pli pri la aliaj tjurkaj lingvoj. Mi povas legi ilin iomete. Mi ŝatus scii pli pri la pantjurkismo.

raffadalbo (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 17:33:49

utku:Mi, kiel amatora lingvo-konstruanto, scivolas, kia estus via ideala planlingvo? Kia gramatiko, fonetiko kaj vortaro estus plej facile lerneblaj por plimulto de mondanoj. Ĉu vi havas genian ideon pri planlingvoj, kiu mankas en Esperanto? Ĉu vi mem havas aŭ planas havi konstruitajn lingvojn reflektante tiujn ideojn?
Mi supozas ke vi intence kaj bonege uzis la vorton "kia". Sed la legintoj komprenis: "kiu": kiu estas la plej bona planlingvo?

Se oni legas "kiu", mi opinias ke la plej bona respondo estas:
pgmckinley:Kial reinventar la rado? Ĉi tiu lingvo ŝajnas bona.
+1. Vi pravas, pgmckinley! Ĉi tiu lingvo - la Esperanto - ŝajnas bona. Ĝi ja estas bona! ridulo.gif

Pluraj provis krei novajn planlingvoj. Ido kaj interlingvo atingis iom da disvastigo - cent foje malpli ol esperanto. La aliaj... bedaŭrinde ili ŝajnas al mi nur abortitaj planlingvoj (inkluzive de la "lingvo de planeda", kies retpaĝo disponeblas nur en la angla kaj la rusa...).

raffadalbo (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 17:43:49

Sed via demando, utku, ne estas sensenca ridulo.gif : "Kia" estas la plej bona planlingvo?

Laŭ mia opinio, ne facilas plibonigi Esperanton en la proksima estonteco. Sed ankaŭ estas ridinde kredi ke Esperanto neniam ŝanĝos, neniam pliboniĝos aŭ iĝos anstataŭita. Neniu homa kreado estas malŝanĝebla...

Do, laŭ mi, utilas debati pri la ideala planlingvo. Celante al malproksima estonteco kaj, eble, eksperimentante en la nuntempo. Tamen, sen la ideo de ŝanĝi tuj Esperanton.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 17:50:32

Mia ideala planlingvo estas Esperanto kun kelkaj plibonigoj, kiuj evidentiĝis necesaj (pli bona distingo de la personaj pronomoj, pli regula atribuo de la radikkaraktero kaj de (ne)transitiveco al radikoj, forigo de kelkaj idiomaĵoj kaj neoportunaĵoj kiel -in- ĉe vortoj por viroj).
Tion oni tamen ne faru nun, sed post la Fina Venko, kiel estas skribite en la Bulonja Deklaracio.

Dolz (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2013،‏ 18:38:29

mi estas novego en la esperanto. Mi kredas ke oni rimarkas. Esperanto estas preskaŭ perfekta, sed... jen mia opinio.
- la literojn: ŭ,ŝ,ĝ,ĵ,ŝanĝitaj en w,x,q,y.
- nomo de tagoj, kaj monatoj...io pli facila kaj simpla...unutago (lundo), duatago (mardo)...sepmonato (julio) oŭ simila. ĝi estas nomoj latinaj kaj esperanto parolas el tutan lingvojn naskiuloj.
Bonvulu korektu min la gramatiko. Pardonu min la eraroj...

بازگشت به بالا