Contribuții/Mesaje: 54
Limbă: Esperanto
utku (Arată profil) 26 iunie 2013, 12:08:31
Mi, kiel amatora lingvo-konstruanto, scivolas, kia estus via ideala planlingvo? Kia gramatiko, fonetiko kaj vortaro estus plej facile lerneblaj por plimulto de mondanoj. Ĉu vi havas genian ideon pri planlingvoj, kiu mankas en Esperanto? Ĉu vi mem havas aŭ planas havi konstruitajn lingvojn reflektante tiujn ideojn?
lagtendisto (Arată profil) 26 iunie 2013, 12:44:21
Mi opinas, ke estas malfacile klarigu 'idealecon' de planlingvoj. Mi ŝatas uzon skribitiele, parolantiele la planlingvoj Esperanto kaj Interlingŭao.
BartexXx310 (Arată profil) 26 iunie 2013, 14:47:16
spreecamper:Mi ne estas spertulo pri planlingvoj. Eble interesigas vin. Por lingvo Lingwa de Planeda jam ekzistas albumeto muzika.Ĉu vi konas kaj uzadas 'Lingwa de Planeda' ? Se tiel, kion vi pensas kaj kia vi havas spetojn pri tiu lingvo ? Kaj ĉu 'Lingwa de Planeda' estas jam preta al komunikado ? Mi vidas ke 'LP' estas tre simila al esperanto.
Mi opinas, ke estas malfacile klarigu 'idealecon' de planlingvoj. Mi ŝatas uzon skribitiele, parolantiele la planlingvoj Esperanto kaj Interlingŭao.
vincas (Arată profil) 26 iunie 2013, 16:04:45
Nu, mia ideala planlingvo estas gubikapa.
pgmckinley (Arată profil) 26 iunie 2013, 16:21:56
Kio estas "lingvo de planeda" … Mi estas nova
robbkvasnak (Arată profil) 26 iunie 2013, 17:32:54
raffadalbo (Arată profil) 26 iunie 2013, 17:33:49
utku:Mi, kiel amatora lingvo-konstruanto, scivolas, kia estus via ideala planlingvo? Kia gramatiko, fonetiko kaj vortaro estus plej facile lerneblaj por plimulto de mondanoj. Ĉu vi havas genian ideon pri planlingvoj, kiu mankas en Esperanto? Ĉu vi mem havas aŭ planas havi konstruitajn lingvojn reflektante tiujn ideojn?Mi supozas ke vi intence kaj bonege uzis la vorton "kia". Sed la legintoj komprenis: "kiu": kiu estas la plej bona planlingvo?
Se oni legas "kiu", mi opinias ke la plej bona respondo estas:
pgmckinley:Kial reinventar la rado? Ĉi tiu lingvo ŝajnas bona.+1. Vi pravas, pgmckinley! Ĉi tiu lingvo - la Esperanto - ŝajnas bona. Ĝi ja estas bona!
Pluraj provis krei novajn planlingvoj. Ido kaj interlingvo atingis iom da disvastigo - cent foje malpli ol esperanto. La aliaj... bedaŭrinde ili ŝajnas al mi nur abortitaj planlingvoj (inkluzive de la "lingvo de planeda", kies retpaĝo disponeblas nur en la angla kaj la rusa...).
raffadalbo (Arată profil) 26 iunie 2013, 17:43:49
Laŭ mia opinio, ne facilas plibonigi Esperanton en la proksima estonteco. Sed ankaŭ estas ridinde kredi ke Esperanto neniam ŝanĝos, neniam pliboniĝos aŭ iĝos anstataŭita. Neniu homa kreado estas malŝanĝebla...
Do, laŭ mi, utilas debati pri la ideala planlingvo. Celante al malproksima estonteco kaj, eble, eksperimentante en la nuntempo. Tamen, sen la ideo de ŝanĝi tuj Esperanton.
Kirilo81 (Arată profil) 26 iunie 2013, 17:50:32
Tion oni tamen ne faru nun, sed post la Fina Venko, kiel estas skribite en la Bulonja Deklaracio.
Dolz (Arată profil) 26 iunie 2013, 18:38:29
- la literojn: ŭ,ŝ,ĝ,ĵ,ŝanĝitaj en w,x,q,y.
- nomo de tagoj, kaj monatoj...io pli facila kaj simpla...unutago (lundo), duatago (mardo)...sepmonato (julio) oŭ simila. ĝi estas nomoj latinaj kaj esperanto parolas el tutan lingvojn naskiuloj.
Bonvulu korektu min la gramatiko. Pardonu min la eraroj...