Tästä sisältöön

Leksika korektilo

Altebrilas :lta, 26. kesäkuuta 2013

Viestejä: 10

Kieli: Esperanto

Altebrilas (Näytä profiilli) 26. kesäkuuta 2013 16.48.12

Ĉu ekzistas programoj por proponi kunmetaĵajn anstataŭojn al senutilaj neologismoj?

Tia ilo devus esti analoga al ortografia aŭ sintaksa korektilo.

Antaŭdankon.

rundvlp (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2013 7.24.45

Altebrilas:Ĉu ekzistas programoj por proponi kunmetaĵajn anstataŭojn al senutilaj neologismoj?

Tia ilo devus esti analoga al ortografia aŭ sintaksa korektilo.

Antaŭdankon.
Tio estus uzinda!

fajrkapo (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2013 16.08.57

Altebrilas:Ĉu ekzistas programoj por proponi kunmetaĵajn anstataŭojn al senutilaj neologismoj?

Tia ilo devus esti analoga al ortografia aŭ sintaksa korektilo.

Antaŭdankon.
Sed vi uzis almenaŭ 4 el ili shoko.gif:

neologismo-------novvortismo...

analoga----------simila, samaspekta, samkiela....

ortografio------------------vortoskribado

sintakso-------------frazkonstruado

Amike

darkweasel (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2013 18.34.14

fajrkapo:
neologismo-------novvortismo...
Provu elparoli tion ...

Francestral (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2013 18.47.44

fajrkapo:ortografio------------------vortoskribado
Iufoje, ortografio signifas laŭnorma vortoskribado. Tiam ortografio kaj vortoskribado ne estas samsignifaj.

Oijos (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2013 18.48.24

darkweasel:
fajrkapo:
neologismo-------novvortismo...
Provu elparoli tion ...
nov-vorto. Ne temas pri ismo. Oni iom paŭzas inter v-literojn.

fajrkapo (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2013 19.43.02

Oijos:
darkweasel:
fajrkapo:
neologismo-------novvortismo...
Provu elparoli tion ...
nov-vorto. Ne temas pri ismo. Oni iom paŭzas inter v-literojn.
Jes, sed ĉiukaze novovorto eblus, aŭ simple nova vorto.

Aliflanke, mi rimarkis ke orto-grafio iom similas al vorto-grafio...ridulo.gif, estas ŝerco...
Sed ja, mi scias ke estas iom komplike eviti iajn "novaj vortoj" kiel ortografio aŭ aliaj samstile.

Altebrilas (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2013 20.07.23

Ĉiuj novaj vortoj ne estas neologismoj, ĉar kiam ili bezonas novan vorton, iuj uzas kunmetaĵojn kaj la aliaj preferas neologismojn.
Li skribis leteron per fuŝa ortografio, sed tio ne hontindas, ĉar la ortografio de la franca lingvo estas ege malfacila.
Kiel traduki tiujn du frazojn uzante "novvorto"-n kaj "vortskribado"-n

Ĉu la traduko eblas sen ŝanĝi la tutan frazon?

yyaann (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2013 23.28.38

Altebrilas:
Ĉiuj novaj vortoj ne estas neologismoj, ĉar kiam ili bezonas novan vorton, iuj uzas kunmetaĵojn kaj la aliaj preferas neologismojn.
Li skribis leteron per fuŝa ortografio, sed tio ne hontindas, ĉar la ortografio de la franca lingvo estas ege malfacila.
Kiel traduki tiujn du frazojn uzante "novvorto"-n kaj "vortskribado"-n

Ĉu la traduko eblas sen ŝanĝi la tutan frazon?
Uzi nur ĉi tiujn du vortojn por la tradukado estus ja probleme se oni celas ne forlasi iajn nuancojn. Sed helpe de pli taŭgaj kunmetaĵoj, oni povas atingi kontentigan rezulton ĉi-rilate (almenaŭ laŭ mia juĝo). Ekzemple:
Ĉiuj novaj vortoj ne estas novradikaĵoj, ĉar kiam ili bezonas novan vorton, iuj uzas kunmetaĵojn kaj la aliaj preferas pruntvortojn.
Li skribis leteron per fuŝa vortskribado, sed tio ne hontindas, ĉar la skribregularo de la franca lingvo estas ege malfacila.
Mi pensas, ke novvorto ne taŭgas ĉefe ĉar ĝi neĝuste priskribas tion, kion ĝi supoze anstataŭas. Oni ja povas kunmete estigi novan vorton per malnovaj radikoj. Mi do uzis "novradikaĵo" kaj "pruntvorto" sed aliaj kunmetaĵoj estas imageblaj laŭ la ĉirkaŭteksto: pruntaĵo, vortfremdaĵo, fremvorto, maloftvorto, malfacilvorto (ĉar ne ĉiuj anstataŭindaj vortoj estas novaj), enkondukaĵo, ktp.
Vortskribado miavidpunkte povas funkcii precipe kiam oni asertas, ĉu maniero skribi vortojn estas erara aŭ ne. Kiam temas pri la normoj, laŭ kiuj oni skribu, tiam kunmetaĵoj kiel "skribreguloj" aŭ "skribregularo" ŝajnas al mi preferindaj.

Altebrilas (Näytä profiilli) 2. heinäkuuta 2013 15.10.13

Dankon pri via cerbumado. Estas interesa.

Kaj oni povas pliprecizigi "skribregularo"-n, ĉar povas temi pri literskribado (franclingve calligraphie / kaligrafio) aŭ pri skribado de vortoj aŭ de frazoj (orthographe / ortografio).

Same "kunteksto" povas esti "contexte" (ĉirkaŭaĵo) aŭ "co-texte" (ĉirkaŭteksto). La unua priskribas la situacion, la dua la ceteron de la teksto, ĉefe la antaŭan.

Aliteme, mi demandiĝas pri tradukado al naciaj lingvoj:
Li skribis leteron per fuŝa vortskribado, sed tio ne hontindas, ĉar la skribregularo de la franca lingvo estas ege malfacila.
Ĉu tio restas komprenebla se oni tradukas per
"Il a écrit une lettre avec une écriture de mots brouillonne, mais cela n'est pas honteux, car le règlement d'écriture du français est très difficile."

Takaisin ylös