Kial estas la artikloj en la Esperanta Vikipedio tiom mallongaj?
eric_vandenburg, 2013 m. birželis 27 d.
Žinutės: 11
Kalba: Esperanto
eric_vandenburg (Rodyti profilį) 2013 m. birželis 27 d. 01:29:43
Mi nure scivola estas.
goli (Rodyti profilį) 2013 m. birželis 27 d. 04:57:49
yyaann (Rodyti profilį) 2013 m. birželis 27 d. 05:49:39
Tamen, tio postulas tempon. Multe da artikoloj en la lingvoj, kiujn vi citis, enhavas ĉirkaŭ ok mil vortojn.
Plie, traduki ne estas simpla afero. En ĉiuj lingvoj oni renkontas vortojn multsignifajn, kiuj devigas pripensi pri ilia signifo laŭ la ĉirkaŭteksto. Tia estas, ekzemple, la angla "pattern". Por bone Esperantigi ĝin, oni devas unue certiĝi, ĉu temas pri modelfolio, skemo, ŝablono, strukturo, interdivido, laŭmetoda agado, eltiraĵo, agordo, ktp.
Alia malrapidigilo estas, ke preferindas traduki artikolojn pri temo, de kiu oni estas fakulo por eviti mis-, ne- kaj kontraŭ-signifaĵojn. Kaj eĉ tiel, oni povas renkonti vortojn, kiujn oni bone regas en la denaska lingvo sed ne aŭ malbone konas en Esperanto. Kiam tio okazas, prezentiĝas du kazoj: aŭ la vorto ekzistas kaj post pli malpli da serĉado oni trovos ĝin, aŭ ĝi entute ne ekzistas kaj oni devas krei mem kunmetaĵojn, kiuj estu facile kompreneblaj al fakuloj kaj nefakuloj.
Tio ne signifas, ke endas tute rezigni pri tradukado, sed oni preferinde ne havu malrealisman atendon pri la kiomo da farendaĵo.
yyaann (Rodyti profilį) 2013 m. birželis 27 d. 06:13:05
Do, kiel oni diras en la franca: kiam oni volas, tiam oni povas.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Chainy (Rodyti profilį) 2013 m. birželis 27 d. 07:08:39
yyaann:...la Esperantlingva artikolo pri satelita televido estas pli longa, pli faka, pli plena ol ĉiuj la samtemaj artikoloj en aliaj lingvoj (eĉ la angla).Tio estas vere impona artikolo, verkita de Simon Payne (Pejno Simono). Por krei tian bonkvalitan artikolon oni devas dediĉi al ĝi multege da tempo.
Do, kiel oni diras en la franca: kiam oni volas, tiam oni povas.
yyaann (Rodyti profilį) 2013 m. birželis 27 d. 07:31:41
Chainy:Por krei tian bonkvalitan artikolon oni devas dediĉi al ĝi multege da tempo.Nedubinde. Tio estas vere admirinda verko.
darkweasel (Rodyti profilį) 2013 m. birželis 27 d. 07:32:17
Chainy:Simon Payne (Pejno Simono)... kiu tamen alportis ne nur bonon al Vikipedio, sed sufiĉe ofte agis, kvazaŭ "liajn" artikolojn rajtus redakti neniu alia, se la redakto al li ne plaĉas ...
Ja eblas traduki artikolojn rekte el alilingvaj Vikipedioj, sed necesas atenti la kopirajton - oni devos meti noton pri tio per la ŝablono "tradukita". Se vi volas fari tiun laboron, komencu! La kvalito kaj kvanto dependas de tio, ke iu ja fakte skribas kaj plibonigas artikolojn, ne de plendado.
eric_vandenburg (Rodyti profilį) 2013 m. birželis 27 d. 08:43:29
yyaann:Miascie ne ekzsitas reguloj, kiuj malhelpas onin rekte traduki atikolojn el lingvo al alia.Dankon, yyann, goli, darkweasel, kaj chainy. Mi ekkomprenas nun. Mi havis malpravan impreson ke fluaj esperantistoj povus traduki Vikio-aĵoj senpene, 'en realtempa', kiel UN tradikistoj, kaj ke traduko ĝenerale estus relative facila. Absolute ne! Pardonu!
Tamen, tio postulas tempon. Multe da artikoloj en la lingvoj, kiujn vi citis, enhavas ĉirkaŭ ok mil vortojn.
Plie, traduki ne estas simpla afero.....
Ankaŭ, Боже мой! Satelita televido ne estas artikolo, ĝi estas tuta lernolibro!
swalf (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 3 d. 16:33:10
Konsideru ekzemple la greka Vikipedio, ĝi havas nur 90'000 artiklojn sed grekparolantoj estas almenaŭ 12.5 milionoj. Nia Vikipedio havas pli ol la duoblon da artikloj sed verŝajne multaj malpli parolantojn.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
maratonisto (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 3 d. 19:06:27