K vsebini

Ĉu anglismo?

od sudanglo, 27. junij 2013

Sporočila: 10

Jezik: Esperanto

sudanglo (Prikaži profil) 27. junij 2013 08:50:01

La farmanto serĉis la ĉielon por nuboj - ĉu vi trovas ke tio estas akceptebla?

(La celo de la serĉo estas nuboj, sed la afero priserĉata estas la ĉielo.)

Aŭ ĉu la sola ebla objekto de serĉo devas esti la afero serĉata, neniam la afero priserĉata aŭ traserĉata.

Kirilo81 (Prikaži profil) 27. junij 2013 09:01:20

sudanglo:Aŭ ĉu la sola ebla objekto de serĉo devas esti la afero serĉata, neniam la afero priserĉata aŭ traserĉata.
Miaopinie kaj tradicie jes. Por la senco celata de vi oni diru priserĉi.
Esperanto simile al la germana (suchen → absuchen) kutime ne toleras ŝanĝon de la valento sen formoŝanĝo, dum la angla estas pli fleksebla tiurilate.

Kirilo81 (Prikaži profil) 27. junij 2013 09:59:54

Mi tamen devas aldoni pro kompleteco, ke ekzistas kelkaj verboj kun alternativa valento, vgl. la koncernan ĉapitron en PMEG.

sudanglo (Prikaži profil) 27. junij 2013 10:33:18

Esperanto .. kutime ne toleras ŝanĝon de la valento sen formoŝanĝo
Notita. Sed foje nek priserĉi, nek traserĉi entute taŭgas. Ĉu oni povas traserĉi la ĉielon, aŭ priserĉi ĝin? La ĉielo havas nek dimensiojn nek solidecon.

Ĉu doganisto traserĉas aŭ priserĉas kamionon por narkotaĵoj?

Ĉu oni priserĉas aŭ traserĉas ies vizaĝon (ekz. por signo ke iu diras la veron).

Kirilo81 (Prikaži profil) 27. junij 2013 11:56:59

priserĉi kaj traserĉi estas plejparte sinonimaj, nome laŭ PIV "Esplori lokon, por malkovri ion, kio povas tie troviĝi, aŭ kies ĉeesto tie estas suspektata", sed traserĉi havas la duan signifon "Laŭ justica ordono priserĉi ies loĝejon, oficejon ktp, por tie trovi k garantie transdoni al la enketanto dokumentojn aŭ aliajn objektojn utilajn al enketo".

Por serĉi - priserĉi - traserĉi la germana havas tre similan triopon: suchen - absuchen - durchsuchen. Dum la tria eblas preskaŭ nur por veraj tridimensiaj spacoj (do ekz. ankaŭ kamiono aŭ imagitaj spacoj kiel memoroj), mi ne hezitus uzi la duan, kaj tiel ankaŭ priserĉi, ekz. en la kombino kun ĉielovizaĝo.

sudanglo (Prikaži profil) 28. junij 2013 09:27:10

Konsentite, ke estas bone konservi la distingon inter homo serĉata kaj homo priserĉata.

Tamen mi min demandas ĉu Esperanto ne estas sufiĉe fleksebla por toleri la cititan frazon sub analizo jena - La farmanta serĉis la ĉielon (= ne specifita prepozicio la ĉielo) por nuboj (= por trovi nubojn).

Ĉu oni ne povas diri Kie vi ankoraŭ ne serĉis (por viaj ŝlosiloj)? Kaj se jes, ĉu ne 'kie' estas la loko traserĉata.

Ĉu oni ne povus respondi Mi jam serĉis la kuirejon kaj la dormoĉambron?

Kirilo81 (Prikaži profil) 28. junij 2013 10:46:17

La respondo al "Kie vi serĉis" povas esti nur "Mi serĉis en la kuirejo", kie ne estas la rekta objekto de serĉis.
La frazon "Mi serĉis la kuirejon" mi komprenus ĉiam nur tiel, kvazaŭ iu en tre granda domo ne sciis, kie troviĝas la kuirejo, kaj devis demandi aŭ trairi la domon por ekscii tion.

Rugxdoma (Prikaži profil) 28. junij 2013 16:32:59

sudanglo:La farmanto serĉis la ĉielon por nuboj - ĉu vi trovas ke tio estas akceptebla?
Mi tuj komprenis la frazon, sed nur ĉar mi konis la anglan esprimmanieron. Antaŭ mi lernis la anglan mi eble komprenus la frazon kiel "La farmanto devis ege klopodi antaŭ li trovis la bluan ĉielon, ĉar ĝin kovris tiom da nuboj." (Konfuzo por-pro ...)

Redaktita

Tempodivalse (Prikaži profil) 28. junij 2013 18:03:35

La farmanto serĉis la ĉielon por nuboj - ĉu vi trovas ke tio estas akceptebla?
Tradukinte la frazon laŭvorte rusen, mi ne trovis ĝin tre natura. Tio estas klare angla esprimmaniero. Ĉu la frazsubjekto serĉas la ĉielojn mem, aŭ nur ion en la ĉieloj?

Mi proponetus anstataŭe: La farmanto serĉis nubojn en la ĉielo. Ĉi tie pli precize oni distingas inter tio kio estas serĉata, kaj la loko kie la serĉado okazas. Eble la problemo estas ke la angla emas starigi prepoziciojn tie, kie alilingve ili ne estus uzataj.

x1004 (Prikaži profil) 28. junij 2013 18:39:08

Tempodivalse:La farmanto serĉis nubojn en la ĉielo.
Same dirus polo.

Nazaj na začetek