Al la enhavo

Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo

de foggy67, 2013-junio-28

Mesaĝoj: 67

Lingvo: Esperanto

Tjeri (Montri la profilon) 2013-junio-30 10:06:21

Kial ne?
kaj mi ŝatas Tennesee William-ajn teatraĵojn

Tjeri (Montri la profilon) 2013-junio-30 10:06:21

Mi sola hezito: ĉu mi devas skribi na-on aŭ na: on (kiel faras la finnoj)?

yyaann (Montri la profilon) 2013-junio-30 10:11:31

Fenris_kcf:
Tjeri:Mi ne uzas na na ridego.gif
Mi uzas la esperantan akuzativon, kial mi uzus na-on?
Ĉu vi skribas kaj diras „Mi legis 'Gerda Malaperis'-on.“?
La vortigo "Mi legis 'Gerda Malaperis'" estas sufiĉa kaj tute klara.
- Ĝi klaras gramatike: "mi" ne finiĝas per la N-finaĵo.
- Ĝi klaras ĉirkaŭtekste: libro ne povas legi homon sed libron ja povas legi homo.

Oni do eĉ povus diri "'Gerda Malaperis' legis mi" senprobleme.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-30 10:57:32

yyaann: "Mi legis 'Gerda Malaperis'" estas sufiĉa kaj tute klara.
- Ĝi klaras gramatike: "mi" ne finiĝas per la N-finaĵo.
- Ĝi klaras ĉirkaŭtekste: libro ne povas legi homon sed libron ja povas legi homo.

Oni do eĉ povus diri "'Gerda Malaperis'" legis mi" senprobleme.
Sed per aliaj verboj ja povus esti konfuze, ekz. konkeri, alveni, tuŝi...Gerda Malaperis tuŝis mi, kiu tuŝis kiun?
Mi dirus: Gerda malaperis tuŝis min, aŭ min tuŝis Gerda malaperis, kaj mi tuŝis Gerda malaperis-on aŭ Gerda malaperis-on tuŝis mi. On anstataŭas na-on aŭ na-n.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-30 11:26:47

fajrkapo:Gerda Malaperis tuŝis mi, kiu tuŝis kiun?
Estas tute klare, kiu tuŝis kiun, pro la manko de -n ĉe mi.
Konfuzo povas aperi nur en la malmultegaj okazoj, kie kaj subjekto kaj objekto ne povas alpreni -n, kaj por tiuj marĝenaĵoj ne estas bezona nova prepozicio, sufiĉas je.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-junio-30 12:15:07

Ĉiu esperantisto scias, kio estas Gerda malaperis kaj kiu estas vi.
Sed Madame Bovary famigis Gustave Flaubert-on aŭ Gustave Flaubert famigis Madame Bovary-on povas iĝi konfuzigaj kiam malaperas la akuzativa marko, precipe se vi ne konas francajn beletraĵojn.

yyaann (Montri la profilon) 2013-junio-30 13:32:55

Tjeri:Madame Bovary famigis Gustave Flaubert-on aŭ Gustave Flaubert famigis Madame Bovary-on
Jes, ĉi tiaj okazoj apartenas al tiuj menciitaj de Kirilo81, kie ne montri la akuzativon estus malklare.
precipe se vi ne konas francajn beletraĵojn.
Certe. Tamen, se ĉina esperantisto dirus al eksterĉinujano «'sūn zǐ bīng fǎ' famigis li» aŭ «'sūn zǐ bīng fǎ' famigis lin», la neĉinulo komprenus, kiu aŭ kio estas la famiginto eĉ se li tute ne scius, kio aŭ kiu diable 'sūn zǐ bīng fǎ' estas. La problemo aperas nur kiam kaj la frazsubjekto kaj la frazobjekto estas neesperantigitaj nomoj aŭ fremdaj vortoj.

(Cetere, estas verŝajne, ke nia ĉinkulturano taksus preferinde diri «La libron 'sūn zǐ bīng fǎ' famigis li» kiam li alparolus al malsamkulturano)

Mi ankaŭ klarige aldonu, ke mi ne kontraŭstaras la uzon de "-on" ĉe la fino de fremdaj vortoj. Mi nur preferas eviti ĝin sed temas pri propra gusto.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-30 14:37:18

kaj el kie eliras na?, kiu inventis ĝin, aŭ estas same en iu konkreta lingvo?

Belmiro (Montri la profilon) 2013-junio-30 15:11:29

fajrkapo:kaj el kie eliras na?, kiu inventis ĝin, aŭ estas same en iu konkreta lingvo?
Mi ne ŝatas na’on kiel akuzativo kaj ne taksas ĝin necesa au pli facila.

La unua libro (kaj nura ?) kie mi legis “na” estis ĉe “Dek du seĝoj”. En la finaj notoj la tradukinto klarigas ke:

a - Prepozicion “na” proponis G.F.Makkink
b – Prepozicio “na” utilas por indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj

Belmiro

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-junio-30 15:25:02

Belmiro:

Mi ne ŝatas na’on kiel akuzativo kaj ne taksas ĝin necesa au pli facila.

La unua libro (kaj nura ?) kie mi legis “na” estis ĉe “Dek du seĝoj”. En la finaj notoj la tradukinto klarigas ke:

a - Prepozicion “na” proponis G.F.Makkink
b – Prepozicio “na” utilas por indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj

Belmiro
Dankon Belmiro, estas tre interese.

Reen al la supro