目次へ

la evoluo de eo

Gaja_vegano,2013年6月29日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

Masoris (プロフィールを表示) 2013年7月8日 5:47:15

lagtendisto (プロフィールを表示) 2013年7月12日 19:15:55

akueck:En bona por-komencanta kurso oni jam komence klarigas ankau la Fundamentan anstatauan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u) anstatau altrudi la ikskodon, char la Esperanto-mondo estas pli vasta, ol la lernu!-universo - feliche.
Vi pravas. Neniu devigas vin ke vi uzus retpaĝon de lernu!. Ĉu vi volus akzepti: Retpaĝo de Lernu estas unu de opiniiga retpaĝo granda por uzo kiela de lingvo Esperanto. Se ne taŭgas al vi tiam vi uzus alian retpaĝon.

Al mi ne iĝus kia problemo granda legus viajn mesaĝojn skribite laŭ maliksa sistemo.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2013年7月15日 13:58:58

Se literaj kapvestoj estas problemo por vi, uzu senkapvestan esperanton. Tio estas bona stilekzerco!

yyaann (プロフィールを表示) 2013年7月15日 23:51:20

Altebrilas:Se literaj kapvestoj estas problemo por vi, uzu senkapvestan esperanton. Tio estas bona stilekzerco!
Kapingo ankaŭ egale funkcius. ridulo.gif

eric_vandenburg (プロフィールを表示) 2013年7月24日 12:31:14

Altebrilas:
Gaja_vegano:Mi havas demandon: Kiel la eo evoluas? (Kiel lingvoj ĝenerale evoluas?)
Rapide: 1500 radikoj en 1887, de 15000 ĝis 20000 hodiaŭ.
Ĉu vere ekzistas dudek mil radikojn hodiaŭ? Kie? Mi ne scias kie trovi ilin.

En la radika listo ĉi tie:
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/un...
oni nur trovas ~2900 radikojn.

Se oni serĉas per "*" ( senlimige ), ĉe:
http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vort...
la pli granda listo enhavas multajn oficialajn aldonojn, sed ankoraŭ la tuto estas nur 5258.

Mi facile povus kredi ke ekzistus pli ol 20000 ofte uzitajn vortojn, tamen la sumo da faktaj radikoj ŝajnas al mi malpli ol tio. Tamen mi tute ne scias. Viaj pripensoj?

akueck (プロフィールを表示) 2013年7月25日 11:05:51

eric_vandenburg:
Altebrilas:
Gaja_vegano:Mi havas demandon: Kiel la eo evoluas? (Kiel lingvoj ĝenerale evoluas?)
Rapide: 1500 radikoj en 1887, de 15000 ĝis 20000 hodiaŭ.
Ĉu vere ekzistas dudek mil radikojn hodiaŭ?
Lau la Vikipedia artikolo pri PIV la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2002 enhavas 16780 kapvortojn. (Mi nun ne scias, kiom tio chi egalas al iu nombro da radikoj.)

eric_vandenburg:Kie? Mi ne scias kie trovi ilin.
Vidu supre.

eric_vandenburg:En la radika listo ĉi tie:
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/un...
oni nur trovas ~2900 radikojn.
Jes. Sed tio estas nur la Fundamentaj radikoj.

eric_vandenburg:Se oni serĉas per "*" ( senlimige ), ĉe:
http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vort...
la pli granda listo enhavas multajn oficialajn aldonojn, sed ankoraŭ la tuto estas nur 5258.
Jes. La Akademia Vortaro enhavas Fundamentajn radikojn kaj oficialajn radikojn.

eric_vandenburg:Mi facile povus kredi ke ekzistus pli ol 20000 ofte uzitajn vortojn, tamen la sumo da faktaj radikoj ŝajnas al mi malpli ol tio. Tamen mi tute ne scias. Viaj pripensoj?
Uzighas ankau tre multaj radikoj nek oficialaj nek Fundamentaj. El ili kelkaj estas internaciaj, t. e. uzeblaj lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko, kiel ekzemple "diod'" kaj "blog'". Chi lasta ech ne trovighas en la aktuala NPIV. Lau Zamenhof radikoj internaciaj apartenas al Esperanto jam ekde ties naskigho.

Aliaj radikoj estas nek Fundamentaj nek oficialaj nek internaciaj, kiel ekzemple "tajd'". Temas pri "novaj vortoj" en la senco de sepa alineo de la Antauparolo al la Fundamenta de Esperanto. (La adjektivo "nova" chi-kuntekste ne rilatas al tempa noveco.)

Amike

Andreas

eric_vandenburg (プロフィールを表示) 2013年7月26日 1:07:07

akueck:
eric_vandenburg:
Ĉu vere ekzistas dudek mil radikojn hodiaŭ?
Lau la Vikipedia artikolo pri PIV la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2002 enhavas 16780 kapvortojn. (Mi nun ne scias, kiom tio chi egalas al iu nombro da radikoj.)
Dankon, Akueck. Tio helpas min. Mi ne havas paperan ekzempleron de PIV, kaj http://vortaro.net ne provizas kapvortan tuton.

先頭にもどる