글: 63
언어: Esperanto
horsto (프로필 보기) 2013년 7월 4일 오후 10:09:46
Stefano888:Ŝajne vi ne scias multon pri la lastaj riveloj de Edward Snowden. Kompreneble tio ne estas temo en usono. Germanujo estas triaklasa lando por usono. Kaj 70 jarojn post la dua mondmilito plu ne ekzistas packontrakto inter Germanujo kaj Usono. Germanujo estas ankoraŭ okupita kaj ne povas sin defendi kontraŭ la spionado de la NSA.
Germanio estas membro de NATO. Mi ne sciis tion. Kial ili spionas je niajn amikojn?
Redaktita: Eble pli simpla: Obama tuj post la unuaj riveloj diris ke neniu usonano estas kaŝe aŭskultata. Eble tio kontentigas la usonanojn. Por ĉiu alia homo en la mondo tio signifas: vi ĉiuj estas aŭskultataj!
Oijos (프로필 보기) 2013년 7월 4일 오후 11:21:26
horsto:Ĉu vere? Kio estas ĉi tiu kontrakto?Stefano888:Ŝajne vi ne scias multon pri la lastaj riveloj de Edward Snowden. Kompreneble tio ne estas temo en usono. Germanujo estas triaklasa lando por usono. Kaj 70 jarojn post la dua mondmilito plu ne ekzistas packontrakto inter Germanujo kaj Usono. Germanujo estas ankoraŭ okupita kaj ne povas sin defendi kontraŭ la spionado de la NSA.
Germanio estas membro de NATO. Mi ne sciis tion. Kial ili spionas je niajn amikojn?
Redaktita: Eble pli simpla: Obama tuj post la unuaj riveloj diris ke neniu usonano estas kaŝe aŭskultata. Eble tio kontentigas la usonanojn. Por ĉiu alia homo en la mondo tio signifas: vi ĉiuj estas aŭskultataj!
Ĉu usonaj militistoj forirus, se Germanio ordonus tion?
Stefano888 (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오전 1:25:57
horsto:Kio pri NATO? Germanujo estas membro de NATO. Jen paĝo de la retejo de NATO.Stefano888:Ŝajne vi ne scias multon pri la lastaj riveloj de Edward Snowden. Kompreneble tio ne estas temo en usono. Germanujo estas triaklasa lando por usono. Kaj 70 jarojn post la dua mondmilito plu ne ekzistas packontrakto inter Germanujo kaj Usono. Germanujo estas ankoraŭ okupita kaj ne povas sin defendi kontraŭ la spionado de la NSA.
Germanio estas membro de NATO. Mi ne sciis tion. Kial ili spionas je niajn amikojn?
Redaktita: Eble pli simpla: Obama tuj post la unuaj riveloj diris ke neniu usonano estas kaŝe aŭskultata. Eble tio kontentigas la usonanojn. Por ĉiu alia homo en la mondo tio signifas: vi ĉiuj estas aŭskultataj!
http://www.nato.int/cps/en/SID-A44D3918-CF884E02/n...
Iru al tiu paĝo kaj vi vidos ke Germanujo estas en NATO. Pluraj aliaj landoj estas en ĝi ankaŭ. Rilatoj al la usonaj militistoj en Germanujo, ni havis prezidantan kandidaton, kiu volis porti preskaŭ ĉiuj el ili hejmen. Lia nomo estas Ron Paul. Obama estis reelektita, kompreneble. Do, kion Ron Paul volis fari ne okazos. Mi ne scias tiom pri Edward Snowden.
johmue (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오전 5:32:17
Stefano888:Kio pri NATO? Germanujo estas membro de NATO. Jen paĝo de la retejo de NATO.Jes certe. Kaj? Honeste mi ne certas, ĉu mi kiel Germano konsideru usonon amika lando. Amikoj ne prispionas unu la aliajn, ĉu?
http://www.nato.int/cps/en/SID-A44D3918-CF884E02/n...
Iru al tiu paĝo kaj vi vidos ke Germanujo estas en NATO. Pluraj aliaj landoj estas en ĝi ankaŭ.
Rilatoj al la usonaj militistoj en Germanujo, vi havis prezidantan kandidaton, kiu volis porti preskaŭ ĉiuj el ili hejmen. Lia nomo estas Ron Paul. Obama estis reelektita, kompreneble. Do, kion Ron Paul volis fari ne okazos. Mi ne scias tiom pri Edward Snowden.Verŝajne vi intermiksas ion. Mi ne kredas, ke iu volas forigi la usonajn militajn bazojn en Germanio. Ili multe tro gravas por usono por la militoj en la proksima oriento.
Eble estus interese por Germanio laŭte pripensi forĵeti la usonanojn de Germanio.
Fenris_kcf (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오전 6:07:22
Ne kredu ke la Germana estraro ne ankaŭ spionemas! Se la BND havus la saman aparataron kiel la NSA, ili verŝajne farus la saman.
johmue (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오전 6:22:21
Fenris_kcf:@johmueVi pravas. Mi scias ke ne estas bona konduto akuzi aliajn kaj ne antenti pri la propra agado.
Ne kredu ke la Germana estraro ne ankaŭ spionemas! Se la BND havus la samas aparataron kiel la NSA, ili verŝajne farus la saman.
La germanajn spionajn instancojn mi ne tiel timas, ĉar mi taksas ilin malkompetentaj
Do por reveni al la origina temo de la fadeno: Defendu vin mem. Uzu ĉifradon.
maratonisto (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오전 10:25:30
Dum milito soldato portas al generalo telegramon el ĝenerala stabo. La generalo:
- Bonvolu legi.
- Vi estas stultulo. Danke al via nekompetenco ni perdis la batalon de hieraŭ. Vi estas porko!
- Tio estas ĉifrita telegramo. Bonvolu deĉifri.
Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오전 11:58:29
horsto:[Kaj 70 jarojn post la dua mondmilito plu ne ekzistas packontrakto inter Germanujo kaj Usono./quote]La 2+4-kontrakto fakte estas packontrakto, kvankam ĝi ne nomiĝas tiel.
horsto:Germanujo estas ankoraŭ okupita kaj ne povas sin defendi kontraŭ la spionado de la NSA.Pardonu, sed tio estas nura sensencaĵo. Ni ne estas okupitaj, ni estas suverenaj, kaj se ni volus, ni povus malhelpi NSA prispioni ĉion, sed fakte ni ja profitas de ilia laboro.
darkweasel (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오후 12:28:03
Kirilo81:se ni volus, ni povus malhelpi NSA prispioni ĉionSe la informoj iam iel iras tra Usono, ne vere eblas malhelpi spionadon.
Altebrilas (프로필 보기) 2013년 7월 5일 오후 12:55:06
Kirilo81:... Ni ne estas okupitaj, ni estas suverenaj, kaj se ni volus, ni povus malhelpi NSA prispioni ĉion, sed fakte ni ja profitas de ilia laboro.Ĉu vi volas diri, ke NSA prispionas germanajn civitanojn por la germana registaro?
Ĉu la sama afero okazas en aliaj eŭropaj landoj?