Kwa maudhui

Kiel protekti vin de NSA: uzu ĉifradon

ya johmue, 4 Julai 2013

Ujumbe: 63

Lugha: Esperanto

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 4 Julai 2013 10:09:46 alasiri

Stefano888:

Germanio estas membro de NATO. Mi ne sciis tion. Kial ili spionas je niajn amikojn?
Ŝajne vi ne scias multon pri la lastaj riveloj de Edward Snowden. Kompreneble tio ne estas temo en usono. Germanujo estas triaklasa lando por usono. Kaj 70 jarojn post la dua mondmilito plu ne ekzistas packontrakto inter Germanujo kaj Usono. Germanujo estas ankoraŭ okupita kaj ne povas sin defendi kontraŭ la spionado de la NSA.

Redaktita: Eble pli simpla: Obama tuj post la unuaj riveloj diris ke neniu usonano estas kaŝe aŭskultata. Eble tio kontentigas la usonanojn. Por ĉiu alia homo en la mondo tio signifas: vi ĉiuj estas aŭskultataj!

Oijos (Wasifu wa mtumiaji) 4 Julai 2013 11:21:26 alasiri

horsto:

Ĉu vere? Kio estas ĉi tiu kontrakto?

Ĉu usonaj militistoj forirus, se Germanio ordonus tion?

Stefano888 (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2013 1:25:57 asubuhi

horsto:
Stefano888:

Germanio estas membro de NATO. Mi ne sciis tion. Kial ili spionas je niajn amikojn?
Ŝajne vi ne scias multon pri la lastaj riveloj de Edward Snowden. Kompreneble tio ne estas temo en usono. Germanujo estas triaklasa lando por usono. Kaj 70 jarojn post la dua mondmilito plu ne ekzistas packontrakto inter Germanujo kaj Usono. Germanujo estas ankoraŭ okupita kaj ne povas sin defendi kontraŭ la spionado de la NSA.

Redaktita: Eble pli simpla: Obama tuj post la unuaj riveloj diris ke neniu usonano estas kaŝe aŭskultata. Eble tio kontentigas la usonanojn. Por ĉiu alia homo en la mondo tio signifas: vi ĉiuj estas aŭskultataj!
Kio pri NATO? Germanujo estas membro de NATO. Jen paĝo de la retejo de NATO.

http://www.nato.int/cps/en/SID-A44D3918-CF884E02/n...

Iru al tiu paĝo kaj vi vidos ke Germanujo estas en NATO. Pluraj aliaj landoj estas en ĝi ankaŭ. Rilatoj al la usonaj militistoj en Germanujo, ni havis prezidantan kandidaton, kiu volis porti preskaŭ ĉiuj el ili hejmen. Lia nomo estas Ron Paul. Obama estis reelektita, kompreneble. Do, kion Ron Paul volis fari ne okazos. Mi ne scias tiom pri Edward Snowden.

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2013 5:32:17 asubuhi

Stefano888:Kio pri NATO? Germanujo estas membro de NATO. Jen paĝo de la retejo de NATO.

http://www.nato.int/cps/en/SID-A44D3918-CF884E02/n...

Iru al tiu paĝo kaj vi vidos ke Germanujo estas en NATO. Pluraj aliaj landoj estas en ĝi ankaŭ.
Jes certe. Kaj? Honeste mi ne certas, ĉu mi kiel Germano konsideru usonon amika lando. Amikoj ne prispionas unu la aliajn, ĉu?
Rilatoj al la usonaj militistoj en Germanujo, vi havis prezidantan kandidaton, kiu volis porti preskaŭ ĉiuj el ili hejmen. Lia nomo estas Ron Paul. Obama estis reelektita, kompreneble. Do, kion Ron Paul volis fari ne okazos. Mi ne scias tiom pri Edward Snowden.
Verŝajne vi intermiksas ion. Mi ne kredas, ke iu volas forigi la usonajn militajn bazojn en Germanio. Ili multe tro gravas por usono por la militoj en la proksima oriento.

Eble estus interese por Germanio laŭte pripensi forĵeti la usonanojn de Germanio.

Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2013 6:07:22 asubuhi

@johmue
Ne kredu ke la Germana estraro ne ankaŭ spionemas! Se la BND havus la saman aparataron kiel la NSA, ili verŝajne farus la saman.

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2013 6:22:21 asubuhi

Fenris_kcf:@johmue
Ne kredu ke la Germana estraro ne ankaŭ spionemas! Se la BND havus la samas aparataron kiel la NSA, ili verŝajne farus la saman.
Vi pravas. Mi scias ke ne estas bona konduto akuzi aliajn kaj ne antenti pri la propra agado.

La germanajn spionajn instancojn mi ne tiel timas, ĉar mi taksas ilin malkompetentaj ridulo.gif

Do por reveni al la origina temo de la fadeno: Defendu vin mem. Uzu ĉifradon.

maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2013 10:25:30 asubuhi

Anekdoto:
Dum milito soldato portas al generalo telegramon el ĝenerala stabo. La generalo:
- Bonvolu legi.
- Vi estas stultulo. Danke al via nekompetenco ni perdis la batalon de hieraŭ. Vi estas porko!
- Tio estas ĉifrita telegramo. Bonvolu deĉifri.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2013 11:58:29 asubuhi

horsto:[Kaj 70 jarojn post la dua mondmilito plu ne ekzistas packontrakto inter Germanujo kaj Usono./quote]La 2+4-kontrakto fakte estas packontrakto, kvankam ĝi ne nomiĝas tiel.

horsto:Germanujo estas ankoraŭ okupita kaj ne povas sin defendi kontraŭ la spionado de la NSA.
Pardonu, sed tio estas nura sensencaĵo. Ni ne estas okupitaj, ni estas suverenaj, kaj se ni volus, ni povus malhelpi NSA prispioni ĉion, sed fakte ni ja profitas de ilia laboro.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2013 12:28:03 alasiri

Kirilo81:se ni volus, ni povus malhelpi NSA prispioni ĉion
Se la informoj iam iel iras tra Usono, ne vere eblas malhelpi spionadon.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2013 12:55:06 alasiri

Kirilo81:... Ni ne estas okupitaj, ni estas suverenaj, kaj se ni volus, ni povus malhelpi NSA prispioni ĉion, sed fakte ni ja profitas de ilia laboro.
Ĉu vi volas diri, ke NSA prispionas germanajn civitanojn por la germana registaro?

Ĉu la sama afero okazas en aliaj eŭropaj landoj?

Kurudi juu