Ĉu estas Ido aŭ Interlingua la plej facila kaj rapida lingvo de lerni?
de Uridium, 6 iulie 2013
Contribuții/Mesaje: 21
Limbă: Esperanto
Rugxdoma (Arată profil) 8 iulie 2013, 19:08:47
Uridium:Personale mi opinas ke Esperanto, kvankam estas facila lingvo kompare kun naciaj lingvoj, sed ne estas nek tre facila nek tre rapida de lerni, mi volas diri ke oni bezonas "rompiĝi iom la kapo" por koni bone la gramatikon kaj siajn regulojn....almenaŭ tio valas por mi, ke post kvazaŭ unu jaro ankoraŭ bezonas plibonigi.Mi pensas, ke oni povas facile uzi Esperanton tiel, ke ĝi estas pli facile komprenebla ol Ido. Oni povas paroli tute laŭ Fundamento. Oni nur evitu 1) longajn vortojn, 2) longajn frazojn, 3) maloftajn participojn, tabelvortojn kaj aliajn gramatikaĵojn, kaj ankaŭ evitu 4) nekutimajn vortojn.
En interreto, la idistoj reklamas ilian lingvon kiel la "plej facila de la tutmondo, ĉar ĝi estas la simpla versio de Esperanto", de alia parto oni dire ke Interlingua bezonas nur unu, eble du monatojn por lerni ĝin.
Kio estas en via opinio, la plej facila kaj rapida lingvo de lerni inter ĉiuj la helpa-lingvojn?
Dankon antaŭ por via respondoj!
Por ekzerci facilan Esperanton oni provus traduki tekstojn el la Vikipedio de Ido al la Esperanto. Ĉar en Ido mankas tiom da lingvaj iloj, la Ido-verkistoj devis uzi facilan lingvon. Kiam oni tradukas Ido-tekston al Esperanto, la resulto estas ankoraŭ pli facila, ĉar Esperanto uzas pli multajn finaĵojn, kiuj donas pluan klarecon.
Se iafoje Esperanto estas pli malfacila ol Ido, tio dependas de ni, modernaj esperantistoj, ne de la lingvo Esperanto mem.