Sisu juurde

Ĉu estas Ido aŭ Interlingua la plej facila kaj rapida lingvo de lerni?

kelle poolt Uridium, 6. juuli 2013

Postitused: 21

Keel: Esperanto

Uridium (Näita profiili) 6. juuli 2013 13:19.36

Personale mi opinas ke Esperanto, kvankam estas facila lingvo kompare kun naciaj lingvoj, sed ne estas nek tre facila nek tre rapida de lerni, mi volas diri ke oni bezonas "rompiĝi iom la kapo" por koni bone la gramatikon kaj siajn regulojn....almenaŭ tio valas por mi, ke post kvazaŭ unu jaro ankoraŭ bezonas plibonigi.

En interreto, la idistoj reklamas ilian lingvon kiel la "plej facila de la tutmondo, ĉar ĝi estas la simpla versio de Esperanto", de alia parto oni dire ke Interlingua bezonas nur unu, eble du monatojn por lerni ĝin.

Kio estas en via opinio, la plej facila kaj rapida lingvo de lerni inter ĉiuj la helpa-lingvojn?

Dankon antaŭ por via respondoj!

goli (Näita profiili) 6. juuli 2013 13:40.51

Ido kaj Interlingvo estas la plej senutilaj kaj senuzataj lingvoj por lerni. Mi ne scias, ĉu Ido kaj Interlingvo estas pli facilaj aŭ rapidaj. Mi scias, ke per Ido aŭ Interlingvo parolas preskaŭ neniu. Kaj laŭ mia penso, ĉi tiuj parodioj de esperanto ne indas iun atenton.

Mistoforo (Näita profiili) 6. juuli 2013 13:42.52

Saluton!
Na, eble Ido pli simplas kaj pli facilas rilate al esperanto, sed laŭ mi ne valoras la penon studi idon, ĝi havas malplurajn parolantojn rilate al esperanto. Laŭ mi, la dua plibona farita lingvo por studi estas interlingvo. Kaj ankaŭ estas la plibona elekto por la latinparolantoj.
Persone mi diras, mi jam studas esperanton dum tri jaroj, kaj mi ankoraŭ bezonas plibonigi. Sed tio ne estas ĉar ĝi estas malsimpla kaj malfacila lingvo, tio estas ĉar mi ne sufiĉe studis ĝin ankoraŭ.

Brakumoj.'.

goli (Näita profiili) 6. juuli 2013 13:44.54

Por via kaj mia scivolo, mi eltrovis ĉi tiajn artikolojn ĉe Vikipedio: Esperanto kaj Interlingvao komparataj kaj Esperanto kaj Ido komparataj.

lagtendisto (Näita profiili) 6. juuli 2013 14:57.23

Uridium:En interreto, la idistoj reklamas ilian lingvon kiel la "plej facila de la tutmondo, ĉar ĝi estas la simpla versio de Esperanto", de alia parto oni dire ke Interlingua bezonas nur unu, eble du monatojn por lerni ĝin.
Principe planlingvoj ĉefcelas simpliĝi gramatikon. Sed sen en amplekso taŭga vortaro oni ne povas uzi tiujn (plan)lingvojn. Sen en amplekso taŭga vortaro oni blokigas sin lerni fremd(plan)lingvojn kunhelpe de kunteksto.

Uridium:Kio estas en via opinio, la plej facila kaj rapida lingvo de lerni inter ĉiuj la helpa-lingvojn?
Estas tiu planlingvo kiu plej similas al via lingvo denaska kaj iuj de fremdlingvo lernita laŭ gramatiko kaj vortaro.

robbkvasnak (Näita profiili) 6. juuli 2013 16:27.04

Uridium, mi estos en la Itala Landkongreso de Esperanto en San Remo inter la 3a kaj 10a de aŭgusto. Jam estas pli ol 210 aliĝintoj tie do estos granda nombro da personoj tie kiuj parolas Esperanton. Se vi volas praktiki, estas bona okazo - eĉ se vi nur irus tien por unu aŭ du tagoj.

bartlett22183 (Näita profiili) 6. juuli 2013 18:08.03

Miaopinie ridulo.gif ne estas unuopa/obla "plej facila kaj rapida (plan)lingvo" lerni. Homoj diferenciĝas. Tio, kio facilas je unu homo, malfacilas je alia homo. Mi (mem) povas legi interlingvaon pli facile ol (mi povas legi) idon, sed alia homo eble povas legi idon pli facile ol interlingvaon. Ĉiu planlingvo havas ĝiajn fortecojn kaj malfortecojn rilate diversaj homoj.

pdenisowski (Näita profiili) 6. juuli 2013 19:51.40

goli:Mi scias, ke per Ido aŭ Interlingvo parolas preskaŭ neniu.
Io non pote accordar me con vos. Il ha multe personas qui usa interlingua cata die.

goli:Kaj laŭ mia penso, ĉi tiuj parodioj de esperanto ne indas iun atenton.
Interlingua ne estas parodio de esperanto - estas tute alia lingvotipo.

Laŭ la plejparto de la homaro, esperanto (kaj multaj naciaj lingvoj) ankaŭ ne indas iun atenton.

Amike,
Paul

pdenisowski (Näita profiili) 6. juuli 2013 19:56.52

Uridium:oni dire ke Interlingua bezonas nur unu, eble du monatojn por lerni ĝin.
Laŭ mia sperto (kiel kaj esperantisto kaj interlinguisto), se vi jam parolas latinidan lingvon kaj volas akiri nur legpovon, tio pravas.

Amike,

Paul

brw1 (Näita profiili) 6. juuli 2013 21:18.20

Laŭ mi ĝi dependaskio estas via nenaska aŭ duan Linvo ktp. Se vi jam parolas du latinajn lingvojn ĝi faras facilan lerni ĝin! Se vi komencas kun Interlingvao ĝi prenas iun peno por lerni ĝin. Se vi parolas aliajn lingvojn kiel Esperanto aŭ germanan eble Ido esas plejfacila.

Tagasi üles