Al la enhavo

Ĉu nur indikativo havas gramatikajn tempojn?

de Masoris, 2013-julio-08

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Masoris (Montri la profilon) 2013-julio-08 05:14:25

Mi legis ke esperanto havas kelkajn modojn en Detela Gramatiko: Indikativo, Volitivo(Impertivo), Inifintivo kaj Kondicionalo.
Ekzemple
Indikativo: -AS, -IS, OS
Volitivo(Impertivo): -U
Infinitivo: -I
Kondicionalo: -US

Do indikativo havas tri gramatikajn tempojn, tamen volitivo, inifitivo kaj kondicionalo ne havas tempon.
Do kiel ni esprimas futuran volitivon, pasintan infitivon, prezencan kondicionalon ktp. ?

darkweasel (Montri la profilon) 2013-julio-08 05:26:11

-intus estas sufiĉe ofta por pasinteca kondicionalo (kaj mi ĝin trovas ofte necesa, kvankam aliaj malkonsentos kun mi). Por ĉiuj aliaj kutime sufiĉas la normala formo kun kunteksto, sed se vi volas nepre konstrui la formojn, kiujn vi deziras, vi povas ankaŭ tie uzi participon.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-julio-08 08:15:31

Jes, nur indikativo povas esprimi absolutan tempon, do ligi la tempon de la verbo al la tempo de la parolanto.
La aliaj modoj/formoj povas esprimi relativan tempon per la participoj, kiuj ligas la tempon de la verbo al alia tempo, kiun oni konas aŭ povas ekkoni el la kunteksto.

Tamen, kun la infinitivo participoj estas apenaŭ uzindaj (esti venonte), kun la volitivo ili preskaŭ neniam aperas (estu pretiĝintaj), kaj kun la kondicionalo kelkiuj pro nacilingva influo uzas la antaŭtempecan formon (estus estinta) mise kiel esprimon de absoluta tempo, kvankam ankaŭ tio kompreneble povas esprimi nur relativan tempon (do, se la tempo de estus troviĝas en la futuro, la tempo de estinta povus troviĝi ne nur estintece, sed ankaŭ ĝuste nun aŭ eĉ future).

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-julio-09 21:12:10

Kiam vi bezonas aldoni tempan nuancon por infinitivo, volitivo aŭ kondicionalo, vi uzu aktivajn participojn kun la verbo "esti" por konstrui kunmetitajn verboformojn :
Li estus leginta libron, se...
Li estu legonta libron.

Se vi preferas, vi povas ankaŭ mallongigi tiujn kunmetitajn verbojn :
Mi ŝatintus veni. (= Mi estus ŝatinta veni.)
Oni ne povas esti kaj estinti.

sudanglo (Montri la profilon) 2013-julio-10 11:22:47

Kvankam -us teorie estas sentempa, en la praktiko la defaŭlto signifo estas aŭ prezenca aŭ futura.

Al la demando Kiam vi povus min helpi oni ne respondas per 'hieraŭ'

Kaj al la demando Kiam vi estus povinta min helpi la respondo ĉiam rilatas al tempo antaŭ nun.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-julio-10 12:27:54

Sudanglo, mi sciis, ke kaj kiel vi kontribuos. okulumo.gif [Postrimarkigo: Tio ne ofendetu; kiu min konas, certe antaŭvidis ankaŭ mian respondon]

Kompreneble neniu respondus al "Kiam vi povus min helpi?" per "hieraŭ", ĉar aŭ la demando estus sensenca aŭ la respondo impertinenta.

tommjames (Montri la profilon) 2013-julio-10 12:41:41

Kirilo81:Kompreneble neniu respondus al "Kiam vi povus min helpi?" per "hieraŭ", ĉar aŭ la demando estus sensenca aŭ la respondo impertinenta.
La pli kurioza afero, estas kial sudanglo kredas ke unusola ekzemplo zorge elektita laŭbiase eĉ pruvas ion ajn.

Masoris: ne havu dubojn. -US nepre ne havas temp-signifon, nek "defaŭltan" nek ian ajn alian. Ĝi ja uziĝas por esprimi iujn tempojn pli ol aliajn, sed tio estas semantika flankafero kaj tute ne koncernas "gramatikan tempon".

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-julio-10 12:53:48

Nu, estas fakto, ke eĉ konsiderinda nombro da parolantoj uzas -us - -intus por diferencigi inter nerealigebla kaj ne plu realigebla afero, sed tio estas nek aprobinda nek ĝenerale akceptita.

Kaj se mi asidue cerbumas, mi povas ankaŭ doni futuran sencon al -intus-frazo:

A: Ĉu vi povos helpi min morgaŭ rilate la prezentadon?
B: Eble, depende de la tempo. Mi povus helpi vin antaŭtagmeze.
A: Mi devos ĝin havi preta tagmeze. Ĝis kiam ekzakte vi estus povinta min helpi?
B: Ĝis la 11a, tiam mi devos ekveturi al seminario.

Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-10 14:13:34

Masoris:Do kiel ni esprimas futuran volitivon, pasintan infitivon, prezencan kondicionalon ktp. ?
Relative futura volitivo: -ONTUS
Relative pasinta infitivo: -INTI
Relative prezenca kondicionalo: -US

Absolute futura volitivo: -US post nun
Absolute pasinta infitivo: -I antaŭ nun
Absolute prezenca kondicionalo: -US nun

Se mi malpravas, oni bonvolu korekti min.

sudanglo (Montri la profilon) 2013-julio-10 21:56:04

Masoris, kontrolu mem la faktan uzadon. Iru al la Tekstaro kaj faru du serĉojn - entajpante 'povus' kaj 'estus povint'.

Reen al la supro